1.9.18

Banana Kuko de Mammy

1 taso sukero
2/3 taso butero
2 ovoj
1 1/2 tasoj faruno
1 tekulero natria bikarbonato
4 maturaj bananoj
1/2 taso hakitaj nuksoj (nedeviga)

Miksu en la kutima maniero por kukoj*. Baku en 8- aŭ 9-cola kvadrata kaserolo ĉe 350F gradoj farenhejtaj dum 35-40 minutoj.
Mezuroj estas usonaj.

La cetero de la historio
Ĉi tiu recepto originale devenis da la "Mammy" (avino) de mia patrino, kiu estus kuirinta por knaboj je la frua 20a jarcento ĉe, proksimume, Arkansaso. Mia patrino estus manĝinta ĉi tiu je la jardekoj 1930 kaj 1940. Mi ne scias kiu avino "Mammy"estis -- 50% ŝanco estis tiu en kies farmo mia patrino plenaĝiĝis dum la Depresio en plurgeneracia ampleksa familio -- sed mi memoras la ravon de mia patrino kiam ŝi akiris ĉi tiu recepto. Ni faris ĝin kune ene de la semajno.

Tiam mi mislokis ĝin. Mi estis serĉinta ĝin iom da tempo, ĉar mi estis relative certa ke mi havis ĝin iam. Mi precipe wanted ĝin ĉar la manĝaĵa banko preskaŭ ĉiamhavas bananojn, sed ili kutume estas tre maturaj kaj/aŭ tre kontuzitaj (bananoj kontuziĝas mirinde facile) -- perfekta por banana pano (meh) aŭ banana Kuko de Mammy! Do nun mi estas preskaŭ tiel ravita kiel mia patrino por havi ĝin denove. Eĉ se ĝi signifis serĉi tutan skatolon de malnovaj printaĵoj kaj fotokopioj.

Kiel flankaĵo, mia familio ŝajnas havi tradicio de perdi kaj remalkovri receptoj de avinoj, kaj mi estas danka por la remalkovra parto de tiu. Kaj... kie mi metis mian tribuno?... la semajnfino de la Tago de la Laboristo estas venonta, bona tri-taga semajnfino kun malmultaj socie devigitaj activities kuniĝita kun ĝi; kial vi ne uzas ĉi tiu tempo por kolekti viajn favoratajn receptojn da restanataj gepatroj, geavoj, aŭ eĉ gepraavoj? Kaj se vi estas gepatro, geavo, aŭ gepraavo, kial vi ne kolekras la favoratajn receptojn de viaj posteuloj en kajeron aŭ (bone savkopiitan) dosieron kiel donaco por unua(j) apartamento(j)? Ĉu viaj posteulo nure aĝas ses jarojn? Metu ĝin en sendanĝeran lokon ĝis ĝi bezoniĝas, sed skribu ilin nun; via pluvivo ne estas garantiita. Ĉu viaj posteuloj jam havas ilian duan hipotekon? Bone, nun ja necesas ke ili havas ilian kulinaran heredaĵon!

*Estas ĉirkaŭ tri manieroj de miksi kukan paston, dependanta de la aĝo de la recepto. Kiam mi faras ĉi tiun kuko, mi nure sekvas la ordon de la ingrediencoj de la recepto: batu la buteron, sukeron, kaj ovojn, aldonu la farunon kaj natrian bikarbonaton, tiam la bananojn kaj nuksojn. Mi devas fari pli serĉo pri ĉi tiu; mi svage memoras leganta pri "nova" maniero de miksi kuman pasto ke aperis je la meza 20a jarcento kaj faris ke la procezo estis pli facila sed mi ne memoras la detalojn.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Food Bank Foodie.