19.7.17

Du receptoj por karotoj

Mielaj zingibraj karotoj
6 karotoj, tranĉitaj en 2-colaj pecoj
ĉirkaŭ 2 tasoj akvo
1 supkulero butero
1 supkulero haketita freŝa zingibra radiko
raspita ŝelo de 1 oranĝo, laŭ gusto
1 taso mielo
1 supkulero ruĝa vina vinagro
2 supkuleroj haketita freŝa minto
salo, pipro laŭ gusto

En kaserolo, kovru karotojn kun akvo. Ekboligu, malaltigu varmegon, kaj boletigu ĉirkaŭ 5 minutoj. Senakvigu. Fandigi buteron supre mezmalata varmego. Aldonu zingibron, oranĝan ŝelon, mielon, vinagron, kaj karotojn. Ĵetetu kaj hejtu komplete, ĉirkaŭ 1 minuto. Forigu da hejtilo, aldonu minton, kaj spicu laŭ gusto. Servu varmega.

Adaptita da: Expressions of home cookbook / Pamela King, editor. Watertown, WI : SPS, [2000?]

-------

Spicaj kaj acidaj karotoj
1 funto karotoj, maldike tranĉitaj, bolitaj 5 minutoj, senakvigitaj
1/4 taso sekvinberoj
2 supkuleroj fandita butero
2 supkuleroj mielo
1 supkulero citrona suko
1/4 tekulero muelita zingibro
1/4 tekulero kajena pipra pulvoro
1/4 taso pinsemoj aŭ tranĉitaj migdaloj (nedeviga)

Miksu tutajn ingrediencojn krom nuksojn en kvarta kaserolo. Baku ĉe 375 gradoj farenhejtaj 25 al 30 minutoj, turnomovanta okaze, ĝis la karotoj estas glazuritaj. Garnu kun pinsemoj aŭ tranĉitaj migdaloj.

Adaptita da la retinformilo World Wide Recipes.

Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie