Ĝustatempe por helpi vin rompi viajn novajn rezoluciojn, ĉi tie estas la plej bona ĉokolada recepto de mia avino. Ĝi ne estas malfacila, sed ĝi estas detaleta kaj ne devas rapidiĝi. Se vi ne havas sperton kun ĉokolado, eble vi volus legi pri ĝi antaŭ vi ekas.
6 uncoj lakta ĉokolado (Hershey’s aŭ simila estas tradicia) + ĉirkaŭ 3-4 uncoj por tegaĵo
1/2 taso sukerita densa lakto
2 kuleretoj butero
1/2 kulereto vanilo
delikate haketitaj nuksoj (juglandoj estas tradiciaj, sed ankaŭ migdaloj aŭ aveloj estas bonaj)
Fandigu ĉokoladon kaj buteron supre varmega akvo. Miksu lakton kaj vanilon kun ĝi (ĝi fariĝos iomete malgrata, sed ĝi glatigiĝos denove). Verŝi en malprofundan kaserolon tegita kun aluminiolo kaj malvarmigi almenaŭ 2 horoj (se vi malvarmigad ĝin dum la nokto, kovru ĝin proksime por preventi ke la supro sekiĝas). Formu en buloj kaj remalvarmigi mallonge dum vi fandigas ĉokolado por la tegaĵo. Trempu bulojn en fandigitan ĉokoladon (por la plej bona rezulto, konservu duonon da la baĉo en la glaciŝranko dum la alia duono trempiĝas) kaj roligu en haketitaj nuksoj. Metu supre vaksita papero por malvarmiĝi. Se via kuirejo estas varma, ili povas platiĝi iom dum ili malvarmiĝas; por preventi ĉi tiu, malvarmigu ĝin en la glaciŝranko.
Faras: ne preskaŭ sufiĉa. Mi rekomendas ke vi faras duoblan baĉon.
Notoj:
Se vi trovas sekajn, kraketajn randojn kiam vi faras la centers, vi povas fandigi la malmolajn pecetojn inter viaj fingroj por moligi ilin (aŭ, kompreneble, vi povas pluki kaj manĝi ilin, sed efektive vi povas maldeziri ĉokoladon dum kelkaj horoj post vi faras ĉi tiujn).
Ne elmetus la pretajn butterboojn al subitaj temperaturaj ŝanĝoj, precipe se vi preterlasis la nuksojn; la ĉokolado povus flori. Se vi bezonas transporti ilin, vi volos uzi specialan tegaĵan ĉokoladon (kiu plejparte ne estas vere ĉokolado nun) aŭ hardi la ĉokoladon antaŭ vi uzas ĝin (kiu estas pli bona sed faras la procezon eĉ pli detaleta).
---------
Ĉi tiu recepto havas historion:
Mia patraj patroj loĝis en la malgranda urbeto de Davenport, Vaŝingtonio. Mia avo havis servostacion kaj aŭta vendejo, kaj dum multaj jaroj ili distribuis skatolojn de manfaritaj kandoj de mia avino al ilian regulajn klientojn kristkaske -- ili finfine ĉesis malfrue je la jardeko 1960, mi kredas ĉar nova leĝo. Je tiam ŝi faris ĉirkaŭ 100 funtojn da la aĵoj: arakida kraketo, pipromenta arboŝelo, ĉokolada sukeraĵo, dieco, testudoj.... Ŝi ekis tuj post dankofesto kaj je meza decembro ŝia provizejo estis plena de la aĵoj. La tuta familio helpis paki la donacajn skatolojn, miloj da paperatasetoj por tuta la domo.
Tiam Avinjo mortis, mia patrino havis multajn da ŝiaj receptoj, sed ne butterbooj. Dum kelkaj jaroj ni kredis ke butterbooj estus for da niaj vivoj por ĉiam. Kiam mi finfine trovis la recepton, mi ekis doni ĝin al iu ajn ke volus havi ĝin, por certigi ke mi povus regajni ĝin se mi perdus mian kopion.
Jes, estas moralaĵo en ĉi tiu historio:
Ĉi tiu lanta tempo de la jaro estas perfekta por certigi ke viaj gefiloj kaj genepoj havas tutajn ĉi tiujn receptojn por kiu vi estas konata, kaj por certigi ke vi havas tutajn viajn favoratajn da viaj geavoj kaj gepatroj dum ili ankoraŭ povas doni ilin al vi. Fakte, kial ne trovas registrilon kaj faras tutan personan historian projekton dum vi faras ĝin?
Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie