6.8.18

Galiaj melonoj

indiĝena de: Israelo
sezono en la Puĝeta Golfa regiono: aŭgusto (plejfoje ili transportiĝas da centra Vaŝingtonio; la Golfa regiono vere ne varmiĝas sufiĉe por sufiĉe longa por produkti bonan melonan plukadon)

Ankaŭ nomitaj Meza Orienta melono, Mediteranea melono, pasporta melono, mielmonata melon, aŭ Israela melono, galia melonoj estas hibrido de kantalupoj kaj melonoj "honey dew." Ili aspektas tre kvazaŭ malgrandan kantalupon, kun ete pala ŝelo ke povas alpreni flavan nuancon kiam la melono estas tre matura kaj kun ete malpli retaĵo -- de malgrandaj sulkoj ke kovras la ŝelo. La pulpo estas kie la vera diferenco estas, pala krema flava al hela verda. Ili iufoje rigardiĝas kiel speco de melono "honey dew" sed ilia gusto estas pli simila al kantalupo, se ete pli milda kaj dolĉa. Se vi volas esti preciza, ili estas speco de moskomelono, membro de la kukurbaca familio konita inter sciencistoj kiel Cucumis melo var. reticulatus. La semoj ankaŭ estas manĝeblaj.


La ĉefa kialo ke ni ne vidas pli da ilin estas ĉar ili havas mallongan gardtempon, ĉirkaŭ 2-3 semajno de plukado (kiu em multaj kazoj estus ĵus ĉirkaŭ la tempo ke ili bezonas por atingi la superbazaran breton). Dum pli longviva varioj evoluiĝas, ni probable vidos pli da ilin.

Ili evoluiĝis je la jardeko 1960 de Doktoro Zvi Karchi ĉe la Ne´ve Yaar Esplora Centro de la Agrikultura Esplora Organizaĵo en Israelo, nomiĝis por lia filino, kaj liberiĝis por komerca peoduktado ĉe 1973.

Galiaj melonoj provizas multan da vitaminojn A kaj C, karotenoidojn, bioflavonoidojn, kalion, kalcion, kaj feron, kaj ankaŭ enhavas bonan kvanton da fibron, inkluzive pektino. Ili helpas kun pezoperdo, akcelas digeston, kaj batalas kontraŭ diabeto pro tuta tiu fibro; apogas la imunan sistemon kun vitamino C kaj antioksidantoj kiel bioflavonoidoj; laboras kontraŭ iuj varioj de kancero; plibonigas vidkapablon kun vitamino A kaj karotenoidoj; kaj protektas la koron per malgrandigi kolesterolon kaj ĉar ilia kalio efikas kiel angiodilato kaj malaltigas sangopreman. Ili havas urinigajn ecojn ke forlavas sodion kaj toksinojn kiu kaŭzas renan malsanon kaj ekzemon. Ili havas pokajn karbonhidratojn kaj alkaligantajn ecojn. Unuigitaj kun limonoj, ili povas helpi kuraci podagron. Ilia vitaminoj A kaj C, kolageno, kaj fundamenta alta akva enhavo faras ke ili estas bonaj por la haŭto. Eĉ ili helpas korpokulturistojn, kun ilial malalta fruktoza enhavo, mineraloj, fibro, kaj akvo.

La nura vera sana zorgo, ke ne estas grava, estas la alta fibra enhavo. Tro fibro povas tro-stimuli digeston, kateni nutraĵojn, kaj akceli manĝaĵon trans la intesto do aĵoj ne havas multan oportunecon por absorbiĝi por la korpo. Sed ĉi tiu nur estas problemo se vi manĝas grandegan kvanton da ilin.

Legu pli (en la angla):
Only Foods
Organic Facts
Specialty Produce

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Food Bank Foodie.