6.9.17

Poĉita moruo kun fenkolo kaj florbrasiko

1 1/2 funtoj moruo, tranĉita en 8 pecoj
1 supkulero citrona suko
salo kaj pipro laŭ gusto
1 supkulero + 1 taso kokaĵa aŭ legoma buljono
1 meza cepo, maldelikate hakita
1 granda karoto, en 1 1/2 colaj pecoj 1 1/2 tasoj florbrasika floretoj
1 fenkola bulbo, en mezaj tranĉaĵoj
5 ajleroj, premitaj
hakitaj fenkolaj folioj, por garnaĵo, nedeviga

Frotu moruon kun citrona suko kaj iom da salo kaj pipro. Lasu. Fritetu cepon en 1 supkulero da buljono supre meza hejtilo 5 minutoj, turnomovanta ofte. Aldonu restantan buljonon kaj karotojn. Kovru kaj boletu supre meza hejtilo ĉirkaŭ 10 minutoj. Aldonu florbrasikon, fenkolon, kaj ajlon. Metu moruon supre kaj daŭrigu kuiri, kovrita, ĝis kuirita, ĉirkaŭ 6 minutoj pli. Alĝustigu la spicojn kaj surŝutetu kun haketitaj fenkolaj folioj.

Adaptita da World's Healthiest Foods
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie