19.6.19

Fritetitaj ajlaj skapoj

2 supkuleroj olivoleo
2 supkuleroj malhela bruna sukero
8 incoj ajlaj skapoj, ĉirkaŭhakitaj
1 1/2 tasoj krude hakitaj tomatoj
3/4 taso seka blanka vino
1/4 tekuleroj muelita pipro
1 tekuleroj salo
1 supkuleroj hakita petroselo
1/4 taso rostita halumo*, tranĉita en kubetoj

Hejtu oleon en fritilo kaj aldonu sukeron. Turnomovu 2-3 minutoj por brunigi la sukeron, tiam aldonu skapojn. Kovru kaj fritetu supre mezalta vermego, okaze skuanta la fritilo por preventi ke bruletas. Post 3 minutoj, enmiksu tomatojn kaj vinon. Kovru kaj malaltigu varmegon al malalta; daŭrigu kuiri 5-6 minutoj aŭ ĝis skapoj estas teneraj sed ne molaj. Spicu kaj aldonu la petroselon kaj halumon.

*Halumo estas kaprina fromaĝo kaj/aŭ brindzo farita en Kipro. Ĝi povas tranĉiĝi kaj rostita aŭ fritita en fritilo sen fandi. Aliaj salaj fromaĝoj kiel ĉedaro aŭ maljuna kaprina fromaĝo povas anstataŭiĝi.

Adaptita da: 2 Sisters Garlic
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas alia da la artikoletoj ke mi preparis por la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater antaŭ ĝi ŝanĝis redaktistojn. Mi uzis ĝin en la retinformilo de la Bazaro ĉi tiu semajne por redukti serĉan tempon do mi pensis eldoni ĝin ankaŭ ĉi tie.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.