26.7.17

Kiu fari kun faboj

Pizaj branĉetaj salato kun faboj
1 funto faboj, forigitaj da la guŝoj
3 supkuleroj olivoleo
1 supkulero balzama vinagro
salo kaj pipro laŭ gusto
4 uncoj pizaj branĉetoj
4 rafanoj, maldike tranĉitaj
1/4 taso splitaj migdaloj
1 avokado, tranĉita laŭlonge (optional)

Brogu la fabojn en bolanta akvo ne pli da du minutoj; tuj malvarmetigu ilin en glacia akvo. Forigu la eksterajn ŝelojn, aŭ per elpremi la fabon kun viaj fingroj aŭ per detranĉi la ŝelojn. Kunkirlu olivoleon kaj vinagron; spicu laŭ gusto. Skuu pizajn branĉetojn, rafanojn, kaj splitajn migdalojn kun la olea/vinagra miksaĵo. Dividu ĉi tiun salatan miksaĵon inter ĝis kvar teleroj; supremetu fabojn kaj avokadajn tranĉaĵojn.

Adaptita da food52.com (kiu devas esti signife suda da ni, ĉar ili ŝajnas konsideri ke faboj estas printempa legomo).
Mezuroj estas usonaj.

----------------------------------------------------------

Faba kaj menta pesto
2 tasoj preparitaj faboj (ĉirkaŭ 2 funtoj antaŭ foriganta la guŝoj kaj ŝeloj)
2 supkuleroj migdaloj, maldelikate hakitaj
2 anĉovaj fileoj en oleo, maldelikate hakitaj
1 ajlero, maldelikate hakita
6 supkuleroj citrona oleo
1⁄4 taso delikate raspita parmezano
1⁄4 taso loze pakitaj mentaj folioj, maldike tranĉitaj
ŝelo de 1 citrono, delikate raspita
2 supkuleroj citrona suko
salo laŭ gusto

Kuiru fabojn en bolanta, salita akvo ĝis ili estas helaj verdaj, ĉirkaŭ 30 sekondoj. Transloku al pelvon de glacia akvo kun kulero kun aperturoj kaj lasu malvarmigi ĉirkaŭ unu minuto, ĝis malvarmegaj. Senakvigu kaj maldelikate haku. Pistu la migdalojn, anĉovojn, kaj ajlon en postujo ĝis bone unuigitaj. Aldonu 2 supkulerojn da la citronan oleon. Aldonu fabojn kaj frakasu al maldelikata pureo. Enmiksu la restantajn 4 supkulerojn da citronan oleon, parmezanon, menton, citronan ŝelon, kaj citronan sekon. Alĝustigu la spicojn se estas necesa.

Adaptita da Saveur
Mezuroj estas usonaj.
--------- Pli pri faboj

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie