30.9.15

Toskana supo de blankaj fazeoloj kaj rostita ajlo

1 funto sekigitaj cannellinaj fazeoloj, lavetitaj
1 bulbo ajlo, senŝeligita
8 tasoj akvo
4 freŝaj salviaj folioj, kaj pli por garni
2 kuleretoj olivoleo
1 supkulero kokaĵa aŭ legoma buljona pulvoro
salo kaj pipro laŭ gusto

Metu fazeolojn, 3 bulbetojn de ajlo, akvon, kaj kelkajn salivajn foliojn en malrapida kuirilo; kovru kaj kuiru ĉe alta varmego 4 horoj, aŭ ĝis fazeoloj estas teneraj.

Metu restantajn ajlajn bulbetojn en la centro de 7x7-cola kvadrato de aluminiolo kaj verŝu kun oleo; salu malforte. Sigelu aluminiolon kaj baku ĉe 400F 25-30 minutoj, ĝis ajlo estas moligita kaj malforte brunigita. Forigi da forno kaj lasu malvarmetiĝi.

Aldonu buljonon al la kuiritaj fazeoloj kaj miksu por solvi. Transloku parton da la fazeoloj kaj likvaĵo al miksilo; aldonu rostitan ajlon (reteni kelkaj bulbetoj por garnaĵo se dezirita). Muelu ĝis glata kaj revenigu al malrapida kuirilo. Ripetu ĝis dezirita ĝis dezirita teksturo atingiĝas. Alĝustigu la spicojn.

Garnu kun freŝaj salviaj folioj, blanka pipro, entjeraj rostitaj ajlaj bulbetoj, se dezirita.

Faras ĉirkaŭ 7 3/4 tasoj, aŭ 7 porcioj.

Adaptita da Skinnytaste.com
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie