21.9.16

Porkaĵa Lumbaĵo kun Meksika Fizalida Saŭco

Meksika fizalida saŭco:
2 funtoj meksikaj fizalidoj, lavitaj kaj foliakovroj forigitaj
2 grandaj ĥalapenjokapsikoj
1 granda cepo, tranĉita en pecoj
6-8 grandaj bulbetoj ajlo, senŝeligitaj
koriandro laŭ gusto
suko de 1 limedo
salo laŭ gusto

Metu bakfornan arakon kelkaj coloj da la rostilo. Aranĝu meksikajn fizalidojn, ĥalapenjokapsikojn, cepon, kaj ajlon en rostokaserolo kaj metu ĝin kelkaj coloj da la rostilo. Rostu 5-6 minutoj, ĝis ili ekas bruli. Turnu kaj rostu aliaj 5-6 minutoj, ĝis meksikaj fizalidoj estas moligitaj kaj nigraj. Forigu da bakforno kaj malvarmetiĝu ĉirkaŭ 20 minutoj. Fendu la ĥalapenjokapsikojn en du partoj laŭlonge kaj forigu la semojn (retenu kelkajn semojn por pli spica saŭco). Metu legomojn kaj iliajn sukojn en miksilon kaj muelu ĝis dezirita teksturo atingiĝas; ĝi devus havi kelkajn bulojn. Aldonu la koriandron, limedan sukon, kaj salon; miksu iom pli. Povas fariĝi ĝis 3 tagoj antaŭe.

Porkaĵa lumbaĵo:
3 supkuleroj faruno
1 supkulero salo
1/2 tekulero kumino
larda graso, porkograso, aŭ legoma oleo, por brunigi
2 funtoj porkaĵa lumbaĵo, tranĉita en kuboj
1/4 taso Meksika-stila biero
1 recepto meksika fizalida saŭco (vidu supre)

Unuigu farunon, salon, kaj kuminon en granda pelvo. Aldonu la porkaĵaj kuboj kaj singarde skuu por kovri. Brunigu la porkaĵon en varmega graso/oelo, kuiranta unun tavolon samtempe, ĉirkaŭ 1-2 minutoj per dlanko. Forigu kun kulero kun aperturoj, lasu, kaj daŭru kun la restanta porkaĵo. Metu la bieron en la fritilon kaj kuiru, degratanta restantajn brunigitajn pecetojn dum la biero bobelas. Remetu la brunigitajn porkaĵajn kubojn en la fritilon kaj aldonu meksika fizalida saŭco. Boligetu la miksaĵon; malaltigu varmegon kaj boleti 15-20 minutoj. Povas fariĝi antaŭe tago aŭ du; gusto pliboniĝas kun tempo.

Servu kun:
Malgrandaj maizaj aŭ farunaj tortiljoj
Kuirita rizo
Kuiritaj fazeoloj
Hakita koriandro
Limedaj pecoj

Adaptita da The Kitchn
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie