18.9.18

Terpoma rikolta tempo

Frititaj terpomoj kun fenkolo

1/2 al 1 bulbo da fenkolo, laŭ gusto
plenmano da terpomoj (t.e. la kvanto da terpomoj ke vi volas teni en unu mano -- unu granda, du mezaj, kelkaj malgrandaj)
butero aŭ oleo por kuiri
iom da salo kaj multa pipro

Forigu tigojn kaj foliojn da la fenkolo (retenu ilin por via sekvanta bakita fiŝaĵo aŭ alia uzo); apartigu la bulbo en tigojn, ĉirkaŭhaku, kaj lavigu. Tranĉu trans la tigoj, kiel tranĉanta celerio, por fari strioj ne pli da 1/4 cola larĝa (tiu estas, la pecoj devus esti la larĝo de la fenkola bulbo kontraŭ ĉirkaŭ 1/8 al 1/4 colo). Frotlavu aŭ senŝeligu la terpomojn, dependanta de ilia aĝo kaj via prefero, kaj tranĉu ilin ne pli da 1/4 cola dika. Se vi volas, tranĉu transverse en terpomfingrajn bastonojn, sed ili ankaŭ povas kuiriĝi kiel diskoj aŭ duondiskoj. Ekkuiru la terpomojn supre meza hejtilo en butero aŭ oleo, spicu, kaj aldonu la fenkolajn striojn. Etendu la pecojn laŭeble do ili povas bruniĝi, precipe la terpomoj, kaj turnu ilin ofte ĝis kuiritaj kaj malforte brunigita en multaj lokoj. Servas unu kiel manĝo, 2-3 kiel flankplado.

La cetero de la historio
Lasta semajnfine mi helpis rikolti terpomojn por la manĝaĵa banko, finanta kovrita kun tero kaj kun kelkaj trostreĉoj. Mi ŝategas elterigi terpomojn -- bone, teknike alio elterigis ilin, mi rajtis rampi en la tero kolektanta ilin kiam la ŝovelilo malkovris ilin.

Elterigi teroomojn estas kvazaŭ serĉi kaŝintan trezoron, sed kun pli certa rezulto. Aŭ eble pli kvazaŭ subtera paska ova ĉasado; ĉiukaze, mi havis paron da horojn de plezuro kaj la manĝaĵa banko atingis kestojn da belajn ruĝhaŭtajn terpomojn. Do mi decidis alŝuti bonan facilan recepton.

Fenkolo devus esti havebla; se ne, vi ĉiam povas baki ilin en kremo anstataŭe.


Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.