8.7.15

Cepoj

Indiĝena de: Azio
Sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): somero-aŭtuno, sed ili konservigas bone kaj povas trovi en famristaj bazaroj preskaŭ tuta la jaro

Estas du ĝeneralaj kategorioj de cepo, la matura cepo kaj la cepeto, verda cepo, aŭ salata cepo. La ŝaloto estas parenco de cepoj, sed estas malsama legomo. Cepetoj estas junaj cepoj, do ilia sezona estas pli frua kaj mallonga ol la maturaj bulboj. Kiam la rikoltaĵo ekas, vi trovos novaj cepoj, kiu ankaŭ foje nomiĝas salataj cepoj (nur por esti konfuzanta) kaj bezonas manĝiĝi relative baldaŭ. Cepoj por konservado devas "kuraciĝi" per sekiĝi. Tiu povas fari per elterigi la plantojn kaj lasi ilin en la kampo dum kelkaj tagoj (en seka vetero, certe). Poste, ili povas kolektiĝi kaj kroĉiĝi en faskojc aŭ alimaniere konservita en sekaj kondiĉoj. Cepoj kuracita tiamaniere konserviĝas plej bone en malvarma seka loko kiel kelo; se vi devas konservi ilin en glaciŝranko, certiĝu ke ili havas seka loko.

Iu kredas ke post cepo tranĉiĝas, ĝi altiros ĝermojn, ke estas utila por lasi en la tablo por purigi la aeron sed malsana por mangi post unu tago. Ĉar mi preskaŭ neniam uzas tutan cepon, mi evitas tutan la demandon per tranĉi la cepon kaj frostigi la parto ke mi ne uzas. Cepoj frostigita tiamaniere estas bonaj por kuiri, tamen la teksturo suferos iom. Manĝi nekuiritaj cepoj estas ankaŭ popola kuracilo por malvarmumoj.

Tiel frua kiel la 6-a jarcento a.K., hinda medicina traktaĵo, la Charaka Sanhita, rekomendis la cepon kiel urino kaj diris ke estas bona por la digesto, la koro, la okuloj, kaj la artikoj. Atletoj de la antikva Grekio manĝis cepojn kaj trinkis cepan sukon por plifortigi sin por la olimpiaj ludoj. Laŭ Plinio la Maljuna, la antikva jromanoj uzis cepoj por resanigi malbonan vidkapablon, kaŭzi dormon, kaj kuraci aftojn, mordojn de hundo, dentdolorojn, disenterio, kaj lumbalgio.

Do, kio vi akiras da manĝi cepojn, plue cepan spiron? Ili estas bonegaj fontoj de vitamino C, sulfuraj kombinaĵoj, flavonoidoj, kaj fitonutraĵoj, do ili helpas preventi parkinsonan morbon, kormalsanon, kanceron, altan sangopremon, kaj apopleksion. Ili ankaŭ helpas redukti inflamon. Unu de la flavonoidoj de cepoj estas kvercetino, kiu kelkaj animalaj esploroj indikas helpas preventi amason de ŝildo en la arterioj krom ĝia ĝenerala valoro kiel antioksidanto. Ankaŭ ĝi reduktas alergiajn konsekvencojn per halti la produktado de histaminoj. Unu esploro eĉ trovis ke ĝi malstreĉas la spirkanalajn muskolojn kaj povus mildigi astmajn simptomojn. Ruĝaj cepoj havas plej kvercetinon.

La kontraŭinflamaj ecoj de cepoj devenas da sulfuraj kombinaĵoj, kiu ankaŭ estas kio kaŭzas ke vi ploras dum vi tranĉas ilin. Por la pligranda dozo de sulfuro, manĝu viajn cepojn nekuiritaj. Estas pli alta koncentriteco de flavonoidoj en la plej eksteraj tavoloj, so vi akiros plej guston kaj antikancera ago se vi ne senŝeligas pli tavoloj ol devas.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri kuiritaj cepoj
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj cepoj
multa da interesaj cepaj faktoj

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie