27.1.16

Fiŝaĵo kaj bananoj

Ĉi tiu fariĝis bonegan favoraton de mi en Bermudoj, kaj ankoraŭ estas mia unua elekto por solena sola manĝaĵo. Estas tre facila fari por unu aŭ du, sed ĝi fariĝas pli malsimpla se vi provas fari multa. Ankaŭ, la bananoj emas algluiĝi kaj fari ruinaĉon, do se estas ebla, elektu fritilo ke vi povas lasi trempiĝanta dum la nokto.

por ĉiu porcio:
1/3-1/2 funta lumbaĵo da milda blanka fiŝaĵo*
butero aŭ oleo por kuiri
1 supkulero splitaj migdaloj (nedeviga)
1-2 bananoj, tranĉitaj en 1/4-colaj tranĉaĵoj

Fritetu la fiŝaĵon en ĵus sufiĉa butero aŭ oleo por preventi algluiĝo supre meza aŭ meza-malalta hejtilo, ĉirkaŭ 2 minutoj per flanko aŭ ĝis malforte brunigita ekstere kaj maldiafana kaj kuirita komplete interne. Forigu al teleron kaj konservu varma (i.e. metu kovrilon supre ĝi se la kuirejo estas malvarma aŭ la kato ŝajnas tro scivolita).

Aldonu pli buteron aŭ oleon al la fritilon kaj kuiru la migdalojn (se vi uzas ilin), turnomovanta, 2-3 minutoj por brunigi malforte. Aldonu la bananajn tranĉaĵojn; kuiru, turnanta ofte kaj singarde, ĝis la bananoj estas moligitaj kaj malforte brunigitaj, ĉirkaŭ 1 minuto. La bananoj emas algluiĝi dum ili kuiras, do uzu abundan buteron aŭ oleon. Ili alprenos orkoloro kiam kuiritaj. Metu la bananojn sur la fiŝaĵa lumbaĵo. Garnu kun tondetita petroselo aŭ vergeto da koriandro se dezirita.

---------
*Acanthocybium solandri, Lutjanus campechanus, aŭ Coryphaena hippurus estas kutimaj elektoj en Bermudoj, sed estas bona kun moruo aŭ hipogloso. Estas plej bona uzi dikan lumbaĵon; malpli dikaj lumbaĵoj kiel soleo emas disiriĝi dum kuiranta, faranta specon de viandmiksaĵo (kiu ankaŭ estas bonega, sed malpli bela).

Adaptita da The 15-minute single gourmet / Paulette Mitchell. 1994. 0028609972.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

20.1.16

Zingibro kaj krispa brasiko supo

4 tasoj krispa brasiko, dikaj tigoj forigitaj, lavigitaj bone, kaj hakitaj
2 supkuleroj akvo
1 supkulero zingibro, senŝeligita kaj premita
1 supkulero olivoleo
2 supkuleroj hakita cepo
2 supkuleroj faruno
4 tasoj senkremigita lakto
1/4 supkulero kajena pipra pulvoro
salo kaj pipro laŭ gusto

garnaĵo:
1 kulereto ŝereo per pelvo
freŝdate raspita muskato

Metu krispan brasikon en pezan poton kun la akvo; kovru kaj kuiru supre meza-malalta hejtilo ĉirkaŭ 5 minutoj, turnomovanta okaze. Aldonu pli akvon se estas necesa. Kiam krispa brasiko estas preskaŭ velka, forigu ĝin da la poto. Kun kuireja maŝino aŭ miksilo, miksu kun zingibro ĝis tre fajna. Varmigu oleon en la poto; aldonu cepon kaj fritetu ĉirkaŭ 2 minutoj. Enkirlu la farunon; konservu zorgeme la miksaĵon glata. Iom post iom aldonu lakton kaj daŭrigi turnomovi. Spicu kun salo, pipro, kaj kajena pupro. Aldonu krispan brasikan miksaĵon; varmigu ĝis preskaŭ bolanta. Ĵus antaŭ servi aldonu 1 kulereto da ŝereo al ĉiu pelvon kaj miksu singarde. Raspu muskaton supre ĉiu pelvo.

Da: The Left Foot Organics cookbook : recipes for great food and a healthy community. Gateway, [2008].
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

13.1.16

Krema funga supo

Alia recepto da la sperta kuiristo Kelly, pli simpla ĉi tiu fojo. Ŝi rakontas al mi ke malgraŭ la lakto en ĝi, ĉi tiu supo povas frostiĝi tiel longe kiel vi miksas aŭ agitas ĝin ĉiu 15 minutoj dum ĝi degelas por preventi ke la lakto apartiĝas.

1/4 taso butero
3/4 taso verdaj cepoj, kakitaj
2 tasoj fungoj, hakitaj
2 supkuleroj faruno
1 taso duona lakto kaj duona kremo
1 taso kokaĵa buljono
salo kaj pipro laŭ gusto

Kuiru verdajn cepojn en butero en granda fritilo aŭ poto supra malalta varmego 5 minutoj. Aldonu fungojn kaj kuiru alia 2 minutoj. Enmiksu farunon kaj kuiru 3 minutoj. Forigu poto da hejtilo; enkirlu kokaĵan buljonon kaj lakton. Daŭrigu kirli ĝis glata. Boligu supre meza varmego kaj boletu, turnomovanta, 5 minutoj. Alĝustigu la spicojn kaj servu.

kvantoj por 34 tasoj:
3 tasoj butero
9 tasoj verdaj cepoj, kakitaj
24 tasoj fungoj, hakitaj
1/2 taso faruno
12 tasoj duona lakto kaj duona kremo
12 tasoj kokaĵa buljono
salo kaj pipro laŭ gusto

Frostigi en 2-tasa pakaĵoj; miksu ofte dum degelanta.

Adaptita da cdkitchen.com
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

6.1.16

Butterbooj

Ĝustatempe por helpi vin rompi viajn novajn rezoluciojn, ĉi tie estas la plej bona ĉokolada recepto de mia avino. Ĝi ne estas malfacila, sed ĝi estas detaleta kaj ne devas rapidiĝi. Se vi ne havas sperton kun ĉokolado, eble vi volus legi pri ĝi antaŭ vi ekas.

6 uncoj lakta ĉokolado (Hershey’s aŭ simila estas tradicia) + ĉirkaŭ 3-4 uncoj por tegaĵo
1/2 taso sukerita densa lakto
2 kuleretoj butero
1/2 kulereto vanilo
delikate haketitaj nuksoj (juglandoj estas tradiciaj, sed ankaŭ migdaloj aŭ aveloj estas bonaj)

Fandigu ĉokoladon kaj buteron supre varmega akvo. Miksu lakton kaj vanilon kun ĝi (ĝi fariĝos iomete malgrata, sed ĝi glatigiĝos denove). Verŝi en malprofundan kaserolon tegita kun aluminiolo kaj malvarmigi almenaŭ 2 horoj (se vi malvarmigad ĝin dum la nokto, kovru ĝin proksime por preventi ke la supro sekiĝas). Formu en buloj kaj remalvarmigi mallonge dum vi fandigas ĉokolado por la tegaĵo. Trempu bulojn en fandigitan ĉokoladon (por la plej bona rezulto, konservu duonon da la baĉo en la glaciŝranko dum la alia duono trempiĝas) kaj roligu en haketitaj nuksoj. Metu supre vaksita papero por malvarmiĝi. Se via kuirejo estas varma, ili povas platiĝi iom dum ili malvarmiĝas; por preventi ĉi tiu, malvarmigu ĝin en la glaciŝranko.

Faras: ne preskaŭ sufiĉa. Mi rekomendas ke vi faras duoblan baĉon.

Notoj:
Se vi trovas sekajn, kraketajn randojn kiam vi faras la centers, vi povas fandigi la malmolajn pecetojn inter viaj fingroj por moligi ilin (aŭ, kompreneble, vi povas pluki kaj manĝi ilin, sed efektive vi povas maldeziri ĉokoladon dum kelkaj horoj post vi faras ĉi tiujn).

Ne elmetus la pretajn butterboojn al subitaj temperaturaj ŝanĝoj, precipe se vi preterlasis la nuksojn; la ĉokolado povus flori. Se vi bezonas transporti ilin, vi volos uzi specialan tegaĵan ĉokoladon (kiu plejparte ne estas vere ĉokolado nun) aŭ hardi la ĉokoladon antaŭ vi uzas ĝin (kiu estas pli bona sed faras la procezon eĉ pli detaleta).

---------
Ĉi tiu recepto havas historion:
Mia patraj patroj loĝis en la malgranda urbeto de Davenport, Vaŝingtonio. Mia avo havis servostacion kaj aŭta vendejo, kaj dum multaj jaroj ili distribuis skatolojn de manfaritaj kandoj de mia avino al ilian regulajn klientojn kristkaske -- ili finfine ĉesis malfrue je la jardeko 1960, mi kredas ĉar nova leĝo. Je tiam ŝi faris ĉirkaŭ 100 funtojn da la aĵoj: arakida kraketo, pipromenta arboŝelo, ĉokolada sukeraĵo, dieco, testudoj.... Ŝi ekis tuj post dankofesto kaj je meza decembro ŝia provizejo estis plena de la aĵoj. La tuta familio helpis paki la donacajn skatolojn, miloj da paperatasetoj por tuta la domo.

Tiam Avinjo mortis, mia patrino havis multajn da ŝiaj receptoj, sed ne butterbooj. Dum kelkaj jaroj ni kredis ke butterbooj estus for da niaj vivoj por ĉiam. Kiam mi finfine trovis la recepton, mi ekis doni ĝin al iu ajn ke volus havi ĝin, por certigi ke mi povus regajni ĝin se mi perdus mian kopion.

Jes, estas moralaĵo en ĉi tiu historio:
Ĉi tiu lanta tempo de la jaro estas perfekta por certigi ke viaj gefiloj kaj genepoj havas tutajn ĉi tiujn receptojn por kiu vi estas konata, kaj por certigi ke vi havas tutajn viajn favoratajn da viaj geavoj kaj gepatroj dum ili ankoraŭ povas doni ilin al vi. Fakte, kial ne trovas registrilon kaj faras tutan personan historian projekton dum vi faras ĝin?

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie