12.5.19

Nigraj fazeolaj kuketoj

15 uncoj (1 1/2 tasoj) enladigitaj nigraj fazeoloj, senakvigitaj kaj komplete lavetitaj
2 supkuleroj nedolĉigita kakaopulvoro
1/2 taso rapide kuirada avenflokoj
1/4 tekulero salo
1/3 taso acersiropo, mielo, aŭ agava siropo
2 supkulero sukero, egalvaloro kvanto da mielherbo, aŭ pliigu la siropon/mielon al 1/2 taso
1/4 taso kokosnuksa aŭ legoma oleo
2 tekulero vanilo
1/2 tekulero bakpulvoro
1/2-2/3 taso ĉokoladaj pecoj (ne preterlasu)
pli ĉokoladaj pecoj povas aldoniĝi kiel garnaĵo

Komplete prilaboru tutajn ingrediencojn krom ĉokoladaj pecoj en bonan kuirejan maŝinon (miksilo produktos malsaman rezulton). Enmiksu ĉokoladajn pecojn kaj verŝu en 8x8-colan grasoŝmiritan kaserolon; ĵetkovru kun plia ĉokoladaj pecoj se vi deziras. Baku ĉe 350 gradoj farenhejtaj 15-18 minutoj; lasu ke ĝi malvarmiĝas almenaŭ 10 minutoj antaŭ vi provas ĝin. Ĝi firmiĝos iomete se ĝi fridiĝas dum la nokto.

Da: Manĝaĵa Banko de la provinco de Thurston
Mezuroj estas usonaj.

La longa, babilema peco
Antaŭ ne longe mi havis oportunecon de provi ĉi tiujn je evento de la Manĝaĵa Banko kaj mi akiris kopion da la recepto. Ili estas pli densaj kaj algluiĝemaj ol mi preferas kun kumetoj, pli kiel senfarunaj, senglutenaj pasteĉoj, sed bonaj. Mia unua penso estis ke ili faris bonan farĉon por iu kiel Fig Newtons aŭ daktilo-farĉitaj kuketoj. Mi povus reviziti tiu ideo iufoje.

Ankaŭ povus esti interesa provi ruligi ilin en bulojn ke povus kovriĝi kun kakaopulvoro por fari varion da ĉokolada trufo. Mi kredas ke ili estus sufiĉe glueca; aŭ eble ili povus kuiriĝi iomete... aŭ, mi scivolas kiun efikon havus antaŭmoligi la avenflokoj al kvazaŭ faruna teksturo aŭ eĉ uzi avena faruno. Io por mediti.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.