16.8.17

Portulako

indiĝena de: Hindujo kaj Irano
sezono (en la regiono de la Puĝeta Golfo): somero

Portulako, Portulaca oleracea, kutime rigardiĝas kiel herbaĉo ĉi tie -- aŭ plej bone, facile havebla verda mulĉo. Ĝi toleras ambaŭ sekecon kaj malfekundan teron. Folioj, pli malgrandaj tigoj, kaj florburĝonoj uziĝas en multaj aziaj kaj eŭropaj kuirartoj, precipe pladoj da suda hindujo. Ĝi povas manĝiĝi nekuirita ensalatoj, turnomovofritiĝi, aŭ kareiĝi. Ĝi ofte kompariĝas kun eruko aŭ spinaco kaj povas uziĝi simile.

Portulako estas pli alta en omega-3 grasaj acidoj ol kelkaj fiŝaj oleoj, faranta ĝin populara inter veganoj. Fakte, ĝi ĝenerale rigardiĝas la plej bonan kultivitan plantan fonton da omega-3jn grasojn, nure konkurita por iuj sovaĝaj folioj kiel Corchorus olitorius folioj kaj Cichorium spinosum*. Ĝi havas multan da vitaminojn A, C, E, kaj kelkajn Bjn; ĝiaj mineralaj oferaĵoj enhavas feron, magnezion, kalcion, kaj kalion. Ĝi estas bonega fonto daantioksidantoj kaj speciale bona fonto da alfa-linolena acido, kiu estas kunligiĝinta al kora sano kaj ĝenerala longeco de vivo. Kun amaranto, folioj de ĉenopodio, akvokreso, kaj laktuko, portulako estas unu da la plej abundaj plantaj fontoj de kontraŭdepresiaj substancoj.

Portulako ne konserviĝas tre bone, kiu povas esti kial ĝi troviĝas malfacile, precipe se oni ne havas bonan farmistan bazaron. Ĝi ekperdas nutraĵojn tuj post ĝi rikoltiĝas, do la pli freŝe vi manĝas ĝin, la pli bona. Ĝi disvastiĝas facile, kaj iuj ĝardenistoj hezitas kultivi ĝin, sed ĝi povas kultiviĝi en ujoj por helpi regi ĝin (sed ne lasu ke ĝi finmaturiĝas). Ĝi ankaŭ estas bona kiel ŝosoj.

Ĝi devus menciiĝi ke portulaka estas fonto de okzalacido kaj devus evitiĝi aŭ manĝiĝi singarde por personoj ke emas havi kalcia-oksalajn renajn ŝtonojn aŭ urinajn problemojn kiel urinvezikaj ŝtonoj, aŭ kun aliaj singardemoj pri okzalacido. Gravedaj virinoj kutime estas konsilitaj ke evitus portulako, kiu akcelas uterajn kontrahiĝojn kaj povas kaŭzi aborton.

*en la angla, molokhia kaj stamnagathi; mi ne trovis tradukojn.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuirita portulako
etikeda nutrada informo pri kuirita portulako
Health With Food
Natural Health Solutions

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie