20.5.15

Ĉina brasiko

Indiĝena de: Ĉino
Sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): plej bona aŭtuno-printempo

Ĉina brasiko estas "nulkaloria manĝaĵo," ke signifas ke ĝi havas tiom malmulta da kalorioj ke vi uzas almenaŭ la saman nombron de kalorioj por manĝi ĝin kiel ĝi provizas. Ĝi estas membro de la braskia familia kaj kreskas plej bone dum malvarmeta vetero, do estas populara por vintraj kaj fruaj printempaj ĝardenoj.

Ĝi provizas multa da antioksidantojn kaj ĝi estas bonegan fonton de vitaminoj A kaj C. Vi ankaŭ akiros multa da vitamino K de ĝi, kaj la diversaj vitaminoj B ke esats tre grava kiam vi havas streson (kaj kiu ne havas ĝin hodiaŭe?). Ĝi ankaŭ provizas sortimenton de mineraloj -- kalcio, fosforo, kalio, mangano, fero, kaj magnezio -- kun aliajn aktuale popularajn nutraĵojn kiel omego-3j, karoteno, kaj luteino.

Legu pli:
Nutrition-and-you.com
whfoods.com

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.

Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie