21.12.18

Oksikoka sazono denove

Dum mi serĉis inter miaj receptoj por kiom da tempo boligi la oksikokan saŭcon mi enladigis, mi malkovris ĉi tiujn interesajn receptojn de 1921. Ĉar la manĝaĵa banko ofte havas fruktojn malfrue en ilia sezono, mi decidis ke neestas tro malfrua kunhavigi ilin. Frandu!

Oksikoka Butero
3 pindoj oksikokoj
1/2 taso akvo
2 tasoj sukero (aŭ 2 tasoj blanka maiza siropo)

Boligu la oksikokojn kaj akvon ĝis la ŝeloj de la fruktoj estas rompitaj, tiam premu trans kribrilon. Kuiru ĉi tiun pulpon ĝis ĝi fariĝas tre densa, aldonu la sukeron (aŭ siropo se vi usas ĝin) kaj kuiru 1/2 horo supre tre lanta fajro, turnomovanta konstante. Kiam ĝi estas etete malvarma, verŝu en bokelojn kaj kovru proksime. Ĉi tiu faras delektindan kaj sanan ŝmiraĵon en varmaj skonoj, pano, rostpano kun butero, aŭ kuko.


Oksikoka torto
Preparu meze bakitan pasteĉan ŝelon. Kiam ĝi estas malvarma enverŝu farĉon farita da reoptoj por oksikoka saŭco; put metu striojn de pasteĉo supre kaj finu bakanta en modera forno.


Oksikoka Falsa Haketaĵo
2 funtoj hakitaj pomoj
3 1/2 tasoj sukero
1/2 taso hakita cedratujo
1 1/2 tasoj oksikoka saŭco
1/2 taso vinagro
1 1/2 tasoj hakitaj sekvinberoj
1/4 tekulero ĉiu da kariofilo kaj cinamo
1/2 taso akvo
4 supkuleroj citrona suko

Metu tutajn ingrediencojn en kaldronon kaj kuiru malrapide ĝis ĝi estas densa.

Oksikoka Haketaĵo
Al la supra recepto [i.e. Oksikoka Falsa Haketaĵ] aldonu:
1 1/2 tasojn kuiritaj bovaĵaj koroj metitaj trans viandomuelilo
1/2 tason buljono en kiu koroj kuiriĝis

Da: Cranberries : twenty-five ways of preparing for table / Leila W. Hunt. Extension Service, State College of Washington, Nov. 1921 (Bulletin No. 76).
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.

11.12.18

Buternuksa kukurba kaj poma supo

2 supkuleroj butero
1 taso haketita foava cepo
1/2 taso tranĉitaj celeriaj tigoj kaj folioj
1 granda buternuksa kukurbo, senŝeligita kaj tranĉita en kuboj
1 malgranda kuirpomo (kiel Jonagold aŭ Granny Smith), senŝeligita, senkernigita, kaj tranĉita en pecoj
6 tasoj kokaĵa buljono aŭ akvo
2 cinamaj bastonoj
6 entjeraj kariofiloj
6 pimentaj beroj

Garnaĵo:
hakita freŝa ŝenoprazo
acidkremo

Kuiru cepon kaj celerion en butero supre mezalta varmego ĝis moligitaj, ĉirkaŭ 5 minutes. Metu la kukurbon kaj pomon en malrapidan kuirilon; aldonu cepan miksaĵon kaj buljono. Kovru kaj kuiru supre malalta ĉirkaŭ 5 1/5 horoj, ĝis kukurbo kaj pomo estas teneraj. Muelu spicojn en pistujo aŭ spica muelilio; aldonu al supo kaj kuiru alia meza horo. Kun imersia miksilo aŭ, laboranta en baĉoj, en normala miksilo, muelu la supon ĝis glata. Rehejtu se estas necesa.

Adaptita da: The gourmet slow cooker, vol. II : regional comfort-food classics / Lynn Alley. Ten Speed Press, 2006. 9781580087322
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas alia da la artikoletoj ke mi preparis por la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater antaŭ ĝi ŝanĝis redaktistojn. Estas kelkaj da ili, ke aperos ĉi tiu vintro kiam mi sentas min precipe malvarma kaj malinspiriĝita.


Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.

18.11.18

Lukumo

2 1/2 tasoj akvo
4 tasoj sukero
1 taso maiza amelo
3/4 taso frukta suko*, kia ajn gusto ke vi ŝatas (vinbera suko, oranĝa suko, kaj ceteraj)
1 tekulero kalia bitartrato
kelkaj gutoj da manĝaĵa koloranto (nedeviga)
rostitaj haketitaj nuksoj (nedeviga)
oleo por grasoŝmiri la kaserolo
glazursukero por tegi

Boligu la akvon; enmiksu sukeron ĝis ĝi solviĝas komplete. Miksu maizan amelon kun suko kaj kalia bitartrato, turnomavanta por elimini bulojn. Enmiksu iom post iom en bolantan siropon. Daŭrigu kuiranta, turnomovanta ofte, 20 minutoj aŭ al 200 gradoj farenhejtaj. Aldonu koloranton kaj nuksojn se vi deziras. Verŝu en grasoŝmiritan 7-colan kvadratan kukan kaserolon kaj lasu stari ĝis fiksa kaj malvarmigita. Tranĉu en 1-colajn kvadratojn kaj tegu kun glazursukero (unu maniero estas skui kelkajn post kelkajn kvadratojn en plasta sako de glazursukero).

*Certigu ke vi havas w00% suko, prefere nedolĉigita; sukaj trinkaĵoj povas esti ĝis 90% sukera akvo kaj kiu vi vere deziras ĉi tie estas la gusto, vi aldonos multan sukeron.

Adaptita da Eastern Mediterranean Cooking; bedaŭre me ne registris la plenan citaĵon.
Mezuroj estas usonaj.

Do,
antaŭ kelkaj semajnoj mi staris atendanta mian vicon ĉe... mi nomiĝas ĝin "la posteno de doversaj aĵoj" ĉe la manĝaĵa banko, kie ili donas miksitajn aĵojn kiel bisvkitoj, limonado, salata saŭco, aŭ tiu abomenin... tio estas, ahem, tiu interesa "lardogusta" krevmaizo. Mi povis vidi preter la du personoj ke estis antaŭ mi, en korbo de diversaj strangaj aĵoj, skatolon da https://www.libertyorchards.com/Apletoj kaj Kotletoj. Mojosa! Sed estis nur unu skatolo, ĉu unu da la personoj ke estis antaŭ mi kaptus ĝin? La unuo elektis kafo; aĉ, sed okej, kafo estas populara. Bona. La sekvanto elektis... chiles en adobo? Ĉu vere, enladigitaj paprikoj anstataŭ Apletoj kaj Kotletoj? Bone, preferoj estas nekompreneblaj kaj mi gajnis, sed ĉu vere? Kompreneble, kiam mi portis ĝin hejme mi vidis ke ĝia limdato estis antaŭ iom pli da unu jaro, sed ĝi ankoraŭ estis bona, nur la randoj estis iomete sekaj.

Tiam mi memoris ke antaŭe mi estis copiinta recepton por lukumo, la originala dolĉaĵo ke inspiris Apletojn kaj Kotletojn, do mi serĉis ĝin por kunhavigi.

Mia avino (ŝi ke estis suda matriarko, ne ŝi ke faris butterboojn) loĝis en Cashmere dum multaj jaroj, kaj kiam mi aĝis ĉirkaŭ dek aŭ dek du jaroj ŝi kunportis min por vidi la fabriko de Apletoj kaj Kotletoj. Tiam, ili nure faris la du produktojn kaj ilia fabriko estis malgranda loko ĉe mezurbo; mi estas certa ke ili estas kreskiginta kaj kredeble estas transloĝiĝinta post tiam. Ili certe estas aldoninta pli produktojn. La afero estas, tiu estis unu da la unuaj fojoj ke mi pensis pri ke produkto estis loka kaj ke esti loka gravis. Bone, tiam mi kredis ke ili estis nacia markigo kaj mi impresiĝis; nun mi pensis ke estas eĉ pli mojosa ke ili estas speciala regiona frandaĵo.

Kaj jes, mi konas ke iuj kredas ke ĝi ne estas manĝebla. Iuj ŝatas aĉaĵojn kiel kafo kaj mirteloj kaj kremfromaĝa glaceo, do ni tutaj devos konsenti ke ni malkonsentas kaj ĝoji pri nia diverseco. Alio estus enuiga.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.

16.10.18

Nudeloj kun brokolo kaj sezama saŭco

8 uncoj brannudeloj, kuiritaj, senakvigitaj sed ne malvarmigitiaj
5 tasoj brokolaj floretoj, ete brogitaj, senakvigitaj sed ne malvarmigitiaj
2 tasoj karotoj, tranĉitaj en alumetojn
3/4 taso maldike tranĉitaj verdaj cepoj
1/3 taso hakita freŝa koriandro
3 supkuleroj rostitaj sezamaj semoj

Saŭco:
2 supkuleroj sezama pasto
2 supkuleroj akvo
2 supkuleroj sakea vinagro
2 supkuleroj sojsaŭco
1 1/2 malhela sezamoleo
2 tekuleroj mielo
1/2 tekulero raspita freŝa zingibro
1/2 tekulero kapsiketa pasto kun ajlo (sambal oelek)
2 ajleroj, haketitaj

Unuigu nudelojn kaj brokolon; surŝutetu restantajn ingrediencojn supre. Kunkirlu saŭucajn ingrediencojn en malgranda pelvo. Verŝu supre nudeloj kaj ĵeteti por kovri.

Adaptita da: Cooking light, Apr. 2007
Mezuroj estas usonaj.

Mi preparis ĉi tiun artikoleton por la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater antaŭ ĝi ŝanĝis redaktistojn. Estas kelkaj da ili, ke aperos ĉi tiu vintro kiam mi fartas precipe malvarma kaj malinspiriĝita.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.

1.10.18

Salikoka kaj Galia Melona Salato

1 malgranda galia melono, sensemigita, ŝelo forigita kaj pulpo hakita aŭ pulpo forigita kun melonbuligilo
100 gramoj kuiritaj kaj senŝeligitaj salikokoj
2 supkuleroj delikate haketitaj freŝaj mentaj folioj
1 supkulero olivoleo
2 supkuleroj citrona suko
1 tekulero entejragrena mustardo

Miksu ingrediencojn kaj spicu. Servu en melonaj ŝelaj duonoj se dezirita.

Adaptita da Recipes Plus
Mezuroj estas britaj.

Mi ne estas provinta ĉi tiun jam -- ni estas havinta malbonan someron por melonoj ĉi tie -- sed ĝi scivoligas.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Food Bank Foodie.

18.9.18

Terpoma rikolta tempo

Frititaj terpomoj kun fenkolo

1/2 al 1 bulbo da fenkolo, laŭ gusto
plenmano da terpomoj (t.e. la kvanto da terpomoj ke vi volas teni en unu mano -- unu granda, du mezaj, kelkaj malgrandaj)
butero aŭ oleo por kuiri
iom da salo kaj multa pipro

Forigu tigojn kaj foliojn da la fenkolo (retenu ilin por via sekvanta bakita fiŝaĵo aŭ alia uzo); apartigu la bulbo en tigojn, ĉirkaŭhaku, kaj lavigu. Tranĉu trans la tigoj, kiel tranĉanta celerio, por fari strioj ne pli da 1/4 cola larĝa (tiu estas, la pecoj devus esti la larĝo de la fenkola bulbo kontraŭ ĉirkaŭ 1/8 al 1/4 colo). Frotlavu aŭ senŝeligu la terpomojn, dependanta de ilia aĝo kaj via prefero, kaj tranĉu ilin ne pli da 1/4 cola dika. Se vi volas, tranĉu transverse en terpomfingrajn bastonojn, sed ili ankaŭ povas kuiriĝi kiel diskoj aŭ duondiskoj. Ekkuiru la terpomojn supre meza hejtilo en butero aŭ oleo, spicu, kaj aldonu la fenkolajn striojn. Etendu la pecojn laŭeble do ili povas bruniĝi, precipe la terpomoj, kaj turnu ilin ofte ĝis kuiritaj kaj malforte brunigita en multaj lokoj. Servas unu kiel manĝo, 2-3 kiel flankplado.

La cetero de la historio
Lasta semajnfine mi helpis rikolti terpomojn por la manĝaĵa banko, finanta kovrita kun tero kaj kun kelkaj trostreĉoj. Mi ŝategas elterigi terpomojn -- bone, teknike alio elterigis ilin, mi rajtis rampi en la tero kolektanta ilin kiam la ŝovelilo malkovris ilin.

Elterigi teroomojn estas kvazaŭ serĉi kaŝintan trezoron, sed kun pli certa rezulto. Aŭ eble pli kvazaŭ subtera paska ova ĉasado; ĉiukaze, mi havis paron da horojn de plezuro kaj la manĝaĵa banko atingis kestojn da belajn ruĝhaŭtajn terpomojn. Do mi decidis alŝuti bonan facilan recepton.

Fenkolo devus esti havebla; se ne, vi ĉiam povas baki ilin en kremo anstataŭe.


Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.

11.9.18

Nektarinoj

indiĝena de: probable Ĉinio
sezono en la Puĝeta Golfa regiono: julio-aŭgusto

Male al onidiro, nektarinoj ne estas hibrido de persikoj kaj prunoj. Ilia scienca nomo estas Prunus persica var. nucipersica aŭ nectarina, signifanta ke taksonomo rigardas ilin kiel vario aŭ raso de persiko. Ili estas membroj de la rozaca familio, pareca al prunoj kaj migdaloj. Ilia pulpo povas esti flava aŭ blanka. Kvazaŭ multaj fruktoj kaj legomoj, blankaj nektarinoj ĝenerale estas pli dolĉaj dum flavaj nektarinoj havas pli guston. Plejparto da la aĉeteblaj nektarinoj ke vi trovos estos gluiĝemakernaj, ke signifas ke la pulpo ne dividas facile da la kerno, sed malgluiĝemakernaj varioj ekzistas. Nektarinarboj bezonas malvarman vitro por stimuli floran produktado.

Nektarinoj originis en Ĉinio antaŭ almenaŭ jarmilo kaj disvastiĝis al persion (sekve la "persica" de ilia scienca nomo), tiam al Grekio kaj Romio. Ili atingis Anglujo ĉirkaŭ 1600 kaj alportiĝis al la Amerikojn por la hispanoj.

Nektarinoj estas abundaj en vitaminoj A, kelkaj Bj, C, E, K kaj ankaŭ provizas mineralojn kaj elektrolitojn kiel kalio, fosforo, magnezio, fero, zinko, kupro, kaj kalcio. Ili enhavas antioksidantojn kiel polifenoloj kaj karotenoidojn kiel beta-karoteno kaj kriptoksantino, kaj ilia fibro profitas la digeston. Ili havas ankaŭ antocjaninojn, katekinon, klorogenan acidon, kaj kvercetinajn devenigitaĵojn, kiu batalas trodikiĝokoneksajn problemojn, kaj ilia vitamino C helpas kun la absorbo de fero, batalanta anemio. Ilia luteino kaj beta-karoteno estas bonan por la vidkapablo, dum ilia vitamino C, zinko, kaj fenolaj kunmetaĵoj apogas la imunan sistemon. Nektarinoj eĉ estas bonaj por la haŭto, kun bioflavonoidoj kaj antioksidantoj ke protektas kontraŭ damaĝo da transviola elmetiĝo (do ilia havebleco dum julio kaj aŭgusto estas precipe konvena).

Nektarina alergioj estas nekutimaj, sed nektarinaj kernoj ne devus manĝi -- ili enhavas substancojn ke povas metaboli al cianido kaj malsanigi aŭ mortigi kiun manĝas tro multajn.

Legu pli (en la angla):
etikeda nutrada informo
Spoon University
Nutrition and You

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en Food Bank Foodie.

1.9.18

Banana Kuko de Mammy

1 taso sukero
2/3 taso butero
2 ovoj
1 1/2 tasoj faruno
1 tekulero natria bikarbonato
4 maturaj bananoj
1/2 taso hakitaj nuksoj (nedeviga)

Miksu en la kutima maniero por kukoj*. Baku en 8- aŭ 9-cola kvadrata kaserolo ĉe 350F gradoj farenhejtaj dum 35-40 minutoj.
Mezuroj estas usonaj.

La cetero de la historio
Ĉi tiu recepto originale devenis da la "Mammy" (avino) de mia patrino, kiu estus kuirinta por knaboj je la frua 20a jarcento ĉe, proksimume, Arkansaso. Mia patrino estus manĝinta ĉi tiu je la jardekoj 1930 kaj 1940. Mi ne scias kiu avino "Mammy"estis -- 50% ŝanco estis tiu en kies farmo mia patrino plenaĝiĝis dum la Depresio en plurgeneracia ampleksa familio -- sed mi memoras la ravon de mia patrino kiam ŝi akiris ĉi tiu recepto. Ni faris ĝin kune ene de la semajno.

Tiam mi mislokis ĝin. Mi estis serĉinta ĝin iom da tempo, ĉar mi estis relative certa ke mi havis ĝin iam. Mi precipe wanted ĝin ĉar la manĝaĵa banko preskaŭ ĉiamhavas bananojn, sed ili kutume estas tre maturaj kaj/aŭ tre kontuzitaj (bananoj kontuziĝas mirinde facile) -- perfekta por banana pano (meh) aŭ banana Kuko de Mammy! Do nun mi estas preskaŭ tiel ravita kiel mia patrino por havi ĝin denove. Eĉ se ĝi signifis serĉi tutan skatolon de malnovaj printaĵoj kaj fotokopioj.

Kiel flankaĵo, mia familio ŝajnas havi tradicio de perdi kaj remalkovri receptoj de avinoj, kaj mi estas danka por la remalkovra parto de tiu. Kaj... kie mi metis mian tribuno?... la semajnfino de la Tago de la Laboristo estas venonta, bona tri-taga semajnfino kun malmultaj socie devigitaj activities kuniĝita kun ĝi; kial vi ne uzas ĉi tiu tempo por kolekti viajn favoratajn receptojn da restanataj gepatroj, geavoj, aŭ eĉ gepraavoj? Kaj se vi estas gepatro, geavo, aŭ gepraavo, kial vi ne kolekras la favoratajn receptojn de viaj posteuloj en kajeron aŭ (bone savkopiitan) dosieron kiel donaco por unua(j) apartamento(j)? Ĉu viaj posteulo nure aĝas ses jarojn? Metu ĝin en sendanĝeran lokon ĝis ĝi bezoniĝas, sed skribu ilin nun; via pluvivo ne estas garantiita. Ĉu viaj posteuloj jam havas ilian duan hipotekon? Bone, nun ja necesas ke ili havas ilian kulinaran heredaĵon!

*Estas ĉirkaŭ tri manieroj de miksi kukan paston, dependanta de la aĝo de la recepto. Kiam mi faras ĉi tiun kuko, mi nure sekvas la ordon de la ingrediencoj de la recepto: batu la buteron, sukeron, kaj ovojn, aldonu la farunon kaj natrian bikarbonaton, tiam la bananojn kaj nuksojn. Mi devas fari pli serĉo pri ĉi tiu; mi svage memoras leganta pri "nova" maniero de miksi kuman pasto ke aperis je la meza 20a jarcento kaj faris ke la procezo estis pli facila sed mi ne memoras la detalojn.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Food Bank Foodie.

18.8.18

Uzanta tiujn rubusberojn

Malvarma-Proceza Rubusbera Shrub"

5 tasoj rubusberoj, singarde lavetita
4 tasoj sukero
4 tasoj balzama vinagro

Unuigu rubusberojn kaj sukeron, turnomavanta por produkti iom da sukon kaj kovri berojn. Kovru kaj malvarmigu dum 24 horoj. Kribru la berojn, singarde elpremanta ajnan restantan sukon. Enkirlu vinagron, miksanta ĝis plejparta da la sukero solviĝas. Verŝu en puran vitran botelon kaj malvarmigundum 4 semajnoj antaŭ uzi.

Notoj:
La originala recepto uzis ruĝan vinan vinagron. Mi kontrolis ĉe la butiko, kaj la ruĝa vina vinagro ke ili havis estis la sama acideco kiel la balzama ke mi uzis, 6%, do la rezulto devus esti simila (nur mi ne ŝatas multe la tutan malboniĝitan vinberon aĵon).

Em mia provo, plejparta da la sukero alfundiĝis al la fundo de la bera miksaĵo, do almenaŭ vi devus turnomovi la berojn antaŭ krikri ilin.

Mi uzis mian kutiman kvazaŭ ĵelean sakan teknikon kiel mi uzis lasta jaro por fari koncentritan rubusberan sukon , lasanta ke ĝi gutis dum tuta la vespero.

La venonta fojo, mi pensas provi miksi iom da la vinagron kun la beroj antaŭ kribri ilin por vidi se mi povas solvi pli da la sukeron. Mia rezulto ŝajnas sufiĉa dolĉa (antaŭ maljuniĝi), do eble parto da la sukero devus forfiltriĝi kun la beroj. Pli eksperimentado nepre bezoniĝas!

Adaptita da Port and Fin
Mezuroj estas usonaj.

Do post ĉirkaŭ monato, mi estos preta por provi:

Rubusbera-ruma trinko

4 supkuleroj malhela rumo
1 supkulero rubusbera "shrub" siropo
sodakvo laŭ gusto

Unuigu ingrediencojn kaj servu supre glacio.

Adaptita da Saveur
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Food Bank Foodie.

15.8.18

Furaĝanta rubusberoj

Denove estas rubusbera sezono. Rubusberoj estas speco de "komencanta manĝaĵo" por furaĝantoj; estas kutimaj, facilaj de distingi, kaj relative haveblaj eĉ sen veturigi al ien kaj pied-ekskursi kvin mejloj en la sovaĝejon. Do, jen por via konsidero estas miaj gvidlinioj por furaĝanta:

Apliku dankemo
Danku la plantojn kaj/aŭ vian preferitan dion, aŭ nure prenu momenton por kontempli la mirindaĵon de bio-maŝinoj ke transformas teron, akvon, kaj sunlumon en manĝaĵon. Se vi celas kolekti multajn da berojn, mi sugestas ke vi kunportas etan donacon al la plantoj, kiel iom da akvo aŭ maldensa vermfeka/kompoŝta teo. Jes, la plantoj ne vere komprenos kiu vi faras, ĝi estas tuta simbola, sed estas kelkaj indikoj ke plantoj povas senti niaj emociojn aŭ intencojn, kaj ĉiukaze esti bona al aliaj vivantoj estas bona kutimo por akiri.

Kundividu
Prenu la kvanton ke vi uzos, sed ne pluku la berojn ke ne estos pli maturaj morgaŭ kaj provu lasi iujn por la sekvanta furaĝanto (homa aŭ ne). Se vi estas juna kaj atleta (aŭ eĉ nure ne tre maljuega kaj relative vigla) ĉar ne lasi la pli alireblajn aĵojn por hazardaj manĝetantojn kaj la malpli agemaj? Se vi finas kun superfluo, donacu ilin al amikoj kaj najbaroj aŭ portu ilin al la manĝaĵa banko.

Precipe, memoru ke homoj ne estas la solaj amantoj de beroj ĉirkaŭ, do se vi bedo estas ie kie povus esti faŭno, planu konforme. Ursoj speciale ŝategas berojn, do eniru la forston kun multaj amikoj kaj bruu iomete do aliaj estuloj scios ke vi estas tie kaj provos eviti vin.

Antaŭvidu Grataĵojn
Respektu la plantojn, provu ne treti aŭ derompi pli ol estas necesa, kaj ne pluku berojn la tago antaŭ vi volas aspekti belegan en suna robo aŭ paradi viajn zorgeme kultivitajn muskolojn ĉe la plaĝo. Portu pezajn vestojn kaj planu sviti aŭ vestu vin pli malpeze kaj planu sangi (ne, tiu ne estas minaco; persone mi ĉiam elektas la duan opcion kaj alvenas hejme kun multegaj grataĵoj -- sed mi havas katojn do mi kutimas kvanton da tiun ĉiukaze).

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Food Bank Foodie.

11.8.18

(Ruĝaj) amarantaj folioj

Ruĝa Amaranto kun Ajlo kaj Ostra Saŭco

1 aro ruĝa amaranto, lavigita, akvo forskuiĝita, eizamenita, kaj pli grandaj tigoj forifitaj
2 supkulero oleo por kuiri
1 ajlero, premita
2 supkuleroj ostra saŭco
2 tekuleroj sukero
2 tekuleroj maiza amelo miksita kun 2 supkuleroj malvarmega akvo

Haku amarantajn foliojn kaj malgrandajn tigojn en mordmezurajn pecojn. Hejtigi oleon kaj atenteme kuiru, turnomovanta, ĝis ĝi ekkoloriĝas. Aldonu amaranton, altigu hejtilon al meza, kaj ĵetetu ĝis ĝi velkas. Aldonu ostran saŭcon kaj sukero, kovru, kaj vaporkuiru dum minuto aŭ du. Enmiksu maizan amelan miksaĵon kaj lasu boli ĝis ĝi densigas.

Spica Amaranto

2 supkuleroj legoma oleo
1 ajlero, haketita aŭ premita
1 tekulero haketita freŝa zingibro
1 malgranda ĥalapenjokapsiko, sensemigita kaj haketita
1 tekulero muelita kumino
1/2 tekulero muelita koriandro
1/2 tekulero muelitaj kariofiloj
1/2 tekulero muelita kardamomo
1 funto ruĝaj amarantaj folioj, lavigotaj, pli grandaj tigoj forigitaj, ŝiritaj laŭ estas necesa
1 tekulero salo, aŭ laŭ gusto
1 supkulero limeda suko
2 supkuleroj akvo

Hejtigi oleon, aldonu ajlon, zingibron, kaj ĥalapenjokapsikon; ĵetetu ĉirkaŭ 10 sekondoj. Enmiksu restantsjn spicojn kaj mallonge daŭrigu kuiri. Aldonu amarantajn foliojn, salon, limedan sukon, kaj avkon. Turnomovofritu ĝis la amaranto ekvelkas.

Adaptita da Seasonal Chef
Mezuroj estas usonaj.

La longa, babilema peco

indiĝena de: Sudameriko, kredeble Peruo
sezono en la Puĝeta Golfa regiono: aŭgusto


Mi vidis ĉi tiujn en la Farmista Bazaro de Olympia (Piece by Piece Farm de manĝaĵa banka KSA famo havis ilin, nur kuŝanta tie apud la laktukojn) kaj ili estis tiel belaj ke mi devis gustumi ilin. Kaj foti ilin; ili estas emiginta ke mi aldonas fotojn en miaj artikoletoj denove.

Mi ne estas eldoninta recepton ekde iom da tempo, do mi decidis ke tiu estus mia fokuso ĉi tie (kaj tuj la vetero fariĝis tro varmega por kuiri sen klimatizilo, do mi ne fakte provis la receptojn ankoraŭ). Tamen, mi faris mian kutiman interretan esploron kaj mi letnis kelkajn interesajn aĵojn.

Amaranto estas pli konata kiel alta proteina, senglutena greno, kaj iufoje vi devas leĝi tre atente por decidi se retejo parolas de la folioj aŭ la semoj. La folioj estas pli kutimaj en azia kuirarto, kie ili ofte aperas en turnomovofritaĵoj kaj kareaĵoj. Estas ĉirkaŭ 60 specoj da amarantacoj. La ordinara sovaĝa vario rigardiĝas kiel herbaĉoj, sed estas tre manĝebla. Aliaj varioj povas uziĝi kiel ruĝa farbo kaj kiel ornamplantoj.

Amarantaj folioj ankaŭ nomiĝas ĉina spinaco, tamen ĝi ne estas proksima spinaca parenco. Amaranto havas pli forta, pli amara gusto kaj pli malmolaj folioj ol spinaco -- nure la pli junaj folioj devus manĝiĝi nekuiritaj. La pli grandaj folioj estas pli bonaj kuiritaj, sed ili ne devus rehejtiĝi ĉar iliaj nitratoj povas konvertiĝi en nitritojn. La radikoj ankaŭ manĝiĝas, sed malpli kutime.

Amaranto estas nutre simila al betoj, folibeto, kaj spinaco, sed kun pli proeino, vitamino C, karoteno, fero, kaj kalcio. Kelkaj da fontoj mencias ĝin kiel bona fonto da lizino, sed mi kredas ke ili parolas de la semoj anstataŭ la folioj. Ĝi stimulas kreskon kaj resanigon, moderigas inflamon, apogas la imunan sistemon, kaj povas helpi malaltigi sangopremon.

La plej interesa aĵo ke mi lernis estas ke amarantaj folioj profitas la haŭton kaj harojn. La folioj povas aplikiĝi al lokoj de ekzemo kaj ilia suko, uzita ekstere, revigligas harajn foliklojn kaj batalas alopecion. Mi ne estas esplorinta la ideon, sed ĝi ankaŭ povus helpi kontraŭ skabio -- sed konsultu vian bestkuraciston antaŭ provi ĝin. Mi ne scias se hundoj kaj karoj povas sendanĝere manĝi amaranton; kaj se vi aplikas ĝin al ili, vi scias ke ili forlekos aŭ formordetos ĝin.

Legu pli (en la angla):
etikeda nutrada informo pri kuiritaj amarantaj folioj
Organic Facts
Innovate Us

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Food Bank Foodie.

6.8.18

Galiaj melonoj

indiĝena de: Israelo
sezono en la Puĝeta Golfa regiono: aŭgusto (plejfoje ili transportiĝas da centra Vaŝingtonio; la Golfa regiono vere ne varmiĝas sufiĉe por sufiĉe longa por produkti bonan melonan plukadon)

Ankaŭ nomitaj Meza Orienta melono, Mediteranea melono, pasporta melono, mielmonata melon, aŭ Israela melono, galia melonoj estas hibrido de kantalupoj kaj melonoj "honey dew." Ili aspektas tre kvazaŭ malgrandan kantalupon, kun ete pala ŝelo ke povas alpreni flavan nuancon kiam la melono estas tre matura kaj kun ete malpli retaĵo -- de malgrandaj sulkoj ke kovras la ŝelo. La pulpo estas kie la vera diferenco estas, pala krema flava al hela verda. Ili iufoje rigardiĝas kiel speco de melono "honey dew" sed ilia gusto estas pli simila al kantalupo, se ete pli milda kaj dolĉa. Se vi volas esti preciza, ili estas speco de moskomelono, membro de la kukurbaca familio konita inter sciencistoj kiel Cucumis melo var. reticulatus. La semoj ankaŭ estas manĝeblaj.


La ĉefa kialo ke ni ne vidas pli da ilin estas ĉar ili havas mallongan gardtempon, ĉirkaŭ 2-3 semajno de plukado (kiu em multaj kazoj estus ĵus ĉirkaŭ la tempo ke ili bezonas por atingi la superbazaran breton). Dum pli longviva varioj evoluiĝas, ni probable vidos pli da ilin.

Ili evoluiĝis je la jardeko 1960 de Doktoro Zvi Karchi ĉe la Ne´ve Yaar Esplora Centro de la Agrikultura Esplora Organizaĵo en Israelo, nomiĝis por lia filino, kaj liberiĝis por komerca peoduktado ĉe 1973.

Galiaj melonoj provizas multan da vitaminojn A kaj C, karotenoidojn, bioflavonoidojn, kalion, kalcion, kaj feron, kaj ankaŭ enhavas bonan kvanton da fibron, inkluzive pektino. Ili helpas kun pezoperdo, akcelas digeston, kaj batalas kontraŭ diabeto pro tuta tiu fibro; apogas la imunan sistemon kun vitamino C kaj antioksidantoj kiel bioflavonoidoj; laboras kontraŭ iuj varioj de kancero; plibonigas vidkapablon kun vitamino A kaj karotenoidoj; kaj protektas la koron per malgrandigi kolesterolon kaj ĉar ilia kalio efikas kiel angiodilato kaj malaltigas sangopreman. Ili havas urinigajn ecojn ke forlavas sodion kaj toksinojn kiu kaŭzas renan malsanon kaj ekzemon. Ili havas pokajn karbonhidratojn kaj alkaligantajn ecojn. Unuigitaj kun limonoj, ili povas helpi kuraci podagron. Ilia vitaminoj A kaj C, kolageno, kaj fundamenta alta akva enhavo faras ke ili estas bonaj por la haŭto. Eĉ ili helpas korpokulturistojn, kun ilial malalta fruktoza enhavo, mineraloj, fibro, kaj akvo.

La nura vera sana zorgo, ke ne estas grava, estas la alta fibra enhavo. Tro fibro povas tro-stimuli digeston, kateni nutraĵojn, kaj akceli manĝaĵon trans la intesto do aĵoj ne havas multan oportunecon por absorbiĝi por la korpo. Sed ĉi tiu nur estas problemo se vi manĝas grandegan kvanton da ilin.

Legu pli (en la angla):
Only Foods
Organic Facts
Specialty Produce

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Food Bank Foodie.

22.7.18

Shrub (trinka vinagro)

ĉi tiu traduko donis al mi kelkajn problemojn, precipe la anglaj vortoj...
-- "shrub" -- siropo de frukta suko, vinagro, kaj sukero, aŭ unu da la diversaj trinkaĵoj farita kun ĝi
-- "swizzle" -- trinkaĵo de rumo kaj frukta suko tre populara en Bermudoj
-- "switchel" -- trinkaĵo ĉefe de vinagro kaj akvo, kun eta suko aŭ dolĉigilo, uzita kontraŭ soifa precipe dum la usona kolonia epoko
... do mi uzos la anglajn vortojn por nun. Eble mi redaktos la vortojn se mi trovas bonajn tradukojn por ili, sed mi ne volis ĝisatendi ĝin.

1/2 usona fluidunco (ĉirkaŭ 14.7 mililitroj) trinka vinagro
2 usonaj fluiduncoj (ĉirkaŭ 59 mililitroj) vermuto aŭ ŝereo
sodakvo laŭ gusto

Kunmiksu kaj servu tuj, kredeble supre glacio.
-------

2 usonaj fluiduncoj (ĉirkaŭ 59 mililitroj) malhela rumo
1/2 usona fluidunco (ĉirkaŭ 14.7 mililitroj) trinka vinagro
3 usonaj fluiduncoj (ĉirkaŭ 88.7 mililitroj) sodakvo

Kunmiksu kaj servu tuj, kredeble supre glacio.

Varioj:
- Preterlasu la rumon por senalkoholaĵo.
- Anstataŭigi la sodavkon kun zingibra biero aŭ toniko.

Adaptitaj da Serious Eats

La longa, babilema peco
Vinagro estas furoro nun; ĉu ĝi estus neakurata diri ke estas "la nova lakto"? Aŭ eble estas nur inter la personoj ke mi konas; kelkaj da miaj amikoj scivolas por alkaliganta, kaj evidente trinki vinagron, kvankam ĝi estas acido, havas alkaligantan efekton pro la maniero en kiu la korpo reagas al ĝi ("neee, ne donu acido al mi! Mi nure akcelos miajn acidajn prilaborantajn kaj alkaloidajn produktantajn funciojn kaj fariĝi pli alkala anstataŭe!" -- aŭ ĉu mi estas la ununura persono kies korpo estas tiom kontraŭa?)

Do, estis nova vendanto ĉe la Farmista Bazaro de Tumwater ĉi tiu semajno, vendanta "trinketan vinagron" kaj distribuanta ekzemplojn. La vinagro nomiĝas Wild Heart, sed la kompanio nomiĝas OH!SHRUBS.

Mi estis svage konscia pri "shrub," io simila al punĉo aŭ likvoro, sed post gustumi ĝin mi inspiriĝis esplori pli. Vortaro unue: mia maljuniĝanta Chambers difinas "shrub" kiel, en Anglujo "miksita trinkaĵo de citrona aŭ alia citrusa frukta suko, sukero, spicoj, kaj alkoholo, precipe rumo" (ke faras ke ĝi estas simila al la Ruma "Swizzle" de Bermuda famo) kaj, en Usono, "revigligilo de frukta suko (ekz. framba suko) kaj vinagro." Ŝajnas ke la vorto devenas da la araba sharab kaj la vorto estas parenca al "ŝorbeto." Pli konsulto diras al mi ke revigligilo ne estas, kiel mi ĉiam svage supozis, speco de likvora trinkaĵo, sed anstataŭ senalkohola refreŝigilo. Bone, jen estas mia nova aĵo lernita hodiaŭe (mi trovas ke mi estas plej feliĉa se mi povas lerni almenaŭ unun aĵon ĉiu tage).

Sed mi daŭras pensi pri tiu koncentrita rubusbera suko ke mi havas en mia provizeja breto. Ĉu mi povus fari mian mem trinkan vinagron per miksi tiu kun pomvina, aŭ eble balzama, vinagro kaj ebla kelka cinamo aŭ paradizgrajnoj? Do al interreto mi iris....

Wikipedia, kiu estas rapida se de dubinda famo, aldonas ke la unua speco estis frukta likvoro ke estis populara en 17a kaj 18a jarcenta Anglujo, tipe farita kun rumo aŭ brando miksita kun sukero kaj la suko aŭ ŝeloj de citrusa frukto." Ĝi evoluis da 15aj jarcentaj medicinaj revigligiloj kaj persa sekanjabin, kaj ekestis kontraŭmoda en la malfrua 19a jarcento. La dua speco estas "koktelo aŭ senalkoholaĵo ke estis populara dum la Usona kolonia epoko, farita per miksi vinagran siropon kun alkoholo, akvo, aŭ karbonata akvo." Ĝi originis da la 17a jarcenta angla praktiko de uzi vinagro anstataŭ citrusa suko por konservi berojn kaj fruktojn (faranta alia speco da "shrub") kaj daŭris kutuma ĝis glaciŝrankoj faris ke ĝi estis tro laboro. Trinka vinagro, Wikipedia diras, estas la sukerita vinagra siropo da kiu la kokteloj fariĝas, kiu ankaŭ povas nomiĝi -- vi divenis ĝin -- "shrub." Estas ankaŭ "shrubs" farita kun alkoholo kaj versioj ke uzas acidajn fruktajn sekojn anstaŭ vinagro, sed nun lasu nin rigardi la tradicia vinagra "shrub."

La ideo de vinagro kiel trinkaĵa ingredienco estas tre malnova, datiĝanta da almenaŭ la romio de la dua jarcento antaŭ la Komuna Erao, kie "posca" estis populara sensoifigilo inter soldatoj kaj laboristoj. Eĉ antaŭ tiam, miksi acidan vinon aŭ vinagro kun herboj estis kutima medicina praktiko.

Alia trinkaĵo de vinagro kaj akvo ke estas menciinda estas "switchel" aŭ farmista punĉo, kiu ofte gustiĝis kun zingibro kaj en kiu dolĉigi estis nedeviga. Mi estas aŭdinta priskribon de "switchel" kiel "la Gatorade de la kolonia epoko," kun la komento ke ĝi nure estas bongusta se vi bezonas la elektrolitojn ke la vinagro provizas.

Estas du manieroj de fari la siropan specon de trinka vinagro. La pli tradicia maniero implikas maceri la frukton en sukero kelkaj tagoj, kribri ĝin, kaj aldonu egalan kvanton da bona vinagro (pomvina vinagro estas tradicia sed mi ankaŭ estas vidinta balzaman menciita); kio oni povus nomi la rapidan-kaj-malpuran manieron simple boligas la frukton en sukera siropo anstataŭe. Bona (angla) priskribo de ambaŭ manieroj estas en la retejo Food52, kaj alia versio en The Spruce Eats. Longa sed interesa artikolo en Serious Eats enhavas fotojn de la macera procezo.

Tre elementa trinkaĵo povas fariĝi per miksi 1 fluiduncon da vinagra siropo kun 5-6 fluiduncoj da akvo, gas-akvo, aŭ sodakvo.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en Food Bank Foodie.

7.7.18

Lokemanĝulo, ia

Ĉi tiu semajno mia favorata Manĝaĵa Banko havis tutajn-vi-povas-manĝi fragojn, kaj abundon da framboj. Nure pensanta "yum!" mi prenis multaj... kaj memoriĝis kial iufoje mi povas esti lokemanĝulo. La fragoj estis da Kalifornio kaj preskaŭ havis sufiĉan guston por meriti tiri ĝin al la supro de la monteto -- ĉar mi iris ĉiukaze -- sed la framboj estis tutaj semoj kaj ruĝa akvo, vere ne meritanta porti da pelvo al buŝon. Mi koncedas, parto da tiu estis mia kulpo ĉar ili enŝlosiĝis iom dum veturanta en miaj korboj.

La punkto estas, la pli malproksime manĝaĵo vojaĝas kaj la pli tempo ĝi lasiĝas en distribuista magazeno, la pli ĝi maljuniĝas. Kaj kun io speco da terproduktaĵo, la pli ĝi maljuniĝos, la pli frua devas plukiĝikaj kaj la malpli gusto ĝi havas tempo por alpreni. ĉi tiu estas la plej bona kaŭzo por aĉeti vian manĝaĵon rekte da lokaj farmistoj laŭeble.

Alia kaŭzoj estas ekonomia -- aĉeti loke retenas vian monon "hejme" -- kaj ekologia -- tutaj tiuj interŝtataj kamionoj kaj internaciaj aviadiloj faras malbonegajn aĵojn al la aerakvalito.

Komprenu min, mi ankoraŭ ŝategas la manĝaĵan bankon kaj mi estas dankema al ili, nure ili iufoje havas aĵojn ke ne estas bonegaj. Fakte, unu da la plej interesaj aĵoj de la manĝaĵa banko estas la oportuneco de provi aĵojn ke neniam vi riskus aĉetanta.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en Food Bank Foodie.

8.6.18

Framba "Goop"

framba gustigita gelatena pulvoro por fari 2 tasoj
2 tasoj batata krema anstataŭaĵo kiel Cool Whip aŭ Dream Whip (aŭ batita kremo se la "goop" uziĝos tuj)
ĝis kvarto da freŝaj framboj, singarde lavigitaj kaj lasitaj sekiĝi

Preparu la gelatenon laŭ pakaĵaj instrukcioj kaj malvarmigu al densa siropo; ne permesu ke ĝi fiksas*. Kunfaldu la batatan kreman anstataŭaĵon por fari etete malapetitan rozkoloran ventaĵon; kungaldu frambojn. Malvarmigu ĝis komplete fiksa.

Somera komforta manĝaĵo
Mi atingis grandan pakaĵon da framboj ĉe la manĝaĵa banko hodiaŭ. Mi ne havis la aliajn ingrediencojn por fari ĉi tiun pladon, do mi simple manĝaĵis ilin (framboj da la manĝaĵa banko devas ekzamenĝi kaj la bonaj beroj devas manĝiĝi tuj). Sed kiam ajn mi pensas pri framboj, mi memoras ĉi tiun delekton.

Kiam miaj patroj ekhavis ilian legoman ĝardenon (ĉi tiu estis en la Spokana Valo kaj produktis fortan kandidaton por titolo de Plej Amara laktuko de la Mondo, kaj du vicoj da maizo ke admirinde pruvis la valoron de kompoŝtanta, kun la tigoj fariĝanta pli malaltaj kun la pli malproksima ke ili estis al loko kie mia patro malplenigis la gazontondila sako... kie mi estis?) ili respondis al ĵurnala reklamo kaj aĉetis dekduon da frambaj plantetoj. La vendisto, kiu estis purigadanta lian grandan framban bedon, elterigis kaj per ĉiu "bona" planteto ke li elterigis, li trovis almenaŭ unun ke estis "tro malgranda" sed li inkluzivis ĝin. Miaj patroj, kiu ne povis forĵeti sanan planton, finis kun du vicoj da frambujoj laŭlonge de la malantaŭa barilo, pli da du dekduoj plantoj ke tutaj ekreskiĝis feliĉe kaj ekprodutis berojn.

Komence, ĝi estis bonega, multa da belaj framboj. Tamen post paro da jaroj, mia patrino (kiu ankaŭ ne povis forĵeti bonajn berojn) ekfariĝis senespera, estanta frostiginta kaj donacinta tiom framboj kiom povis, kaj kun pli maturiĝanta. Ŝi malkovris ĉi tiun recepton --mi kredis ke ĝi devus esti en skatolo da Jello -- kaj ĝi estis granda sukceso. Pli bone, ĝi uzis multa da framboj. Mi ne memoras la oficialan titolon de la recepto, ni tuj nomis ĝin "goop" kaj ĝi restas "goop" al ni ĝis nun.

Vere, ĝi povas fariĝi kun ajna paro da gelateno kaj frukto; persika kun tranĉitaj persikoj estas alia favorata, sed mi ne povas rekomendi oranĝa kun enladigitaj mandarinoj, tiu terure dolĉa. Plej bone, fari ĝi produktas tre malmulta hejto, precipe se vi varmigas la akvon en mikroondilo; nur ĉi tiu farigus ĝin bonega somera recepto.

Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en Food Bank Foodie.

-------

*Pecoj da gelatino kaj framboj en batata kremo, dum ankaŭ bona, estas malsama deserto.

31.5.18

Tritavola salato de ĉefkuiristo

Ĉi tiu estas tekniko pli ol recepto; la ingrediencoj mi estas listiginta estas kiu mi kutime havas ĉemane por uzi.
Estas kiel fari bonan ĉefpladan salaton por unu kun nur bona kvanto da saŭco kaj sen tutaj la bonaj aĵoj estanta manĝitaj en la unua dekdua mordoj, sed ne bezonanta ke vi grimpas por la granda krevmaiza pelvo da la supro de la ŝrankoj do vi povas ĵeteti ĝuste la salaton.


Ĉi tie estas kio mi uzas:
longfolia laktuko (romaine)
lozafolia laktuko (leaf lettuce), ideale tre taŭzita aŭ kun multa da bela ruĝo
spinaco
mezakra blanka ĉedaro tranĉita en mallongaj splitoj
celerio tranĉita en pecoj de 1/2 colo
sunfloraj semoj
sunfloraj ŝosoj
koturninaj ovoj
kia ajn speco da viando en malgrandaj pecoj, ofte imitita krabaĵo aŭ salikokoj se la manĝaĵa banko havas ajnan
salata saŭco de Cezaro

Metu ĉirkaŭ trionon da ĉiu ingredienco en gransan pelvon (aŭ kvaronon, se vi preferas ebenan nombron da tavoloj). Verŝu supre kvanteton da salata saŭco, se vi deziras saŭcon. Mi metas miajn saŭcojn en tiuj enŝloseblajn plastajn kondimentajn botelojn se ili ne havas tro bulojn, por havi bonan dikan alfluon, kaj relative ebenan kovraĵon sen ke la ingrediencoj dronas. Ripetu ĝis viaj ingrediencoj estas en la pelvo kaj vi havas la dezirita nombro da tavoloj. Admiru vian salaton dum momento, tiam tunomovantu ĝin dum vi manĝas por distribui la saŭcon pli komplete.

se vi uzas (sufiĉe grandan) salatan turnilon por sekigi viajn foliojn, vi povas uzi la saman teknikon por lavigi la foliojn kaj ŝargi la turnilon. Tiam ili estas tutaj pretaj kaj vi ne devas priserĉi por kio ajn aŭ malpaki la turnilon en malkunajn amasojn aŭ pelvojn. Estas tuta por havi malplian vasaron por lavigi.

Ho, manĝaĵa banka KSA*
Kvazaŭ senpaga manĝaĵo ne estus sufiĉe mirinda, ĉi tiu jaro la Manĝaĵa Banko de la provinco de Thurston esploras etan KSA, kvar "skatoloj" da belegaj freŝaj legomoj en majo kaj junio donacitaj por lokaj farmoj. Oni devas kandidatiĝi, mi supozas por konviki ilin ke vi ŝatas legomojn kaj vi uzos bone la manĝaĵojn. Do mi kandidatiĝis, antaŭvidanta ke familioj kun knaboj probable ricevus tutajn ilin, sed mi gajnis! Bone, teknike mi akceptiĝis en la programon, sed ĝi ŝajnis kiel gajnanta.

La skatolo de ĉi tiu semajno enhavis pakaĵon de sunfloraj ŝosoj, unu da miaj plej favorataj salataj aĵoj. Mi fariĝis kvazaŭ maniulon pri ili lasta jaro, almenaŭ al punkto ke mi rigardas ke ili estas preskaŭ bezona al bona salato de ĉefkuiristo. Do dankon al Black Hills Organics por donaci ilin!

Alia aĵo ke faras ke ĉi tiam estas salata sezono estas ke la koturninoj en Lost Peacock Creamery estas vere ekdemetinta ĉi tiu monate. Bolitaj koturninaj ovoj estas la perfekta grandeco por salatoj, vi povas uzi ilin entejraj kaj ne havi vagantajn pecetojn da ovoflavo en la salato, kaj ili estas pli bona fonto de proteino ol simpla kokinaj ovoj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en Food Bank Foodie.

-------
*Programo de Komunume Subtenita Agrikulturo -- la programoj varias regione; ĉi tie KSA signifas programo en kiu la kliento aĉetas porcion da la rikolto printempe kiam la farmisto bezonas la monon, kaj tiam semajne ricevas skatolojn da legomoj dum tuta la somero.

18.4.18

Tuta tiu muelita meleagraĵo...

(Originale skribita 13 septembro, 2017)

Kvazaŭ-pasteĉaj aĵoj

1 funto muelita kokaĵo, meleagraĵo, aŭ porkaĵo
1/4 taso hakita cepo, aŭ laŭ gusto
1-2 tigoj celerio, hakitaj, se havebla
1/4 tekulero ajla pulvoro, aŭ laŭ gusto
1 tekulero muelita cinamo, aŭ laŭ gusto
muelita nigra pipro laŭ gusto
salo se dezirita
1/2 taso rubusbera suko, koncentrita al malpeza siropo (vidu malsupra recepto)
pasto por 8-16 lunarkaj bulkoj

Kuiru viandon, cepon, celerion, kaj spicojn, tirnomovanta por unuigi kaj por disiri la viandon, ĝis preskaŭ kuiritaj. Aldonu sukon kaj finiĝu kuiron. Forigi da hejtilo.

Formu lunarkan bulkon paston en 4-8 kvadratoj; se vi laboras kun antaŭtranĉita triangulojs, eble ĝi estos pli facila meti ilin neebene por ke la maldikaj pintoj reliefiĝas, tiam fermu la juntojn kaj faldu la pintojn laŭlongemla flankoj. Dividu la viandan miksaĵon inter la kvadratoj kaj volvu la paston por formi pakaĵoj. Baku laŭ la instrukcioj por la bulkoj, ĝis hele brunaj kaj kuiritaj. Malvarmetiĝu bone en arako antaŭ fridiganta; ne kovru ĝis ili estas tute malvarmaj aŭ ili povas fariĝi tramalsekaj.

"Pasteĉoj" ke restas fermitaj konserviĝas pli bone ol tiuj ke fendas, do manĝu la fenditajn unue.

Koncentrita rubusbera suko
Kiam vi estas preta por eki, lavetu singarde rubusberojn (ili konserviĝos pli bone mallavitaj kaj ne tro proksime kovritaj). Verŝu ilin en kaserolon kaj ete frakasu ilin kun kaĉigilo aŭ via plej larĝa spatelo. Ĉi tiu donas al vi kvanton da brula-preventanta likvaĵo sen aldoni akvon ke nure devos boliĝi for denove. Kovru kaj boletiĝu supre meza-malalta hejtilo (preskaŭ 4 da 9 en mia forno), dispremanta kaj turnomovanta okaze dum... iom da tempo. Ĝis ĝi estas havinta sufiĉa kaj estas tute fluema. Duona horo aŭ ĉirkaŭ, post ĝi ekbobelas kaj vi (kredeble) makaltiĝas la hejtilon.

Rigu ĵelean sakon. Se vi estas simila al plejparto da la popolo, vi ne havas veran ĵelean sakon; estas plej facila drapirigi kelkaj da tavolojn de gazo en kribrilo. Certigi ke sufiĉa gazo pendas supre la flankoj ke povos unigi la angulojn kaj fari sako, kaj metu la kribrilon kaj la gazon supre alia kaserolo aŭ granda pelvo, kaj enverŝu la berojn kaj sukon. Post la unua 1-2 horoj, kolektu la gazajn angulojn kaj ligi ilin por formi sakon; pendigi la sakon supre la kaserolon/prlvon, eble da la butonon de ŝranko. Probable vi volos uzi maŝon de kordo, ĉar la gazo estos tre malpura. (Se vi havas amikojn aŭ parencojn ke ŝatas teruraĵon aŭ Goton, certigu montri al ili vian pendantan sakon kaj "sangajn" manojn.) Lasu ke la beroj sensekigas iom da tempo pli longe, kelkaj horoj al dum la nokto.

Tempo por ripozi. Purigu, metu la sukon en la glaciŝranko, kaj forĵetu aŭ kompoŝtu la berojn kaj gazon. Nun ĉu vi ĝojas ke vi ne havas ĵelean sakon por lavigi? Certigu ke vi havas sufiĉajn purajn enladigantajn bokalojn (mi rekomendas ĵeleajn bokalojn de 8 uncoj aŭ tiujn ĉarmajn bokaletojn de 4 uncoj) kaj neuzitajn kovrilojn se vi celas enladigi ĝin.

Kiam vi estas preta por daŭrigi (ne lasu ĝin pli ol kelkaj tagoj aŭ vi perdos impulson), remetu la sukon supre meza-malalta hetijlo kaj boletigu, nekovrita kaj turnomovanta okaze, ĝis ĝi reduktiĝas al ĉirkaŭ duono da la kvanto aŭ vi perdas paciencon. Se vi havas kandotermometron, celu por la malaltan finon de la siropa gamo, ĉirkaŭ 210-215 gradoj farenhejtaj (100 celsiaj). Dum vi ĝisatendas ĉi tiu, metu akgon en vian enladigantan kaldronon kaj serĉu kiu ajn ke vi metas en la fundon por protekti la bokalojn (mi uzas mantuketon ĉar mi perdis mian dratan aĵeton antaŭ jaroj. Ekvarmigu la kaldronon. Aranĝu la kovrilojn kaj (renversite) la bokalojn en malprofundan kaserolon de akvo, kaj ekboligu ilin por steriligi ilin. Etendu kuirejan mantukon en kiu meti la bokalojn dum vi plenigas ilin kaj, poste, dum ili malvarmiĝas (NE uzu bonan mantukon; uzu tiu en kiu vi estas sekviginta viajn lavigitajn kaj sentigitajn fragojn tute la somero). Serĉu vian bokellevilon aŭ prenilonkaj aliajn enladigilojn laŭ vi deziras. Ĉu ne ankoraŭ estas kuirita tiu suko al siropo?

Kiam la suko finfine estas siropo, plenigu la bokelojn, lasanta 1/4 colon aŭ iomete pli da spaco ĉe la supro. Fermu bokelojn kaj ŝargu la kaldronon, aldonanta pli akvon se estas necesa por kovri la bokalojn. Boligu 10 minutoj. Forigu bokalojn al la amntukon kaj aŭskultu por la pingoj dum purigas; eĉ kelkaj bokaloj povus fermiĝi dum vi forigas ilin da la kaldrono.

Plena informo pri enladigi (en la angla, .pdf).
.

La Rubusbera Kokaĵa Kalcono esploro
Mi volis eki mian novan blogon kun io krea kaj nekutima, do en la plej bona tradicio de "kiu bezonas uziĝi?" mi provas kuiri... ni nomigu ĝin Rubusbera Kokaĵa Kalcono. Nekutima, mi kredas ke mi atingis. Manĝebla...?

Tuto ekis kun la rubusberoj en la gazono de amikino. Ŝi estis manĝinta, frostiginta, kaj smuzi-inta tiom da la aĵoj kiom ŝi povis, kaj ankoraŭ ili estis veninta supre la barilo kiel cunomo; ĉu mi ŝatus pluki kelkajn? Ŝi petis?

Do, kun unu aro da ŝia gazono kaj alia da loka parko (ĉar nun mi estis en plena humoro de pluki beroj kaj, fine, ĝi estis senpaga manĝaĵo), mi ekis kun fari sukon. Ĉi tiu estas facila maniero de forigi tutajn tiujn semojn. Tiam, ĉar mi ankoraŭ havis rubusberan ĵeleon da la antaŭa jaro kaj la vico da enladigita vinsuko indikis ke mi ne trinkos ĝin kiel suko, mi decidis kuiri ĝin al speco de nedolĉigita siropo. La ideo estis fari rubusberan version de granata melaso, kvankam poste mi konsciis ke granata melaso estas dolĉigita.

Nun ke mi havis ĉi tiun rubusberan melason, kio fari kun ĝi? Memoranta la originalan inspiron (mi kredas ke ĝi estis recepto por kokaĵa fesenjan) kaj serĉanta en mia frostigilo, mi decidis kuiri kelkan muelitan kokaĵon kun ĝi. Per gustumi la sukon kaj flari spicojn, mi elektis iom da ajlon kaj cepon -- nure ĉar ĉi tiuj estas kiu mi metas en tutajn ne dolĉajn manĝaĵojn en mia kuirejo -- multan da cinamon, kaj iom da kubebojn ĉar mi ne estis uzinta ilin longe. Per esti honesta, mi kredas ke ili estis tro malnovaj por fari diferencon.

Ĝis nun, bona. Mi havis kelkan pican paston da la manĝaĵa banko ke mi degelis por ĉi tiu aventuro. Mi ne scias se ĝi supoziĝis esti por dika, kraketa krusto, se frostiganto mortigis la giston, aŭ se ĝi nure estis tro malnova, sed ĝi ne kreskis. Mi etendis ĝin tiel bone kiel mi povis (kun ĝi ŝiranta dum tuta da la laboro), mi metis la kokaĵon meze, kaj mi tiris la randojn supre por fori specon da kalcono de unu farĉo, tiam mi kuiris ĝin laŭ la pakaĵo, sed ĝi aspektis pli sekiĝita ol bakita. Tiam multa da la fundo algluiĝis al la bakplado. Mi provis kelkajn pecojn, ĉar tiu estis kio mi havis por mia ĉefmanĝo, kaj vere, ne estis malbona post oni akceptis ĝian aspekton. Pli esploroj montris ke lunarka bulko aŭ puff pastry pasto estas pli bonan elekton ke pica pasto, kaj ke orkoloraj sekinberoj aŭ hakitaj sekitaj figoj faris bonan aldono. La tekniko ankaŭ funkcias kun aliaj kombinoj de viando, suko/saŭco, kaj aldonoj.

Deserto estis murboj (shortcakes) da la manĝaĵa banko per la frostigilo (dankon por donaci ilin, Trader Joe's!) sub tre elementa fraga saŭco farita per maldelikate premanta kun forko la bonegajn loiajn fragojn da la Farmista Bazaro de Tumwater, kun ilia malavara Bazara Egalaĵo programo.

Receptaj mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en Food Bank Foodier.

Noto pri fontoj

Ĉi tiu jaro, alio skribos la blogon de la Farmista Bazaro de Tumwater, do mi estas ekinta alian blogon, Food Bank Foodie. Ĉi tiu blogo havos kopiojn de miaj artikoletoj pri manĝaĵojn de la Farmista Bazaro, kaj ankaŭ novajn artikoletojn pri pli specoj da manĝaĵo. Mi daŭrigas eldoni tradukojn ĉi tie, sed da Food Bank Foodie. Lablogo de la Farmista Bazaro nun estos nur pri lokaj interesoj (novaĵoj pri la Bazaro).

7.3.18

Rumekso – Antaŭsigno de Printempo

Colleen da Blooming Artichoke Herbary skribas:

Estanta unu da la plej fruaj folioj ke aperas je la printempo, rumekso (Rumex acetosa) havas longan historion de uzo kiel printempa manĝaĵo, kuracilo, kaj fortigilo. Indiĝena al Anglujo kaj Eŭropo, rumekso nur povas troviĝi preskaŭ ĉie. La tri ĉefaj specoj da rumekso estas rumekso kun larĝaj foliaj, franca rumekso, kaj ruĝa vejna rumekso, kvankam la planto estas akumulinta multajn aliajn nomojn trans jaroj kaj lokoj. Ekzemple, ĝi nomiĝas gowkemeat en Skotlando kaj rau thorm en Vjetnamo, kie ĝi uzĝias kiel legomo. Ne konfuzu rumekson kun oksalo (Oxalis spp.).

Rumekso povas uziĝi kiel legomo (kiel spinaco), en supoj (pensu de la klasika Franca Rumeksa Supo), salatoj, kaj teoj. La acida, citrona gusto estas plej bona en la printempo. Dum la planto maljuniĝas, la folioj fariĝas pli amaraj, kiel leontodaj folioj. Tia acida gusto estas da la okzalacido en la planto, ke povas damaĝi en sufiĉe grandaj kvantoj. Aliflanke, rumekso havas multajn fibron, vitaminojn C, A, B-6, feron, magnezion, kalion, kaj kalcion. Ankaŭ ĝi estas bonan fonton da polifenolaj acidoj, flavonoidoj, kaj antocjaninoj.

Historie, rumekso estimiĝis kiel kuracilo ĉefe pro la taninoj de la planto. Ĝi estas uziĝinta por tuta da spira kaj sinusa infectoj ĝis urinigo por renaj malsanoj. Ankaŭ ĝi uziĝas kiel printempa fortigilo kaj sanga purigilo por haŭtaj problemoj. Rumekso ankaŭ estas unu da la ingrediencoj en la fama Essiac teo. Kaj por ne malatenti niajn peltajn amikojn, ĝi estas uziĝinta historie en la Britaj Insuloj por kvietigi tusojn de ĉevaloj kaj bovoj, kovri grasaj maleoloj de ĉevaloj, kaj mildigi urtikariojn en hundoj.

Franca Rumeksa Supo
(da Martha Stewart)

3 supkuleroj nesalita butero, kaj 1-1 1/2 supkuleroj por servi
1/3 taso haketita cepo
3 tasoj pakitaj rumeksaj folioj, lavitaj, sekitaj, kaj tranĉitaj en maldikaj strioj
2 supkuleroj faruno
6 tasoj kokaĵa buljono, bolanta
2 grandaj ovoflavoj
3/4 taso kremo
crème fraiche aŭ acidkremo, por servi
freŝa cerefolio, hakita, por servi

En granda kaserolo, fandigu 3 supkulerojn da butero supre meza hejtilo. Aldonu cepon kaj kuiru, ne bruniganta, ĝis moligita, 6-8 minutoj. Aldonu rumekson kaj spicu kun 1/2 tekulero da salo. Turnomovantu supre malalta hejtilo ĉirkaŭ 5 minutoj.

Surŝutetu farunon kaj kuiru, turnomovanta, supre meza hejtilo 5 minutoj. Aldonu bolantan buljonon. Boletu 10 minutoj. Spicu kun salo kaj pipro.

En malgranda pelvo, batu ovoflavojn kun kremo. Kirlanta konstante, malrapide verŝu 1 tason da varmega buljona miksaĵo en ovan miksaĵon, tiam remetu ĝin en kaserolon. Ne permesu ke la supo bolas post ovoflavoj estas aldoninta aŭ ili kazeiĝos.

Enmiksu moligitan buteron kaj servu varmega kun plenkulero da crème fraiche (aŭ acidkremo) kaj cerefolio. Se vi servas la supon malvarmigita, ne aldonu la moligitan buteron.

Referencoj:
9 surprising Sorrel Benefits. (Alirita 1/25/18)

Allen, David E. and Hatfield, Gabrielle. 2004. Medicinal Plants in Folk Tradition: An Ethnobotany of Britain and Ireland. Timber Press. Portland OR.

Heiser, Charles B. 2003. Weeds in My Garden: Observations on Some Misunderstood Plants. Timber Press: Portland OR.

Sorrel Soup. (Alirita 1/25/18)

Werner, Tommy. What’s the Score on Sorrel? 4/29/15. (Alirita 1/25/18)

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.