14.9.16

Vinberoj

indiĝena de: multaj regionoj, inkluzive Azio, Afriko, kaj Nordameriko
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): malfrua aŭgusto-septembro

Vinberoj povas klasifikiĝi kiel tabla, vina, aŭ sekvinbera vinberoj. Ili havas larĝan gamon da koloroj kaj grandecoj. Ili kultiviĝis en Azio tiel frua kiel 5000 Antaŭ la Komuna Erao kaj venas al ni kun speco de mistiko kiel la fonto de la sankta alkoholaĵo de la klasika mondo, vino. En la 2a jarcento century Komuna Erao, kiam ili estis plantiĝinta en la Rejna Valo, pli da 90 varioj koniĝis. Malsamaj indiĝenaj varioj povas troviĝi en tuta la mondo. Labruskaj kaj muscadiniaj vinberoj estas indiĝenaj de Nordameriko, dum Amuraj vinberoj estas indiĝena al Azio.

Vinberoj estas fonto de kelkaj fitonutraĵoj, inkluzive resveratrolo, ke krediĝas pliigi la longeco de la vivo. Ili havas malaltan gliceman indekson kaj helpas ekvilibrigi sangan sukeron (du kvalitoj ke, ĝi finiĝas, ne estas tiel apude ligitaj kiel ni estas rakontiĝinta). Ili ankaŭ provizas melatoninon kaj unikajn peptidojn kun antibakteriaj ecoj. La ŝeloj kaj semoj (se ĉeestantaj) estas speciale altaj en antioksidantoj kaj kontraŭinflamoj. Vinberoj ankaŭ multe profitas la kardiovaskulan sistemon, inkluzive sangoprema regulo kaj plibonigo de kolesterolaj niveloj. Regula consumado de vinberoj aŭ vinbera suko eĉ povas plibonigi vian povo de lerni, faranta ke ili estas bonega manĝeto por studantoj. Ili ankaŭ provizas vitaminojn B2, C, kaj K, kaj ankaŭ kupron kaj aliajn mikronutraĵajn mineralojn. Sekvinberoj, kompreneble havas pli sukeron kaj kaloriojn, sed alie ili havas kvazaŭ la samajn nutraĵojn.

Vinberoj estas alia da tiuj manĝaĵoj ke retenas bone pesticidajn reziduojn, ke faras ke ekologiaj vinberoj estas bona elekto. Genmanipulitaj vinberoj ekzistas, sed ankoraŭ estas tre raraj. Ĝenerale, ruĝaj vinberoj estas la plej dolĉaj, blanka vinberoj (efektive helaj verdaj) estas meza dolĉaj, kaj purpuraj kaj nigraj aŭ blunigraj vinberoj estas la malplej dolĉaj kaj la plej "vinbera" en gusto. Vinberoj povas frostigiĝi, kvankam ĝi reduktas iomete ilian guston; frostigitaj vinberoj povas fari bonegan someran manĝeton.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj vinberoj
etikeda nutrada informo pri vinbera suko
etikeda nutrada informo pri sekvinberoj
World's Healthiest Foods
sekvinberoj en Nutrition and You

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie