11.9.18

Nektarinoj

indiĝena de: probable Ĉinio
sezono en la Puĝeta Golfa regiono: julio-aŭgusto

Male al onidiro, nektarinoj ne estas hibrido de persikoj kaj prunoj. Ilia scienca nomo estas Prunus persica var. nucipersica aŭ nectarina, signifanta ke taksonomo rigardas ilin kiel vario aŭ raso de persiko. Ili estas membroj de la rozaca familio, pareca al prunoj kaj migdaloj. Ilia pulpo povas esti flava aŭ blanka. Kvazaŭ multaj fruktoj kaj legomoj, blankaj nektarinoj ĝenerale estas pli dolĉaj dum flavaj nektarinoj havas pli guston. Plejparto da la aĉeteblaj nektarinoj ke vi trovos estos gluiĝemakernaj, ke signifas ke la pulpo ne dividas facile da la kerno, sed malgluiĝemakernaj varioj ekzistas. Nektarinarboj bezonas malvarman vitro por stimuli floran produktado.

Nektarinoj originis en Ĉinio antaŭ almenaŭ jarmilo kaj disvastiĝis al persion (sekve la "persica" de ilia scienca nomo), tiam al Grekio kaj Romio. Ili atingis Anglujo ĉirkaŭ 1600 kaj alportiĝis al la Amerikojn por la hispanoj.

Nektarinoj estas abundaj en vitaminoj A, kelkaj Bj, C, E, K kaj ankaŭ provizas mineralojn kaj elektrolitojn kiel kalio, fosforo, magnezio, fero, zinko, kupro, kaj kalcio. Ili enhavas antioksidantojn kiel polifenoloj kaj karotenoidojn kiel beta-karoteno kaj kriptoksantino, kaj ilia fibro profitas la digeston. Ili havas ankaŭ antocjaninojn, katekinon, klorogenan acidon, kaj kvercetinajn devenigitaĵojn, kiu batalas trodikiĝokoneksajn problemojn, kaj ilia vitamino C helpas kun la absorbo de fero, batalanta anemio. Ilia luteino kaj beta-karoteno estas bonan por la vidkapablo, dum ilia vitamino C, zinko, kaj fenolaj kunmetaĵoj apogas la imunan sistemon. Nektarinoj eĉ estas bonaj por la haŭto, kun bioflavonoidoj kaj antioksidantoj ke protektas kontraŭ damaĝo da transviola elmetiĝo (do ilia havebleco dum julio kaj aŭgusto estas precipe konvena).

Nektarina alergioj estas nekutimaj, sed nektarinaj kernoj ne devus manĝi -- ili enhavas substancojn ke povas metaboli al cianido kaj malsanigi aŭ mortigi kiun manĝas tro multajn.

Legu pli (en la angla):
etikeda nutrada informo
Spoon University
Nutrition and You

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en Food Bank Foodie.