27.1.16

Fiŝaĵo kaj bananoj

Ĉi tiu fariĝis bonegan favoraton de mi en Bermudoj, kaj ankoraŭ estas mia unua elekto por solena sola manĝaĵo. Estas tre facila fari por unu aŭ du, sed ĝi fariĝas pli malsimpla se vi provas fari multa. Ankaŭ, la bananoj emas algluiĝi kaj fari ruinaĉon, do se estas ebla, elektu fritilo ke vi povas lasi trempiĝanta dum la nokto.

por ĉiu porcio:
1/3-1/2 funta lumbaĵo da milda blanka fiŝaĵo*
butero aŭ oleo por kuiri
1 supkulero splitaj migdaloj (nedeviga)
1-2 bananoj, tranĉitaj en 1/4-colaj tranĉaĵoj

Fritetu la fiŝaĵon en ĵus sufiĉa butero aŭ oleo por preventi algluiĝo supre meza aŭ meza-malalta hejtilo, ĉirkaŭ 2 minutoj per flanko aŭ ĝis malforte brunigita ekstere kaj maldiafana kaj kuirita komplete interne. Forigu al teleron kaj konservu varma (i.e. metu kovrilon supre ĝi se la kuirejo estas malvarma aŭ la kato ŝajnas tro scivolita).

Aldonu pli buteron aŭ oleon al la fritilon kaj kuiru la migdalojn (se vi uzas ilin), turnomovanta, 2-3 minutoj por brunigi malforte. Aldonu la bananajn tranĉaĵojn; kuiru, turnanta ofte kaj singarde, ĝis la bananoj estas moligitaj kaj malforte brunigitaj, ĉirkaŭ 1 minuto. La bananoj emas algluiĝi dum ili kuiras, do uzu abundan buteron aŭ oleon. Ili alprenos orkoloro kiam kuiritaj. Metu la bananojn sur la fiŝaĵa lumbaĵo. Garnu kun tondetita petroselo aŭ vergeto da koriandro se dezirita.

---------
*Acanthocybium solandri, Lutjanus campechanus, aŭ Coryphaena hippurus estas kutimaj elektoj en Bermudoj, sed estas bona kun moruo aŭ hipogloso. Estas plej bona uzi dikan lumbaĵon; malpli dikaj lumbaĵoj kiel soleo emas disiriĝi dum kuiranta, faranta specon de viandmiksaĵo (kiu ankaŭ estas bonega, sed malpli bela).

Adaptita da The 15-minute single gourmet / Paulette Mitchell. 1994. 0028609972.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie