17.5.17

Brezita Salmo kun Poreoj

2 mezaj poreoj (blankaj kaj malsupraj verdaj partoj)
4 ajleroj, premitaj
1 supkulero + 1/2 taso kokaĵa aŭ legoma buljono
2 supkuleroj citrona suko
1 supkulero freŝa estragono, hakita
1 1/2 funtoj salma lumbaĵo, haŭto kaj ostoj forigitaj, tranĉita en 8 pecoj
salo kaj blanka pipro laŭ gusto

Tranĉu poreojn en du partoj laŭlonge, etendu ilin, kaj lavetu bone. Tranĉu poreojn en 2-colajn pecojn, tiam tranĉu laŭlonge en tre maldikajn striojn. Hejtigu 1 supkulero da buljono kaj fritetu poreojn supre meza hejtilo ĉirkaŭ 5 minutoj, turnomovanta ofte. Aldonu ajlon kaj fritetu alia minuto. Aldonu 1/2 tason da buljono kaj 1 supkuleron da citrona suko; kovru kaj fritetu alia 5 minutoj, turnomovanta okaze. Frotu salmon kun restanta 1 supkulero da citrona suko, salo, kaj pipro. Enmiksu estragonon en poreojn; metu salmajn pecojn supre. Kovru kaj fritetu ĝis salmo estas rozkolora interne, ĉirkaŭ 3-4 minutoj.

Servas 4

Adaptita da World's Healthiest Foods
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie