11.11.15

Oksikokoj

Indiĝena de: Norda Eŭropo, Azio, kaj Usono, kaj Kanado
Sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): malfrua aŭtuno al vintro

Kontraŭ la popola ideo, oksikokoj ne bezonas faktan marĉo en kiu kreski, kvankam ili ja bezonas multan akvon kaj acida, sabla grundo kaj kreskos en marĉo (kaj kion alian vi kulturos tie?). Ili estas membro de la Ericaceae aŭ kaluna familio, parenca al mirteloj kaj vakcinioj, kaj kreskas en malaltaj trenantaj arbustoj kun maldikaj branĉoj kaj malgrandaj ĉiamverdaj folioj. Oksikokoj ankaŭ nomiĝas resaltaberoj ĉar ili resaltas kiam ili estas maturaj (atributo vere uzita komerce por apartigi ilin), kaj gruaberoj ĉar iliaj floroj iomete similas la kapojn de gruoj. La beroj flosas, do inundi la kampon estas la pli facila metodo por rikolti ilin. La plejmulto de la grandaj komercaj campoj vendas la plej grandajn, plej sukplenajn berojn al sukaj fabrikoj, do ankoraŭfoje la farmista bazaro estas la pli bona loko por aĉetumi.

Indiĝenaj amerikanoj uzis oksikokoj kiel manĝaĵo, ornamaĵo, kuracilo, kaj kolorigilo. La amerikana oksikoko, Vaccinium macrocarpon, estas la plej kutime kultivita speco, kun la plej grandaj beroj, sed aliaj specoj kiel la eŭropa oksikoko (Vaccinium oxycoccos) povas troviĝi en tuta la norda hemisfero kaj Vaccinium microcarpum kun ĝiaj pli malgrandaj beroj estas komuna en norda Eŭropo kaj Azio.

Oksikokoj havas multe da fitonutraĵoj ke donacas protekton kontraŭ karioj, urinaj aparataj infektoj, kancero, neŭrologiaj malsanoj, kaj inflamaj malsanoj, kaj povus apogi la imunan sistemon ĝenerale. Ili ankaŭ havas multajn da antioksidantojn kaj estas utilaj kontraŭ kolesterolaj problemoj. Ili estas bonan fonton de ĉiaj nutraĵo; provizas multajn da vitaminojn A, C, E, kaj K, beta-karoteno, luteino, zea-ksantino, foliato, kalio, kaj mangano. Ili acidigos urinon, ke helpas preventi la formiĝon de alkalaj ŝtonoj en la urina aparato, tamen la okzalacido povas formi ĝiajn proprajn ŝtonojn, do estu atenta se tiu estas konzerno por vi, kaj certiĝu ke vi trinkas multan akvon kun viaj oksikokoj. Vi ankaŭ devus esti atenta pri oksikokoj se vi prenias warfarin aŭ bezonas akumuli mineralojn kiel kalcio.

Oksikokoj konsumiĝas plej kutime kiel suko, sed ĉi tio ne estas la plej bona metodo por akiri tutajn tiuj bonegajn fitonutraĵojn. Ankaŭ, multaj "sukoj" estas plejparte akvo kaj sukero, do certigu vi legas atente tiuj etikedoj.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri raw cranberries etikeda nutrada informo pri sweetened dried cranberries
www.whfoods.com
Nutrition and You
Medical News Today
Authority Nutrition

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie