7.9.16

Frukta pico

Krusto:
1 taso graso/margarino/butero
1 1/2 tasoj sukero
2 3/4 tasoj faruno
2 ovoj
2 tekuleroj kalia bitartrato
1/4 tekulero salo (nedeviga)
1 tekulero natria bikarbonato

Batu shortening, sukeron, kaj ovojn ĝis aera. Aldonu sekajn ingrediencojn, miksu bone. Distribuu paston en 10-cola pica plado (aŭ pli granda, en 10-cola plado ĝi finiĝas relative dika). Baku 10-15 minutoj ĉe 350 gradoj farenhejtaj. Lasi malvarmetigi.

Ĉapelaĵo:
16 uncoj kremfromaĝo
6 supkuleroj sukero
frukto (kiu ajn vi ŝatus, tranĉitaj en la plimulto de kazoj, freŝa estas pli bona sed enladigita ankaŭ povas uziĝi; mi uzas kutime bananojn, kivojn, persikojn, fragojn (tutaj tranĉitaj) kaj iufoje enladigitajn mandarinajn segmentojn)

Batu kremfromaĝon kaj sukeron; ŝmiru ĝin supre malvarma krusto. Metu frukton supre (vi povas fari ornamitajn desegnaĵojn designs se vi volas. Vi volas fini kun sola tavolo de fruktoj, proksime metitaj sed ne supermetiĝitaj).

Glazuro:
2-3 tasoj frukta suko, sukerita se estas necesa
4 supkuleroj maiza amelo

Kuiru, turnomovanta, ĝis densa (ĉi tiu paŝo estas tre grava; ĝia malinkludo bezonos lavanta la internon de la glaciŝranko...). Kulerĉerpu glazuron supre la frukton, certiganta ke aero-sensiva frukto kiel bananoj kaj pomoj estas tute kovritaj. Glazuro devus fiksi sen helpo se pico ne konserviĝas en varma loko; se ĝi ŝajnas esti malbonvolonta, fridigu ĝin (kondiĉe ke vi estas kuirinta la glazuron).

Far Dorothy Huffman, kiu povus esti trovinta ĝin en ĵurnalo da Spokane aŭ Spokane Valley je la meza jardeko 1970.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie