24.5.17

Rabarbaj mafinoj

1/4 taso bruna sukero
1/2 taso oleo
1 ovo
2 tekuleroj vanilo
1 taso buterlakto
1 1/2 tasoj haketita rabarbo
1/2 taso haketitaj nuksoj (nedeviga)
1/2 tekulero salo
2 1/2 tasoj faruno
1 tekulero bakpulvoro
1 tekulero natria bikarbonato

ĉapelaĵo:
1/3 taso sukero
1 1/2 tekuleroj cinamo
1 supkulero fandigita butero

Kunbatkirlu brunan sukeron, oleon, ovon, kaj vanilon ĝis bone miksitaj. Enmiksu buterlakton, rabarbon, kaj nuksojn. Unuigi salon, farunon, bakpulvoron, kaj natrian bikarbonaton; aldonu tuta samtempe al rabarba miksaĵo kaj kirlu ĝis ĵus miksitaj. Plenigi grasoŝmiritajn mafinaj kaseroloj ĝis 2/3 plenaj. Unuigi ĉapelaĵajn ingrediencojn kaj surŝutetu supre mafinojn. Baku ĉe 400 gradoj farenhejtaj 20 minutoj aŭ ĝis kuiritaj. Faras 24.

Fonto nekonata.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie