7.9.16

Maiza supo

3 tranĉaĵoj lardo, hakitaj
1/3-1/2 meza cepo, hakita, aŭ malavara ĵetkovro da cepa pulvoro
1 granda aŭ 2 mezaj terpomoj, senŝeligitaj kaj tranĉita en kuboj
1 malgranda ladskatolo maizo, kremigita se estas havebla -- se malgranda ladskatolo ne estas havebla, ordinara ladskatolo povas uziĝi
cirkaŭ 2 tasoj lakto aŭ kremo

Malrapide brunigu lardon kaj cepojn en kaldrono aŭ granda kaserolo. Enmiksu terpomojn kaj maizon, kaj aldonu sufiĉan akvon por kovri. Boligu malrapide ĝis terpomojn estas komplete kuiritaj, cirkaŭ 15 minutoj. Forigu da hejtilo kaj aldonu lakton, hardanta ĝin unue (i.e. verŝu lakton en malkunan pelvon kaj zorgeme aldonu kulerojn da varmega supo ĝis lakto estas sufiĉe varma por aldoni al kaserolo sen kazeiĝi). Zorgeme hejtu supon al la temperaturo de manĝi sen boligi.

Far Dorothy Huffman.
Ĉi tiu originale estis por pektena supo, farita kun enladigitaj pektenoj anstataŭ maizo.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie