16.12.15

Fesenĝan (granata kokaĵo)

faras 3-4 porcioj

1 granda flava cepo, haketita
3-4 supkuleroj olivoleo
1/4 taso granata melaso*
1 1/2 tasoj juglandaj duonoj, rostitaj kaj haketitaj al faruno en kuireja maŝino aŭ miksilo
2 kokaĵa brustoj sen haŭto kaj ostoj, tranĉitaj en kuboj de 1 1/2 coloj (anstataŭigu kikerojn kaj/aŭ pli juglandoj por vegetara versio)
2 tasoj kokaĵa buljono (aŭ legoma buljono por vegetara versio)
2 supkuleroj mielo aŭ agava siropo
1/2 kuleretoj kurkumo
iometo da ĉiu cinamo, muskato, kaj nigra pipro

Por servi:
Servu supre rizo aŭ, por versio kun malpli da karbonhidratoj, florbrasiko. Garnu kun freŝa granata ariloj kaj petroselo se dezirita.

Kuiru cepon en 1 supkulero da olivoleo supre alta varmego ĝis teneraj; turnomovu okaze. En malkuna kaserolo, kuiru la kokaĵon en iom da olivoleo supre meza varmego (faru ĉi tiu en du baĉoj krom se vi uzas grandegan kaserolon). Kiam ĝi estas brunigita, aldonu al la cepoj. Aldonu buljonon kaj boligu. Malaltigu varmegon kaj aldonu granatan melason, mielon, kurkumon, cinamon, muskaton, pipron, kaj juglandon. Boletu 15-25 minutoj, ĝis dezirita teksturo atingiĝas. Alĝustigu la spicojn laŭ gusto.

---------
*Mi aŭdas ke granata melaso kelkfoje povas troviĝi en la Olympia Food Co-op sed mezorienta merkato estas pli certan fonton. Se vi havas fonton de vera granata suko ke ne estas plejparte sukera akvo, vi povas provi fari ĝin por vi mem.
(alia recepto en food.com)
(alia recepto en Food Network)
(demonstracio en YouTube)

Adaptita da: The Minimalist Baker
(mezuroj estas usonaj)

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

10.12.15

Granatoj

indiĝena de: la Meza Oriento aŭ norda Hindujo
sezono: vintro

Granatoj estas teknike beroj kvankam la ŝelo kaj medolo estas nemanĝeblaj. La semoj kaj iliaj malgrandaj pulpaj sakoj, nomataj ariloj, estas la manĝebla parto kaj la fonto de granata suko. Ili enhavas du unikajn nutraĵojn, ambaŭ namataj por la granato, Punica granatum. Punikalaĝinoj estas potencaj antioksidantoj enhavita en granata suko kaj ŝelo kaj profitas la koron kaj sangajn vaskulojn. Punikika acido, ankaŭ konata kiel granata sema oleo, estas grasacido ttrovita en la ariloj. Granata suko uziĝas kontraŭ kronika inflamo kaj povas protekti kontraŭ prostata kaj mama kancero, alta sangopremo, artrito, kora malsano, kolesterolaj problemoj, aterosklerozo, bakteriaj kaj fungaj infectoj, gingiva malsano, malbona memoro, kaj eĉ impotenteco. Granatoj estas abunda en nitratoj ke helpas atleta rendimento por plibonigi sangan fluon. Ili ankaŭ enhavas fitokemiaĵoj ke povas plibonigi depresion kaj helpi kreski ostan mason. Ili enhavas multa da vitamino C kaj pantotena acido (B5), ke povas moderigi muskolajn kramfojn kaj la rezistanco al insulino de diabeto.

"Granato" signifas "pomo kun semoj" kaj ili uziĝis por simboli sanon, abundo, kaj fekundeco. La interreto sugestas sensemigi ilin subakve por redukti la ŝprucigon de la suko, sed estas io tre tradicia kaj agrabla en pluki la arilojn unu por unu da peco dum vi manĝas ilin kaj rigardas Krisnaskan filmon aŭ ludas Yatsee. La semoj *within estas manĝebla see ne ĉiu ŝatas ilin. Ĝi ankaŭ menciĝi ke la taninj kaj acidoj de granatoj povas malordigi hundajn stomakojn, do ĉi tiu estas bona manĝeto por ne disdoni.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj granatoj
Dr. Fuhrman
mercola.com

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

2.12.15

Batata kaserolo en malrapida kuirilo

2 funtoj batatoj, kuiritaj kaj premitaj*; aŭ 2 ladskatoloj (de 16 unco) enladigitaj batatoj, senakvigitaj kaj premitaj
1/2 taso lakto
1/4 taso seka ŝereo
6 supkuleroj butero
1 kulereto freŝdate raspita citrona ŝelo
1/4 kulereto freŝdate raspita muskato
iomete da kajena pipra
4 ovoj

Batkirlu batatojn, lakton, ŝereon, kaj buteron ĝis glata. Aldonu citronan ŝelo, muskaton, kajenan pipron, kaj ovojn; batkirlu bone. Verŝu en grasoŝmirita malrapida kuirilo; kovru kaj kuiru ĉe alta varmego 1 horo, tiam ĉe malalta varmego 3-4 horoj.

Produktas ĉirkaŭ 2 vartoj.

Adaptita da Rival Crock-Pot cooking. Golden Press, c1975. ISBN: 030749263X
Mezuroj estas usonaj.

---------
*Se vi uzas restanta batata kaĉo, taksu la kvantojn de butero kaj lakto aŭ oranĝa suko jam uzitaj kaj subtrahu ĝin da kvantoj de butero kaj lakto por aldoni.

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

25.11.15

Batatoj kaj ignamoj

indiĝena de:
batatoj: tropikaj regionoj de la Amerikoj
ignamoj: Azio

sezono: aŭtuno

Kvankam ili servas la saman celon kaj uzigas same en receptoj, batatoj kaj ignamoj ne estas, vere, la samo. Tamen, divenprove estus minaco de klareco en la afero, kiu la superbazaroj nomas "grenataj" aŭ "juvelaj" ignamoj estas vere batatoj kun oranĝa pulpo. Por veraj ignamoj, vi verŝajne devos iri al etna bazaro. Ambaŭ radikoj devus konservigi ekster de la glaciŝranko en malvarma, malluma, sufiĉe seka loko.

Batatoj estas iom pli nutra, sed ambaŭ estas bonaj fontoj de fibro, kalio, kupro, mangano, fero, vitaminoj C, B1, kaj B6, pantotena acido kaj foliatoj. Ili havas multa da antioksidanto kaj tre malalta glicemaj indeksoj. Ignamoj havas kelke malpli kaloriojn; ili havas pli omego-3 kaj unika mikso de fitonutraĵoj. Batatoj havas signife pli vitaminon A kaj kontraŭinflamojn. Ignamoj povas eĉ plimalbonigi simptomojn de inflamaj malsanoj kiel incitebla intesta sindromo, artrito, kaj podagro, sed krediĝi helpi mildigi antaŭmenstrua sindroma simptomojn, dum batatoj havas malpli dezirindan proporcion de omego-3 kaj omego-6 grasoj.

Ignamoj estas en la genus Dioscorea, la aŭroroflora familio kaj estas pli granda, kun pli densa ŝelo. Ili uziĝas en ĉina, korea, kaj japana tradicia medicino por rapidigi la resanigon de vundoj. Ili ankaŭ povas helpi reguligi hormonajn skemojn kaj malaltigi la riskon de osteoporosis.

Batatoj estas Ipomoea batatas en la genro Convolvulaceae. Konvencie kreskitaj unuoj povas traktiĝi kun farboj aŭ vakso kaj devus senŝeliĝi antaŭ manĝiĝi, sed la ŝeloj de ekologiaj batatos povas manĝiĝi. Boli estas bona preparmaniero, ĉar ĝi faras la beta-karotenon kaj vitaminon A pli havebla kaj malaltigi ilian gliceman indekson (ĝi iĝas ĉirkaŭ duonon de bakitaj batatoj). Por la plej bona beta-karotena absorbo, manĝu viajn batatojn kun iom da graso aŭ oleo (turnomovofriti estas bona elekto). Personoj kun oxalaj zorgoj devus atenti kun batatoj, kvankam ili ne estas kiel malbona tiel foliaj legomoj spinaco.

Batatoj povas manĝiĝi malkuiritaj, sed ignamoj enhavas amarajn, malsanajn proteinojn kaj devas senŝeligiĝi kaj kuiriĝi. Unu speco, japana ignamoj (Dioscorea opposita) tradicie trempiĝas en vinagra solvaĵo anstataŭ kuiriĝi, ke estas simila aĵo.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri kuiritaj ignomoj
etikeda nutrada informo pri kuiritaj batatoj
ignomoj en Nutrition and You
batatoj en whfoods.com
batatoj kaj ignomoj en Fullcircle.com
batatoj komparitaj kun terpomoj en Cleveland Clinic

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

18.11.15

Preter oksikoka saŭco

Tradicio diktas ke nun estas kiam mi devus eldoni recepton por oksikoka saŭco, sed ĉar la interreto ankoraŭ havas proksimume du oksikokajn saŭcajn receptojn per saŭca-manĝanta adolto en tuta la planedo, mi ĵus diros ke ne estas kaŭzo manĝi la enladigitan aĉaĵon se vi havas fonton be bonan oksikokoj, ĉar ĝi estas ĉirkaŭ kiel malfacila fari tiel trinkĉokolado, sed eku kun apenaŭ duona la sukero aŭ alia dolĉigilo de la receopto kaj tiam alddonu laŭ gusto.

Anstataŭ, ĉi tio estas paro de interesaj receptoj de Bloom Creek Cranberries de Olympia, kiu intencas esti ĉe la Farmista Bazaro de Olympia almenaŭ tra la venontaj du semanoj.
---------

Oksikoka sukeraĵo de Kathy

1 1/4 tasoj freŝaj aŭ frostigita oksikokoj (1 saketo oksikokoj de Bloom Creek)
1/2 taso malpeza maiza siropo
2 tasoj ĉokoladaj pecoj
1/2 taso glazursukero
1/4 taso vaporiĝita lakto
1 kulereto vanilo
1/3 taso hakitaj juglandoj aŭ pekanoj
(mezuroj estas usonaj)

Bolu oksikokojn kaj maiza siropo ĉe alta jajro 5-7 minutoj, turnomovu okaze, ĝis malgrandigita al 3 supkuleroj. Forigu da hejtilo kaj miksu en ĉokolado ĝis fandiĝita. Aldonu restantajn ingrediencojn kaj turnomovu vigle ĝis densa kaj glacea. Verŝi en plastosubŝtofita 8x8-cola kaserolo, kovru, kaj malvarmigu ĝis firma.
--------

Okaikokaj kotletoj de Felix

Miksu egalajn kvantojn oksikokan saŭcon kaj kradrostadan saŭcon. Kovru kotletoj kun saŭco kaj baku ĝin ĉe 350 gradoj farenhejta ĝis kuiritaj.

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

11.11.15

Oksikokoj

Indiĝena de: Norda Eŭropo, Azio, kaj Usono, kaj Kanado
Sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): malfrua aŭtuno al vintro

Kontraŭ la popola ideo, oksikokoj ne bezonas faktan marĉo en kiu kreski, kvankam ili ja bezonas multan akvon kaj acida, sabla grundo kaj kreskos en marĉo (kaj kion alian vi kulturos tie?). Ili estas membro de la Ericaceae aŭ kaluna familio, parenca al mirteloj kaj vakcinioj, kaj kreskas en malaltaj trenantaj arbustoj kun maldikaj branĉoj kaj malgrandaj ĉiamverdaj folioj. Oksikokoj ankaŭ nomiĝas resaltaberoj ĉar ili resaltas kiam ili estas maturaj (atributo vere uzita komerce por apartigi ilin), kaj gruaberoj ĉar iliaj floroj iomete similas la kapojn de gruoj. La beroj flosas, do inundi la kampon estas la pli facila metodo por rikolti ilin. La plejmulto de la grandaj komercaj campoj vendas la plej grandajn, plej sukplenajn berojn al sukaj fabrikoj, do ankoraŭfoje la farmista bazaro estas la pli bona loko por aĉetumi.

Indiĝenaj amerikanoj uzis oksikokoj kiel manĝaĵo, ornamaĵo, kuracilo, kaj kolorigilo. La amerikana oksikoko, Vaccinium macrocarpon, estas la plej kutime kultivita speco, kun la plej grandaj beroj, sed aliaj specoj kiel la eŭropa oksikoko (Vaccinium oxycoccos) povas troviĝi en tuta la norda hemisfero kaj Vaccinium microcarpum kun ĝiaj pli malgrandaj beroj estas komuna en norda Eŭropo kaj Azio.

Oksikokoj havas multe da fitonutraĵoj ke donacas protekton kontraŭ karioj, urinaj aparataj infektoj, kancero, neŭrologiaj malsanoj, kaj inflamaj malsanoj, kaj povus apogi la imunan sistemon ĝenerale. Ili ankaŭ havas multajn da antioksidantojn kaj estas utilaj kontraŭ kolesterolaj problemoj. Ili estas bonan fonton de ĉiaj nutraĵo; provizas multajn da vitaminojn A, C, E, kaj K, beta-karoteno, luteino, zea-ksantino, foliato, kalio, kaj mangano. Ili acidigos urinon, ke helpas preventi la formiĝon de alkalaj ŝtonoj en la urina aparato, tamen la okzalacido povas formi ĝiajn proprajn ŝtonojn, do estu atenta se tiu estas konzerno por vi, kaj certiĝu ke vi trinkas multan akvon kun viaj oksikokoj. Vi ankaŭ devus esti atenta pri oksikokoj se vi prenias warfarin aŭ bezonas akumuli mineralojn kiel kalcio.

Oksikokoj konsumiĝas plej kutime kiel suko, sed ĉi tio ne estas la plej bona metodo por akiri tutajn tiuj bonegajn fitonutraĵojn. Ankaŭ, multaj "sukoj" estas plejparte akvo kaj sukero, do certigu vi legas atente tiuj etikedoj.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri raw cranberries etikeda nutrada informo pri sweetened dried cranberries
www.whfoods.com
Nutrition and You
Medical News Today
Authority Nutrition

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

4.11.15

Radikoj en kremo

ĉiu kombinaĵo de tubercelerio, terpomoj, kaj/aŭ tigobrasikoj*
lakto aŭ kremo
ĵetkovro de muskato, nedeviga

Senŝeligu la radikoj kaj tranĉu en diskoj de kvarona cola diko. Aranĝu en kaserolo kaj aldonu sufiĉa lakto aŭ kremo ĵus kovri, tiam ĵetkovru kun muskato, se dezirita. Kovru kaserolon kaj metu en bakpleto (nedeviga sed tre rekomendita, ĉar verŝajne ĝi bolegos kaj faros ruinaĉon kaj eble fetoro; por facila purigado trovu la malnova bakplato ke vi intencas forĵeti ĉiukaze aŭ aĉetu unu-uzan staniolan bakplaton). Baku dum 45 minutoj ĉe 375 gradoj farenhejta, tiam malkovru kaj baku dum alia 10 minutoj aŭ ĝis tranĉaĵoj estas teneraj.

*eble betoj estus bonaj ankaŭ.

Da: Dana Huffman. Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie