9.8.17

Dolĉamaraj cepoj kun orkoloraj sekvinberoj

1 funto malgrandaj ruĝaj aŭ blankaj cepoj, ĉirkaŭhakitaj
3 supkuleroj olivoleo
2 ajleroj
malgranda peco da freŝa spica papriko, laŭ gusto
2 supkuleroj mielo
2 kariofiloj
1 laŭra folio
1/3 taso ruĝa vina vinagro
1 taso akvo
1/4 taso orkoloraj sekvinberoj
salo kaj pipro laŭ gusto

Brogu cepojn 1 minuto; senakvigu, lavetu supre malvarmega akvo, kaj forglitigu ŝelojn. Hejtu ajlon kaj paprikon en oleo ĝis oleo estas varmega, ĉirkaŭ 2 minutoj. Aldonu cepojn kaj fritetu ĝis malforte orkoloraj, 8-10 minutoj. Aldonu mielon, kariofilojn, kaj laŭran folion. Malaltigu hejtilon kaj kuiru singarde, 2 min. Aldonu restantajn ingrediencojn. Kovru kaj boletu 20 minutoj. Forigu kovron kaj boletu ĝis sukoj reduktas al glazuro, ĉirkaŭ 2 minutoj. Forigu paprikon kaj laŭran folion kaj alĝustigu la spicojn.

Adaptita da: From the farmers' market : wonderful things to do with fresh-from-the-farm food with recipes and recollections from farm kitchens / Richard Sax with Sandra Gluck. Harper & Row, c1986.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie