24.4.19

Mielo-glazuritaj salikokoj (3 versioj)

Versio 1 estas mia unu-persona versio de la rekreado de antikva greka plado da Dalby, Andrew; Grainger, Sally, The Classical Cookbook. J. Paul Getty Museum, 1996. ISBN: 0892363940

Versioj 2 kaj 3 estas mielo-vinagraj varioj ke mi provis; ili ne estas malbonaj, sed estas iomete mildaj.

Versio 1: antikva greka versio
por ĉiu persono:
4 uncoj kuiritaj salikokoj, komplete degelitaj kaj senakvigitaj se estas frostigitaj, senŝeligitaj se konvenas
1/2 supkulero olivoleo
1 supkulero fiŝsaŭco
1/2 supkulero mielo

garnaĵo:
malavara iometo sekigita origano
pipro laŭ gusto

Versio 2: dolĉacida versio
por ĉiu persono:
4 uncoj kuiritaj salikokoj, komplete degelitaj kaj senakvigitaj se estas frostigitaj, senŝeligitaj se konvenas
1/2 supkulero olivoleo
1 supkulero balzama vinagro
1 supkulero akvo
1/2 supkulero mielo

garnaĵo:
pipro laŭ gusto

Versio 3: sezama versio
por ĉiu persono:
4 uncoj kuiritaj salikokoj, komplete degelitaj kaj senakvigitaj se estas frostigitaj, senŝeligitaj se konvenas
1/2 supkulero rostita sezama oleo
1 supkulero sakea vinagro
1/2 supkulero mielo
1/2 supkulero sojsaŭco aŭ akvo

garnaĵo:
1 tsp. rostitaj sezamaj semoj, laŭ gusto
pipro laŭ gusto

Fritetu ingrediencojn (krom garnaĵo) 2-3 minutoj, ĝi salikokoj komplete varmiĝas sed daŭre teneraj. Forigu salikokoj kaj konservu ilin varmaj. Reduktu saŭcon al meza kaj verŝu supre salikokoj; ĵetkovru kun garnaĵo. Servu kiel zakusko, kun bona krusta pano, aŭ supre rizo aŭ nudeloj kiel unua plado.

Adaptita da: Dalby, Andrew; Grainger, Sally, The Classical Cookbook. J. Paul Getty Museum, 1996. ISBN: 0892363940
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.

18.3.19

Morokaj kokaĵaj femuroj

6 senostaj, senhaŭtaj kokaĵaj femuroj (ĉirkaŭ 1 al 1 1/4 funtoj)
2 tekuleroj papriko
1 tekulero kumino
1 tekulero cinamo
1/4 tekulero pipro
1/4 tekulero kurkumo
iomete da pimento
1/4 al 1/3 taso hakitaj figoj

Aranĝu la femurojn en solan tavolon en malrapida kuirilo; supremetu spicojn (alĝustiganta tutajn la kvantojn laŭ gusto) kaj figajn pecojn, turnomovanta por kovri. Kuiru ĉe meza dum ĉirkaŭ 2 al 2 1/2 horoj; turnomovu kaj malaltigu hejtilo al plej malalta agordo. Servu supre rizo, kuskuso, aŭ nudeloj.

Adaptita da: Healthy slow cooker cookbook / American Heart Assoc. (9780307888020) (kvankam tial libere ke ĝi povus esti pli akurata diri "inspiriĝita por...")
Mezuroj estas usonaj.

Notoj kaj komentoj
La manĝaĵa banko ofte havas senostajn, senhaŭtajn kokaĵajn femurojn, kaj okazas ke ili estas mia favorata speco de kokaĵo, do mi estas bonŝanca. Mi precipe ŝatas ilin en paeljo, sed tiu estas sufiĉa laboro ke ĝi estas pli plado por gastoj, do mi atentas pri aliaj receptoj.

Ĉi tiu estis mia unua provo kun ĉi tiu recepto, kaj ĝi havas multan da kuminon. Estas iomete milda alie, do mi kredas se mi farus ĝin alia fojo, mi uzos duonan da la paprikon, preterlasos la kuminon, duobligos la cinamon, kaj aldonos iom da kajenan pipran pulvoron. Kaj eble pli figojn. Kaj kelkajn ajlon kaj zingibron -- mi aldonas ajlon kaj zingibron al preskaŭ ĉio. Tiam ĝi estas preskaŭ Cinama Oranĝa Kokaĵo, do kredeble mi faros tiu anstataŭe. Sed se vi ŝategas kuminon, jen via nova kokaĵa femura plado.

Unu problemo, ne la kulpo de la recepto, estis ke unu da miaj specoj ne estis muelita sufiĉe delikate; la plado finis iomete gruzeca. Eble ŝanĝi spicojn riparus tiu, aŭ eble vi devus remueli viajn spicojn antaŭ vi aldonas ilin.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Food Bank Foodie.

3.3.19

Meleagraĵo kun oksikokoj por malrapida kuirilo

meza senhaŭta meleagraĵa brusto aŭ 2 meleagraĵaj brustaj lumbaĵoj (1 1/2-2 funtoj)
ĝis 1 supkulero legoma oleo aŭ olivoleo
ĝis 2 flavaj cepoj, maldike tranĉitaj, laŭ gusto
2/3 taso portvino (nedeviga)
2 tasoj kokaĵa aŭ meleagraĵa buljono
1 supkuleroj maiza amelo
8 uncoj sekitaj oksikokoj
1 cinama bastono aŭ 1/2 supkulero muelita cinamo
1 oranĝo aŭ mandarino, kun ŝelo (sed lavigita kaj makuloj forigitaj), maldike tranĉita

Forigu grason da meleagraĵo se estas necesa; metu meleagraĵa en malrapidan kuirilon kaj ekvarmigu ĝin dum vi faras la saŭcon.

Kuiru cepojn en oleo ĝis ili estas malforte brunigitaj, ĉirkaŭ 10 minutoj. Unuigi portvinon aŭ iom da la buljonon kun la maiza amelo, miksanta por forigi bulojn. Aldonu al cepoj kaj miksu bene. Aldonu restantan buljonon kaj boletigu, turnomovanta, ĉirkaŭ 7 minutoj, ĝis la saŭco densiĝas kaj fariĝas diafana. Se vi usas muelitan cinamon, aldonu ĝin al la saŭco nun.

Verŝu saŭcon supre meleagraĵon. Kovru kun oksikokoj kaj oranĝaj tranĉaĵoj; aldonu cinaman bastonon se vi usas tiun formon. Kovru kaj kuiru supre malalta 6-8 horoj, ĝis meleagraĵo estas kuirita kaj saŭco estas densa.

Adaptita da The gourmet slow cooker, vol. II : regional comfort-food classics / Lynn Alley. Ten Speed Press, 2006. 9781580087322
Mezuroj estas usonaj.

La cetero de la historio

Nia loka manĝaĵa banko ofte havas meleagraĵon -- precipe muelitan meleagraĵon, sed pli grandaj pecoj estas haveblaj. Ili ankaŭ havas multan kokaĵon, sed mi provas manĝi pli proteinon kaj feron kaj ŝajnas ke meleagraĵo estas bona elekto por tiuj. Do mi serĉis kaj trovis ĉi tiun meleagraĵan recepton.

Ne tro surprizige, ĝi finiĝis simila al cinama oranĝa kokaĵo, iomete malpli milda kun la oksikokoj kaj ne tiom bezonanta rizon aŭ nudelojn sub ĝi. Mi scivolas kiel ĝi finiĝus kun oksikoka suko (vera suko, ne tiu gustigita-sukera-akvo nomata "koktelo de oksikoka suko") anstataŭ parto aŭ tuto el la buljono. Kaj eble zingibro, kardamomo, kaj/aŭ paradizgrajnoj kun la cinamo. Kiam estas oksikoka sezono la venontan jaron mi ŝatus provi ĝin antaŭ kun freŝaj oksikokoj (antaŭ ol mi manĝas ĉi tiun baĉon, havas alian taŭgan pakaĵon da meleagraĵo, kaj volas farigi ĝin alia fojo ĉi tiu sezono finiĝos). Intertempe, mi havas multajn da haketitaj figoj....

Eble ĝi celiĝis havi pli cepan guston. Mi uzis nure 1/2 taso da hakitaj, frostigitaj cepoj, ĉar mi rigardas cepojn spico, ne legomo.

La manĝaĵa banko emas havi multajn cepojn dum la malfrua aŭtuno kaj vintro, sed kiel superbazaroj ili kutime havas nur grangajn, tre pli grandaj ol mi uzus por unu plado. Mi estas leginta ke ne estas sana konservi cepon kiam ĝi estas tranĉita, do eble mi povus malŝpari multajn mezajn cepojn. Do anstataŭe, mi portas kelkajn alhejme, hakas ilin dum mi estas en la kuirejo atendanta dum iu kuiriĝas, kaj metas ilin en la frostigilon. Tiel mi havas verajn cepojn kun ne pli laboro ol capa polvoro sed tre pli bonaj. Mi neprobable farus farĉitaj cepoj aŭ uzus ilin kiel grandegan pecoj, do tiu sufiĉas por miaj cepaj bezonoj. Se mi decidus uzi pli grandajn pecojn da cepo, mi nure devus uzi novan cepon; la frostigitaj cepoj konserviĝas.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.

17.2.19

"Chyken in hocchee" en malrapida kuirilo

1/2-1 taso blankaj vinberoj, kun aŭ sen semoj (sufiĉa por loze plenigi la kavaĵon)
1-2 ajleroj, premitaj
1 supkulero freŝa petroselo
1 supkulero freŝa salvio, aŭ 1/2 supkulero sekigita frotita salvio
1/4 tekulero freŝa timiano, aŭ iomete malpli, sekigita
aliaj herboj laŭ dezirita (admirantoj de Scarborough Fair povus deziri iom da rosmareno)
1/2 supkulero citrona suko aŭ blanka vina vinagro
1 malgranda kokaĵo
1/2 taso kokaĵa buljono (aŭ, se vi devas, akvo)
cinamo, sukero, zingibro, kaj salo laŭ gusto

Unuigu vinberojn, ajlon, herbojn, kaj citrona suko. Farĉu la kokaĵon kun vinbera miksaĵo kaj metu ĝin en malrapidan kuirilon. Aldonu buljonon, kaj kuiru ĉirkaŭ 6 horoj aŭ ĝis kuirita, supre meza hejto. Forigu haŭton se vi deziras. Ĵetkovru kokaĵon kun spicoj kaj servu.

Notoj
La originala mezepoka recepto da kiu ĉi tiu adaptiĝis uzas acidajn vinberojn; se vi povas atingi nematurajn vinberojn kaj deziras pli aŭtentikan pladon, uzu ilin kaj forlasu la citronan sukon aŭ vinagron. Se vi uzas maturajn vinberojn, mi sugestas ke vi uzas la plej malgrandajn ke vi povas atingi, kvankam ĝi rezultas bone eĉ kun grandegaj kutimaj vinberoj.

Adaptita da: Hieatt, Hosington, and Butler, Pleyn Delit : medieval cookery for modern cooks. University of Toronto Press, 1996. ISBN: 0802076327
Mezuroj estas usonaj.

La cetero de la historio

La varoj de TEFAP ĉe la manĝaĵa banko ĉi tiu monato enhavas frostigitan kokaĵon, kiu estis bona sed ne adaptis en mian frostigilon. Do kun ĝi deglanta en mia glaciŝranko, mi serĉis miajn librpjn kak trovis bonan mezepokan recepton por rostita kokaĵo, sed ĝi estis por fari en poto de argilaĵo. Bone, mi ne havas poton de argilaĵo, sed ĝi ŝajnis relative taŭga por malrapida kuirilo, do mi provas tiun.

La ideo de frukto kuirita kun viandaĵo surprizas iuj, sed ne estas tre malkutima eĉ en ordinara kuirarto: meleagrao kun oksikoka saŭco, porkaĵo kaj pomoj aŭ pomsaŭco, ŝinko un sekvinbera saŭco. Mi estas admiranto de fruktaj/viandaj miksaĵoj:
Porkajo kaj persikoj
Kokaĵo, asparago, kaj piroj
Fiŝaĵo kaj bananoj

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.

13.1.19

Cepoj farĉitaj kun rizo kaj fromaĝo

8 flavaj cepoj, kun ĉirkaŭ 2 cola diametro (2 funtoj entute), senŝeligitaj
4 supkuleroj butero
salo laŭ gusto
1/3 taso nekuirita longa grajna rizo
1 2/3 tasoj kokaĵa aŭ legoma buljono, dividita
2 supkulero raspita svisa aŭ grujera fromaĝo
4 supkulero raspita parmezano, dividita
blanka pipro laŭ gusto

Tranĉu nur dikan tranĉaĵon da la fundo da ĉiu cepo. Forigu, haku, kaj retenu la cepajn centrojn, lasanta 1/4-cola-dika ŝelo. Estu atenta ke vi ne tranĉas trans la fundoj de la cepaj ŝeloj; ŝtopu ajna ŝiritan lokon de la fundoj kun peco da la centroj. Brogu la cepajn ŝelojn en salita akvo ĉirkaŭ 7 minutoj, ĝis teneraj-krispaj. Singarde senakvigu kaj lavetu kun malvarma akvo; metu kun apertaj flankoj malsupraj kaj senakvigu komplete. Ĵetkovru 1 1/2 tasoda la hakitaj cepaj centroj kun salo kaj fritetu ilin en 2 supkuleroj da butero ĝis molaj kaj ekkoloriĝantaj, ĉirkaŭ 20 minutoj. Enmiksu rizon; post ĉirkaŭ 2 minutoj, aldonu 1 tason da buljonon. Ekboligu, kovru proksime, kaj boletigu ĝis la rizo estas tenera, ĉirkaŭ 30 minutoj. Forigu da hejtilo kaj enmiksu svisan/grujeran fromaĝon kaj 2 supkulerojn da parmezanon. Alĝustigu la spicojn kaj plenigu cepajn ŝelojn, kun ete *mound/mounding slightly. Metu en malprofundan bak kaserolon kaj ĵetkovru kun restantan parmezanon. Metu 2 supkulerojn da buteron kaj e/3 tason da boljonon ĉirkaŭ la cepoj kaj kovru kun aluminiolo. Baku 25 minutoj ĉe 375 gradoj farenhejtaj, tiam altigu malvarmegon al 400 gradoj farenhejtaj kaj forigu la aluminiolon, Baku ĉirkaŭ 20 minutoj pli longe, surverŝanta ofte kun viandsukoj, ĝis teneraj kaj orkoloraj.

Adaptita da: From the farmers' market : wonderful things to do with fresh-from-the-farm food with recipes and recollections from farm kitchens / Richard Sax with Sandra Gluck. Harper & Row, c1986.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas alia da la artikoletoj ke mi preparis por la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater antaŭ ĝi ŝanĝis redaktistojn. Estas kelkaj da ili, ke aperos ĉi tiu vintro kiam mi sentas min precipe malvarma kaj malinspiriĝita.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.

21.12.18

Oksikoka sazono denove

Dum mi serĉis inter miaj receptoj por kiom da tempo boligi la oksikokan saŭcon mi enladigis, mi malkovris ĉi tiujn interesajn receptojn de 1921. Ĉar la manĝaĵa banko ofte havas fruktojn malfrue en ilia sezono, mi decidis ke neestas tro malfrua kunhavigi ilin. Frandu!

Oksikoka Butero
3 pindoj oksikokoj
1/2 taso akvo
2 tasoj sukero (aŭ 2 tasoj blanka maiza siropo)

Boligu la oksikokojn kaj akvon ĝis la ŝeloj de la fruktoj estas rompitaj, tiam premu trans kribrilon. Kuiru ĉi tiun pulpon ĝis ĝi fariĝas tre densa, aldonu la sukeron (aŭ siropo se vi usas ĝin) kaj kuiru 1/2 horo supre tre lanta fajro, turnomovanta konstante. Kiam ĝi estas etete malvarma, verŝu en bokelojn kaj kovru proksime. Ĉi tiu faras delektindan kaj sanan ŝmiraĵon en varmaj skonoj, pano, rostpano kun butero, aŭ kuko.


Oksikoka torto
Preparu meze bakitan pasteĉan ŝelon. Kiam ĝi estas malvarma enverŝu farĉon farita da reoptoj por oksikoka saŭco; put metu striojn de pasteĉo supre kaj finu bakanta en modera forno.


Oksikoka Falsa Haketaĵo
2 funtoj hakitaj pomoj
3 1/2 tasoj sukero
1/2 taso hakita cedratujo
1 1/2 tasoj oksikoka saŭco
1/2 taso vinagro
1 1/2 tasoj hakitaj sekvinberoj
1/4 tekulero ĉiu da kariofilo kaj cinamo
1/2 taso akvo
4 supkuleroj citrona suko

Metu tutajn ingrediencojn en kaldronon kaj kuiru malrapide ĝis ĝi estas densa.

Oksikoka Haketaĵo
Al la supra recepto [i.e. Oksikoka Falsa Haketaĵ] aldonu:
1 1/2 tasojn kuiritaj bovaĵaj koroj metitaj trans viandomuelilo
1/2 tason buljono en kiu koroj kuiriĝis

Da: Cranberries : twenty-five ways of preparing for table / Leila W. Hunt. Extension Service, State College of Washington, Nov. 1921 (Bulletin No. 76).
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.

11.12.18

Buternuksa kukurba kaj poma supo

2 supkuleroj butero
1 taso haketita foava cepo
1/2 taso tranĉitaj celeriaj tigoj kaj folioj
1 granda buternuksa kukurbo, senŝeligita kaj tranĉita en kuboj
1 malgranda kuirpomo (kiel Jonagold aŭ Granny Smith), senŝeligita, senkernigita, kaj tranĉita en pecoj
6 tasoj kokaĵa buljono aŭ akvo
2 cinamaj bastonoj
6 entjeraj kariofiloj
6 pimentaj beroj

Garnaĵo:
hakita freŝa ŝenoprazo
acidkremo

Kuiru cepon kaj celerion en butero supre mezalta varmego ĝis moligitaj, ĉirkaŭ 5 minutes. Metu la kukurbon kaj pomon en malrapidan kuirilon; aldonu cepan miksaĵon kaj buljono. Kovru kaj kuiru supre malalta ĉirkaŭ 5 1/5 horoj, ĝis kukurbo kaj pomo estas teneraj. Muelu spicojn en pistujo aŭ spica muelilio; aldonu al supo kaj kuiru alia meza horo. Kun imersia miksilo aŭ, laboranta en baĉoj, en normala miksilo, muelu la supon ĝis glata. Rehejtu se estas necesa.

Adaptita da: The gourmet slow cooker, vol. II : regional comfort-food classics / Lynn Alley. Ten Speed Press, 2006. 9781580087322
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas alia da la artikoletoj ke mi preparis por la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater antaŭ ĝi ŝanĝis redaktistojn. Estas kelkaj da ili, ke aperos ĉi tiu vintro kiam mi sentas min precipe malvarma kaj malinspiriĝita.


Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.