23.9.15

Vintraj kukurboj

indiĝena de: Meksiko kaj Cental Ameriko
sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): aŭtuno

Vintraj kukurboj estas de multaj varioj, sed tutaj ili havas relative malmolan eksteran ŝelon kaj interna kavo plena de semoj. Modernaj kukurboj evoluis da la sovaĝa kukurbo de regiono inter Gvatemalo kaj Meksiko, kaj unue ili estis kultivata por iliaj semoj, la pulpo estanta magra kaj tre amara. Dum rostitaj oranĝkolora kukurba (pumpkin) semoj estas la pli konataj nuntempe, la semoj de tutaj vintraj kukurboj povas rostiĝi por fari sanan manĝeton, plena de linolea kaj olea acidoj. Metu ilin sur bakpladon kaj rostu ilin ĉe 160-170 gradoj farenhejtaj 15-20 minutoj por minimumigi damaĝon al ĉi tiuj grasacidoj.

Vintraj kukurboj estas konataj kiel grava fonto de karotenoidoj, precipe alpha-karoteno kaj beta-karoteno. 90% de iliaj totalaj kalorioj estas de karbonhidratoj, kaj preskaŭ duona de tiuj havas amelan komponadon, do ili estas unu de la pli amelaj legomoj, sed ne tuta amelo estas samaj: estas kvanto de animalaj sploroj montranta ke la pektinoj de vintraj kukurboj havas antioksidanta, kontraŭinflama, antidiabeta, kaj insulinareguliganta ecoj. Aliaj antioksidantoj en vintraj kukurboj enhavas vitaminon C kaj manganon. Kukurbitacioj, nomigitaj por la kukurba familio, kukurbacoj, ankaŭ estas trovitaj en brasikoj, kelkaj fungoj, kaj kelkaj moluskoj, unue malkovriĝis en vintraj kukurboj, kaj havas antivirusajn, antibakteriajn, kaj kontraŭinflamajn ecojn. Vintraj kukurboj ankaŭ havas valorajn kvantojn de omega-3 grasoj, precipe kiam rigardanta ke malpli ol 15% de iliaj kalorioj estas da grasoj. Ili ankaŭ provizas multajn B vitaminojn: B1, B3, B6, pantotena acido, foliato, kaj la kvazaŭ B-vitamina kunmetaĵo d-chiro-inositolo, kiuj tutajestas gravaj por sanga sukera regulo.

Vintraj kukurboj povas uziĝi por helpi purigi poluitan teron, absorbanta policiklajn aromatajn hidrokarbonidojn kaj aliajn poluciantojn; kiu estas bonega se vi faras ekologia laboro, sed ne tre bona se vi projektas manĝi la kukurbojn. Nun estas bona fojo por insisti pri tiu "ekologia" etikedo, eĉ kvankam konvencie kreskitaj kukurboj ne havas la reputacion de enhavi pesticidaj reziduoj. Kukurboj konserviĝas plej bone ekster da la lumo konstante ĉe 50-60 gradoj farenhejtaj.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri kuirita buternuksa kukurbo
etikeda nutrada informo pri kuirita glana kukurbo
etikeda nutrada informo pri kuirita spageta kukurbo
etikeda nutrada informo pri kuirita oranĝkolora kukurbo (pumpkin)
gvido al 10 kutimaj specoj de vintra kukurbo LINK NAME
kaj evidente vi povas manĝi ankaŭ oranĝkolora kukurbo floroj

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater. Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie