10.5.17

Poreoj

indiĝenaj de: kredeble centra Azio
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): aŭtuno al frua printempo

Poreoj, Allium ampeloprasum (Porea Aro), estas membroj da la Amarilidacoj, parecoj al cepoj kaj ajlo. Ili havas multan da kempferolo, kiu protektas la subŝtofojn de la sangaj vaskuloj. Alia maniero ke poreoj protektas sangajn vaskulojn estas kun iliaj altaj amasoj da polifenoloj (ajlo kaj cepoj havas pli, sed poreoj havas abundan). Ili ankaŭ provizas multan da foliato en bioagema formo, kiu signifas ke vi ne nur manĝas ĉi tiun vitaminon B, vi absorbas ĝin kaj ricevas tiun kardiovaskulan apogon. Poreaj flavonoidoj estas pli abundaj en la bulboj kaj malsupraj folioj, kiu estas la parto ke plej kutime uziĝas. Ili ankaŭ enhavas kunmetaĵojn kiu transformiĝas en alicinon post la poreo tranĉiĝas aŭ premiĝas; alicino malgrandigas kolesterolan formiĝon (ĉu vi ŝatus poreojn en tiu omleto?), mildigas sangan vaskulan rigidecon, malpliigas sangopremon, kaj havas antimikrobajn funkciojn. Poreoj ankaŭ provizas la gravajn vitaminojn piridoksinon, njacinon, riboflavinon, kaj vitaminojn A, B1, C, kaj E. Ilia bona enhavo de fibro faras ke ili estas helpa kun pezoperdo.

Antikvaj grekoj kaj romianoj manĝis poreojn por profiti la gorĝon kaj plifortigi la voĉon, kaj la romianoj enkondukiĝis ilin al multajn da la pli malvarmaj regionoj de ilia imperio. La poreo estas la nacia simbolo de Kimrujo; laŭ kelkaj fontoj ĉi tiu estas ĉar ili uziĝis en batalo kontraŭ saksaj invadantoj en 1620, sed fontoj ke mi pli kredas spuras la ĉeeston kaj gravecon de poreoj en Kimrujo al tre pli frua epoko.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj poreoj
etikeda nutrada informo pro bolitaj poreoj
Nutrition and You
Organic Gardening News and Info

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie