10.8.16

Faboj de Vitelio

1 funto freŝaj favoj, forigitaj da la guŝoj kaj senŝeligitaj (se dezirita) 3/4-cola peco freŝa zingibra fadiko, senŝeligita kaj haketita 2 tekulero freŝa levistiko aŭ celeriaj folioj, haketita 1/2 tekulero pipro 3 kuiritaj ovaj flavoj 3 supkuleroj mielo (kun plia se dezirita) 2 supkuleroj fiŝsaŭco (via preferita anstataŭaĵo por garo kiel colatura di Alici, nuoc mam, aŭ nam pla) 5 fluidaj uncoj blanka vino 3 fluidaj uncoj blanka vina vinagro 1 supkuleroj olivoleo Kuiru fabojn en bolanta salita akvo ĝis teneraj, 4-6 minutoj; senakvigu kaj muelu. Muelu zingibron, levistikon, kaj pipron en pistujo; aldonu ovajn flavajn kaj daŭrigu ĝis ĝi faras glaran paston. Aldonu mielon kaj fiŝsaŭcon; miksu ĝis glata. Transloku al kaserolon, lavetanta la pistujo en la kaserolon kun la vino kaj vinagro. Aldonu oleon kaj boletigu singarde kelkaj minutoj. Unuigi kun la fabojn kaj rehejtu se estas necesa. Se dezirita, dolĉigu kun pli mielon. Recepto originale estas da De Re Coquinaria" (kompilita en la 4a aŭ 5a jarcento Komuna Erao kaj kutime aludiĝita por la suppzita aŭtoro, Apicius). Ĉi tiu versio estas adaptita da The Classical Cookbook / Andrew Dalby and Sally Grainger. J. Paul Getty Museum, 1996. ISBN: 0892363940 Mi kredas ke la mezuroj estas usonaj, sed ili povus esti anglaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie