17.6.15

Ĉerizoj

Indiĝena de: Eŭropo kaj Anatolio
Sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): junio

Dum ni parolas pri fruktoj, ni konsideru alian antaŭulon de somero. Ĉerizoj estas drupoj, fruktoj kun kernoj anstataŭ semoj, kaj ili estas parencoj de aliaj malgrandaj arba fruktoj kiel prunoj, persikoj, kaj abrikotoj.

Abundas anthocyanina glycosidoj? (anthocyanin glycosides) en ĉerizoj; ili ludas la rolon de kontraŭinflama kontraŭ malsanoj kiel podagro, artrito, fibromialgio, kaj eĉ sporta vundoj. Esploro pri acidaj ĉerizoj trovas ke ili estas utilaj kontraŭ kanceroj, maljuniĝo kaj neŭrologia malsanoj, kaj antaŭ-diabeto.

Tiam estas la vitamino C ke ni inklinas atendi de frukto -- taso de krudaj dolĉaj ĉerizoj donos vin 10.8 mg de la aĵo, kun iom da beta-karoteno kaj vitaminoj K, B-6, kaj A. Ili ankaŭ havas bonan dozon de kalio, kaj kelka kupro, mangano, magnezio, fero, kalcio, fosforo, kaj zinko. Krome, ili enhavas fitosteroloj? (phytosterols), kiu helpas malaltigi "malbonan" kolesterolon.

Ĉerizoj estas unu de la rara manĝaĵaj fontoj de melatonino, ke trankviligas kaj estas utila kontraŭ nerva malsanoj, sendormeco, kaj nia kutima amiko, la tensia kapdoloro.

Legu pli:
Etikeda nutrada informo pri dolĉaj ĉerizoj
Etikeda nutrada informo pri acidaj (tortaj) ĉerizoj
nutrition-and-you.com

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.

Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie