31.5.17

Rafanetaj folioj estas manĝebla

Rafaneta Folia Supo

1 granda cepo, hakita
2 supkuleroj butero
2 mezaj terpomoj, tranĉitaj
4 tazoj rafanetaj folioj
4 tazoj kokaĵa buljono
1/3 tazo peza kremo
5 rafanetoj, tranĉitaj, por garni

Fritetu la cepon en butero supre meza hejtilo ĝis tenera. Aldonu terpomojn kaj rafanetajn foliojn, turnomovanta por tegi kun butero. Aldonu kokaĵan buljonon kaj boligu. Malaltigu hejtilo kaj boletigu 30 minutoj. Lasi ke malvarmetiĝas iomete kaj miksu en miksilo (dependanta de la grandeco de via miksilo, vi povus bezoni labori kun baĉoj). Remetu en la kaserolon kaj enmiksu kremon. Rehejtu, turnomovanta, ĝis miksita bone; ne boligu. Garnu kun rafanetaj tranĉaĵoj

Adaptita da Mother Nature Network
Mezuroj estas usonaj.

Rafaneta Folia Pesto

2 grandaj plenmanoj freŝaj rafanetaj folioj, sentigitaj 30 gramoj (1 unco) raspita aŭ razita malmola fromaĝo kiel pecorino aŭ parmezano
30 gramoj (1 unco) nuksoj kiel pistakoj, migdaloj, aŭ pinsemoj (juglandoj estas malrekomenditaj, la rezulto estos amara)
1 ajlero, ĝermo forigita, tranĉita en kvaronoj
mallonga strio da citrona ŝelo, sen medolo (nedeviga)
2 supkuleroj olivoleo, kaj pli por alĝustigi la tekstiron
salo
pipro
kapsiketa pulvoro

Miksu en kuireja maŝino aŭ miksilo ĝis glata, skrapanta la flankoj laŭ estas necesa. Aldonu pli oleo kaj miksu ĝis dezirita teksturo atingiĝas. Alĝustigu la spicojn kaj konservu en hermetika ujo. Uzu aŭ frostigu ene de kelkaj tagoj.

Adaptita da Chocolate & Zucchini

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie