27.9.17

Supo de tri cepoj

1 tekulero olivoleo
4 mezaj poreoj (blankaj kaj verdaj partoj, ĉirkaŭ 2 tasoj), hakitaj
1 malgranda cepo (1/4 funto), maldike tranĉita
2 grandaj ŝalotoj (1/4 funto), maldike tranĉita
salo kaj pipro laŭ gusto
1 1/2 tasoj akvo
1 granda terpomo (6 unco) kiel Yukon Gold, senŝeligita kaj tranĉita en 1/2-colaj pecoj
1 taso kokaĵa buljono
1/2 taso raspita grujera fromaĝo (2 uncoj)
2 tekuleroj balzama vinagro

Hejtu oleon supre meza hejtilo ĝis varmega sed ne fumanta; aldonu poreoj, cepo, kaj ŝalotoj kaj spicu laŭ gusto. Kuiru ĉirkaŭ 15 minutoj, tirnomovanta ofte, ĝis randoj estas orabrunaj. Aldonu 1/2 tason da akvo kaj deglazurigu fritilon, skrapanta brunajn pecojn. Aldonu terpomojn, buljonon, kaj restantan tason da akvo al cepojn. Boletu, kovrita, turnomovanta ofte, ĝis terpomoj estas tre teneraj.

Verŝu ĉirkaŭ 1 tason da supo en miksilon, muelu, kaj remetu al kaserolon. Alĝustigu la spicojn kaj servu surŝutetita kun fromaĝo kaj verŝita kun vinagro.

Faras ĉirkaŭ 4 tasoj.

Adaptita da: Gourmet (trans la retejo de Epicurious).
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie