22.7.18

Shrub (trinka vinagro)

ĉi tiu traduko donis al mi kelkajn problemojn, precipe la anglaj vortoj...
-- "shrub" -- siropo de frukta suko, vinagro, kaj sukero, aŭ unu da la diversaj trinkaĵoj farita kun ĝi
-- "swizzle" -- trinkaĵo de rumo kaj frukta suko tre populara en Bermudoj
-- "switchel" -- trinkaĵo ĉefe de vinagro kaj akvo, kun eta suko aŭ dolĉigilo, uzita kontraŭ soifa precipe dum la usona kolonia epoko
... do mi uzos la anglajn vortojn por nun. Eble mi redaktos la vortojn se mi trovas bonajn tradukojn por ili, sed mi ne volis ĝisatendi ĝin.

1/2 usona fluidunco (ĉirkaŭ 14.7 mililitroj) trinka vinagro
2 usonaj fluiduncoj (ĉirkaŭ 59 mililitroj) vermuto aŭ ŝereo
sodakvo laŭ gusto

Kunmiksu kaj servu tuj, kredeble supre glacio.
-------

2 usonaj fluiduncoj (ĉirkaŭ 59 mililitroj) malhela rumo
1/2 usona fluidunco (ĉirkaŭ 14.7 mililitroj) trinka vinagro
3 usonaj fluiduncoj (ĉirkaŭ 88.7 mililitroj) sodakvo

Kunmiksu kaj servu tuj, kredeble supre glacio.

Varioj:
- Preterlasu la rumon por senalkoholaĵo.
- Anstataŭigi la sodavkon kun zingibra biero aŭ toniko.

Adaptitaj da Serious Eats

La longa, babilema peco
Vinagro estas furoro nun; ĉu ĝi estus neakurata diri ke estas "la nova lakto"? Aŭ eble estas nur inter la personoj ke mi konas; kelkaj da miaj amikoj scivolas por alkaliganta, kaj evidente trinki vinagron, kvankam ĝi estas acido, havas alkaligantan efekton pro la maniero en kiu la korpo reagas al ĝi ("neee, ne donu acido al mi! Mi nure akcelos miajn acidajn prilaborantajn kaj alkaloidajn produktantajn funciojn kaj fariĝi pli alkala anstataŭe!" -- aŭ ĉu mi estas la ununura persono kies korpo estas tiom kontraŭa?)

Do, estis nova vendanto ĉe la Farmista Bazaro de Tumwater ĉi tiu semajno, vendanta "trinketan vinagron" kaj distribuanta ekzemplojn. La vinagro nomiĝas Wild Heart, sed la kompanio nomiĝas OH!SHRUBS.

Mi estis svage konscia pri "shrub," io simila al punĉo aŭ likvoro, sed post gustumi ĝin mi inspiriĝis esplori pli. Vortaro unue: mia maljuniĝanta Chambers difinas "shrub" kiel, en Anglujo "miksita trinkaĵo de citrona aŭ alia citrusa frukta suko, sukero, spicoj, kaj alkoholo, precipe rumo" (ke faras ke ĝi estas simila al la Ruma "Swizzle" de Bermuda famo) kaj, en Usono, "revigligilo de frukta suko (ekz. framba suko) kaj vinagro." Ŝajnas ke la vorto devenas da la araba sharab kaj la vorto estas parenca al "ŝorbeto." Pli konsulto diras al mi ke revigligilo ne estas, kiel mi ĉiam svage supozis, speco de likvora trinkaĵo, sed anstataŭ senalkohola refreŝigilo. Bone, jen estas mia nova aĵo lernita hodiaŭe (mi trovas ke mi estas plej feliĉa se mi povas lerni almenaŭ unun aĵon ĉiu tage).

Sed mi daŭras pensi pri tiu koncentrita rubusbera suko ke mi havas en mia provizeja breto. Ĉu mi povus fari mian mem trinkan vinagron per miksi tiu kun pomvina, aŭ eble balzama, vinagro kaj ebla kelka cinamo aŭ paradizgrajnoj? Do al interreto mi iris....

Wikipedia, kiu estas rapida se de dubinda famo, aldonas ke la unua speco estis frukta likvoro ke estis populara en 17a kaj 18a jarcenta Anglujo, tipe farita kun rumo aŭ brando miksita kun sukero kaj la suko aŭ ŝeloj de citrusa frukto." Ĝi evoluis da 15aj jarcentaj medicinaj revigligiloj kaj persa sekanjabin, kaj ekestis kontraŭmoda en la malfrua 19a jarcento. La dua speco estas "koktelo aŭ senalkoholaĵo ke estis populara dum la Usona kolonia epoko, farita per miksi vinagran siropon kun alkoholo, akvo, aŭ karbonata akvo." Ĝi originis da la 17a jarcenta angla praktiko de uzi vinagro anstataŭ citrusa suko por konservi berojn kaj fruktojn (faranta alia speco da "shrub") kaj daŭris kutuma ĝis glaciŝrankoj faris ke ĝi estis tro laboro. Trinka vinagro, Wikipedia diras, estas la sukerita vinagra siropo da kiu la kokteloj fariĝas, kiu ankaŭ povas nomiĝi -- vi divenis ĝin -- "shrub." Estas ankaŭ "shrubs" farita kun alkoholo kaj versioj ke uzas acidajn fruktajn sekojn anstaŭ vinagro, sed nun lasu nin rigardi la tradicia vinagra "shrub."

La ideo de vinagro kiel trinkaĵa ingredienco estas tre malnova, datiĝanta da almenaŭ la romio de la dua jarcento antaŭ la Komuna Erao, kie "posca" estis populara sensoifigilo inter soldatoj kaj laboristoj. Eĉ antaŭ tiam, miksi acidan vinon aŭ vinagro kun herboj estis kutima medicina praktiko.

Alia trinkaĵo de vinagro kaj akvo ke estas menciinda estas "switchel" aŭ farmista punĉo, kiu ofte gustiĝis kun zingibro kaj en kiu dolĉigi estis nedeviga. Mi estas aŭdinta priskribon de "switchel" kiel "la Gatorade de la kolonia epoko," kun la komento ke ĝi nure estas bongusta se vi bezonas la elektrolitojn ke la vinagro provizas.

Estas du manieroj de fari la siropan specon de trinka vinagro. La pli tradicia maniero implikas maceri la frukton en sukero kelkaj tagoj, kribri ĝin, kaj aldonu egalan kvanton da bona vinagro (pomvina vinagro estas tradicia sed mi ankaŭ estas vidinta balzaman menciita); kio oni povus nomi la rapidan-kaj-malpuran manieron simple boligas la frukton en sukera siropo anstataŭe. Bona (angla) priskribo de ambaŭ manieroj estas en la retejo Food52, kaj alia versio en The Spruce Eats. Longa sed interesa artikolo en Serious Eats enhavas fotojn de la macera procezo.

Tre elementa trinkaĵo povas fariĝi per miksi 1 fluiduncon da vinagra siropo kun 5-6 fluiduncoj da akvo, gas-akvo, aŭ sodakvo.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en Food Bank Foodie.