20.9.17

Kukurbeta & maiza sufleo

2 mezaj kukurbetoj (ĉirkaŭ 1 1/2 funtoj)
2 1/2 tekuleroj salo
6 ovoj, dividitaj
2 mezaj spikoj maizo, senfoligitaj
2 verdaj cepoj, hakitaj
6 supkuleroj butero
6 sukuleroj faruno
1/4 tekulero nigra pipro
1 1/4 tasoj lakto
1/2 taso svisa fromaĝo tranĉita en ĉifonoj

Tranĉu kukurbetojn en ĉifonoj kaj metu en traverŝilon supre telero aŭ en lavujo; ĵetetu kun 1 tekulero da salo. Lasu stari 30 minutoj. Lavetu, senakvigu, kaj sekigu por frapetoj. Dividu ovojn kaj lasu stari ĉe ĉambra temperaturo 30 minutoj. Bolu maizon, kovrita, 3-5 minutoj aŭ ĝis tenera-krispa; senakvigu. Lasu malvarmiĝi etete kaj tranĉu maizon da spikoj. Kuiru cepojn kaj kukurbetoj en butero, turnomovanta, ĝis teneraj. Enmiksu farunon, pipron, kaj restantan salon ĝis intermiksitaj. Iom post iom enmiksu lakton kaj ekboligu, turnomovanta konstante. Kuiru 1-2 minutoj, ĝis saŭco densiĝas. Aldonu al maizo kaj enmiksu fromaĝon. Miksu iom da kukuebetan miksaĵon en ovoflavojn; remetu tutan en pelvon, turnomovanta konstante. Lasu ke ĝi malvarmiĝas iomete. Batkirlu albumenojn ĝis firmaj sed ne sekaj. Singarde enmiksu kvaronon da la albumenojn kun la kukurbeta miksaĵo, tiam aldonu la restantajn albumenojn. Transloku al grasoŝmiritan kai farunkovritan 2 1/2-kvartan suflean kaserolon. Baku ĉe 350 gradoj farenhejtaj 45-50 minutoj, ĝis supro estas pufiĝi kaj centro aspektas fiksa.

Adaptita da Taste of Home, June/July 2014 tra Taste of Home.com
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie