28.9.16

Pomoj

indiĝena de: centra kaj sudokcidenta Azio, kaj orienta Eŭropo
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): malfrua aŭgusto tra oktobro

Pomoj provizas fitonutraĵojn ke helpas reguligi sangan sukera, kaj fibron ke helpas reguligi sangan grason por batali koran malsanon. Ili apogas digeston por plibonigi la bakterian ekvilibron en la granda intesto. Ili ankaŭ enhavas antioksidantojn kaj kontraŭinflamojn ke moderigas la riskon de kardiovaskula malsano, pulma kancero, kaj astmo. Manĝi enterajn pomojn (anstataŭ pomsaŭcon aŭ poman sekon) estas precipe helpa por satigi malsaton kaj helpas ke dietantoj manĝas malpli. Kvankam pomoj estas plejparte karbonhidrato, ili havas malaltan gliceman indekso. Ili ankaŭ provizas moderajn kvantojn da vitaminon C kaj kalion. La ruĝa koloro de poma ŝelo kaŭziĝas por la polifenolo antocjanino; kvercetino estas alia nutraĵo precipe troviĝita en la ŝelo de pomo. Polifenoloj ankaŭ kaŭzas la bruniĝon de tranĉitaj pomoj.

Pomoj estas membroj da la rozo familio, parenca al abrikotoj, prunoj, ĉerizoj, framboj, kaj migdaloj. Ili klasifikiĝas en du kategorioj: kuirpomoj kiel Granny Smith, Gravenstein, kaj Jonagold, kaj manĝapomoj kiel Fuji, Braeburn, kaj Ruĝa Delektinda (la hereda vario, ne la belaj sed sengustaj postaj specoj). Dum "kuirpomoj" ankaŭ povas manĝiĝi freŝaj, kaj fakte multaj preferas bonan acidan manĝeton, manĝapomoj malofte estas bonaj kuiritaj. Estas ĉirkaŭ 7000 poma varioj.

Pomoj estas alia da la "malpura dekduo" ke emas havi pesticidajn reziduojn kiam konvencie kreskitaj. Plimultaj pomoj estas kovritaj kun speco de vakso por preventi ke ili sekus kaj ŝrumpus; eĉ ekologiaj pomoj povas havi tian koveon se la vakso estas ekologia. La carbonhidratoj en pomoj povas kaŭzi problemojn por personoj kun incitebla intesta sindromo, sed veraj alergioj al pomoj estas nekutimaj.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj pomoj
etikeda nutrada informo pri poma suko
World's Healthiest Foods
Authority Nutrition

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie