23.8.17

Meksika strata maizo

Ŝmiraĵo:
1/4 taso majonezo
2 supkulero acidkremo
1/4 tekulero ajla salo
suko de 1 limedo

Unuigu en malgranda pelvo.

Ĉapelaĵo:
1/4 taso raspita Cotija fromaĝo
1 tekulero fumita papriko (aŭ kapsiketa pulvoro se vi deziras pli spica)

Unuigu en malgranda pelvo.

5 spikoj freŝa maizo, senŝeligita

Garnaĵo (nedeviga):
hakita koriandro

Libervole, sorbigu 5 lignajn trapikilojn en akvo 30 minutoj. Enmetu trapikilo duone tra la fundo de ĉiu maiza spiko (la rostita-maiza personoj ĉe la bazaro lasta jare uzis borilon por helpi enmeti iliajn trapikilojn).

Metu la maizon rekte supra la kradrostilo, hejtigita al meza (350-450 gradoj farenhejtaj), kovru, kaj kuiru 10 al 15 minutoj, turnanta ilin ofte, ĝis la kernoj estas brunaj en makuloj. Transloku al grandan teleron kaj ŝmiru ĉiu spikon de maizo kun ŝmiraĵo, tiam ĵetkovru regule kun ĉapelaĵo. Servu tuj.

Adaptita da Seeded at the Table
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie