2.8.17

Pasteĉo de persikoj por ĉefmanĝo!

Pasteĉo de persikoj kaj kokaĵo
2-3 funtoj kokaĵo (plej bona kun haŭto kaj ostoj, kiuj aldonas guston, sed pli malgranda kvanto da kokaĵo sen haŭto kaj ostoj povas uziĝi)
salo kaj pipro laŭ gusto
1/2 tekulero muelita zingibro
2 supkuleroj legoma oleo
1 meza cepo, senŝeligita kaj tranĉita
2 tigoj celerio, en 2-colaj pecoj
1 poreo kun iometa da verdo, en 2-colaj pecoj
1 1/2 tasoj kokaĵa buljono
4 entejraj kariofiloj
5 mezaj persikoj (1 1/2 funtoj), senŝeligitaj*, senkernigitaj, kaj tranĉita en mordmezuraj pecoj
1/4 taso blanka vino
1 ajlero, haketita
1 tekulero freŝa zingibro, senŝeligita kaj haketita
2 tekuleroj maiza amelo solviĝita en 1 supkulero malvarma akvo
1 ovo batkirlita kun 1 supkulero akvo (nedeviga)
doubla pasteĉa krusto por 9-10-cola pasteĉa kaserolo

Frotu tutan kokaĵon kun salo, pipro, kaj muelita zingibro. En granda kaserolo, malforte brunigu kokaĵon, cepon, celerion, kau poreon en oleo supre meza hejtilo, ĉirkaŭ 15 minutoj. Aldonu buljonon kaj kariofilojn; ekboligu. Kovru kaj boletigu 1 1/4 horoj. Forigi kokaĵo, retenanta kuiran likvaĵon kaj legomojn, kaj malvarmigu etete. Forigu kaj forĵetu haŭton kaj ostojn; tranĉu kokaĵon en mordmezurajn pecojn. Miksu kokaĵon kun persikoj, vino, ajlo, zingibro; kovru kaj malvarmigu. Forigu kariofilojn da la kuira likvaĵo kaj forĵetu; muelu likvaĵon kaj legomojn. Malvarmegu (oni povas rapide malvarmegi per frostigi ĉirkaŭ 45 minutoj) kaj senŝaŭmigu grason. Unuigu pureon kaj maizan amelan miksaĵon, aldonu al kokaĵo, kaj turnomovu ĝis bone miksitaj. Grasoŝmiru 10 x 6 1/2 x 2-colan kaserolon aŭ 9-10 x 2-colan ronda kaserolon kaj tegu kun 1/8-cole dika pasteĉa krusto, lasanta 1 1/2-colan superpendaĵon. Plenigu kun kokaĵa miksaĵo. Surmetu duan kruston kaj sigelu kun akvo. Piku ĉapelaĵon kaj almetu ovon kun peniko se vi deziras. Baku 30 minutoj ĉe 400 gradoj farenhejtaj, tiam malaltigu bakfornon al 350 kaj baku alia 20 minutoj. Lasu malvarmigi 10 minutoj antaŭ servi.

Adaptita da: Cooking with fruit : the complete guide to using fruit throughout the meal, the day, the year / Rolce Redard Payne and Dorrit Speyer Senior. Wings Books, 1995.

*Vidu sekvantan recepton por la plej facila maniero de senŝeligi persikojn.
---------

Se vi aĉetis pliajn persikojn (kaj kiu ne tentiĝus?) vi povus sekigi ĝin por manĝeti poste:

Bakforna-sekigitaj persikoj
Brogu persikojn en bolanta akvo kelkaj sekondoj kaj rapide forifu ĝin al malvarmegan akvon; ŝeloj forglitus facile. Fendu kaj forigu kernojn; tranĉu en pli malgrandajn pecojn se vi deziras. Nedevige, metu en acidigitan akvon por preventi ke ili miskoloriĝas. Aranĝu pecojn kun tranĉitaj flankoj malsupraj en arakon supra bakplado tegita kun aluminiolo; metu en bakforno ĉe 225 gradoj farenhejtaj, lasanta pordon etete malfermita. Sekigu 24-36 horoj por duonoj, 12-16 horoj por kvaronoj, 8-12 horoj por pli malgrandaj pecoj, turnanta pecojn duondaŭre.

Adaptita da: Preserving fruit : 101 essential tips / Oded Schwartz. DK Pub., 1998.
Mezuroj estas usonaj.

Pli pri persikoj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie