Ruĝa Amaranto kun Ajlo kaj Ostra Saŭco
1 aro ruĝa amaranto, lavigita, akvo forskuiĝita, eizamenita, kaj pli grandaj tigoj forifitaj
2 supkulero oleo por kuiri
1 ajlero, premita
2 supkuleroj ostra saŭco
2 tekuleroj sukero
2 tekuleroj maiza amelo miksita kun 2 supkuleroj malvarmega akvo
Haku amarantajn foliojn kaj malgrandajn tigojn en mordmezurajn pecojn. Hejtigi oleon kaj atenteme kuiru, turnomovanta, ĝis ĝi ekkoloriĝas. Aldonu amaranton, altigu hejtilon al meza, kaj ĵetetu ĝis ĝi velkas. Aldonu ostran saŭcon kaj sukero, kovru, kaj vaporkuiru dum minuto aŭ du. Enmiksu maizan amelan miksaĵon kaj lasu boli ĝis ĝi densigas.
Spica Amaranto
2 supkuleroj legoma oleo
1 ajlero, haketita aŭ premita
1 tekulero haketita freŝa zingibro
1 malgranda ĥalapenjokapsiko, sensemigita kaj haketita
1 tekulero muelita kumino
1/2 tekulero muelita koriandro
1/2 tekulero muelitaj kariofiloj
1/2 tekulero muelita kardamomo
1 funto ruĝaj amarantaj folioj, lavigotaj, pli grandaj tigoj forigitaj, ŝiritaj laŭ estas necesa
1 tekulero salo, aŭ laŭ gusto
1 supkulero limeda suko
2 supkuleroj akvo
Hejtigi oleon, aldonu ajlon, zingibron, kaj ĥalapenjokapsikon; ĵetetu ĉirkaŭ 10 sekondoj. Enmiksu restantsjn spicojn kaj mallonge daŭrigu kuiri. Aldonu amarantajn foliojn, salon, limedan sukon, kaj avkon. Turnomovofritu ĝis la amaranto ekvelkas.
Adaptita da Seasonal Chef
Mezuroj estas usonaj.
La longa, babilema peco
indiĝena de: Sudameriko, kredeble Peruo
sezono en la Puĝeta Golfa regiono: aŭgusto
Mi vidis ĉi tiujn en la Farmista Bazaro de Olympia (Piece by Piece Farm de manĝaĵa banka KSA famo havis ilin, nur kuŝanta tie apud la laktukojn) kaj ili estis tiel belaj ke mi devis gustumi ilin. Kaj foti ilin; ili estas emiginta ke mi aldonas fotojn en miaj artikoletoj denove.
Mi ne estas eldoninta recepton ekde iom da tempo, do mi decidis ke tiu estus mia fokuso ĉi tie (kaj tuj la vetero fariĝis tro varmega por kuiri sen klimatizilo, do mi ne fakte provis la receptojn ankoraŭ). Tamen, mi faris mian kutiman interretan esploron kaj mi letnis kelkajn interesajn aĵojn.
Amaranto estas pli konata kiel alta proteina, senglutena greno, kaj iufoje vi devas leĝi tre atente por decidi se retejo parolas de la folioj aŭ la semoj. La folioj estas pli kutimaj en azia kuirarto, kie ili ofte aperas en turnomovofritaĵoj kaj kareaĵoj. Estas ĉirkaŭ 60 specoj da amarantacoj. La ordinara sovaĝa vario rigardiĝas kiel herbaĉoj, sed estas tre manĝebla. Aliaj varioj povas uziĝi kiel ruĝa farbo kaj kiel ornamplantoj.
Amarantaj folioj ankaŭ nomiĝas ĉina spinaco, tamen ĝi ne estas proksima spinaca parenco. Amaranto havas pli forta, pli amara gusto kaj pli malmolaj folioj ol spinaco -- nure la pli junaj folioj devus manĝiĝi nekuiritaj. La pli grandaj folioj estas pli bonaj kuiritaj, sed ili ne devus rehejtiĝi ĉar iliaj nitratoj povas konvertiĝi en nitritojn. La radikoj ankaŭ manĝiĝas, sed malpli kutime.
Amaranto estas nutre simila al betoj, folibeto, kaj spinaco, sed kun pli proeino, vitamino C, karoteno, fero, kaj kalcio. Kelkaj da fontoj mencias ĝin kiel bona fonto da lizino, sed mi kredas ke ili parolas de la semoj anstataŭ la folioj. Ĝi stimulas kreskon kaj resanigon, moderigas inflamon, apogas la imunan sistemon, kaj povas helpi malaltigi sangopremon.
La plej interesa aĵo ke mi lernis estas ke amarantaj folioj profitas la haŭton kaj harojn. La folioj povas aplikiĝi al lokoj de ekzemo kaj ilia suko, uzita ekstere, revigligas harajn foliklojn kaj batalas alopecion. Mi ne estas esplorinta la ideon, sed ĝi ankaŭ povus helpi kontraŭ skabio -- sed konsultu vian bestkuraciston antaŭ provi ĝin. Mi ne scias se hundoj kaj karoj povas sendanĝere manĝi amaranton; kaj se vi aplikas ĝin al ili, vi scias ke ili forlekos aŭ formordetos ĝin.
Legu pli (en la angla):
etikeda nutrada informo pri kuiritaj amarantaj folioj
Organic Facts
Innovate Us
Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Food Bank Foodie.