16.9.15

Tandura meleagro

tuta meleagro de 12-14 funtoj, lavetita kaj sekigita por frapetoj
1/4 taso koŝera salo
5 nigraj kardamomaj guŝoj
5 verdaj kardamomaj guŝoj
1 supkulero kuminaj semoj
1 meza ruĝa cepo, hakita
2 ribs celerio, hakita
4 bulbetoj ajlo
sako por rosti meleagron

Marinaĵo:
4 tasoj simpla entejralakta yogurto
1/2 taso hakita senŝeligita zingibro
1/2 taso freŝa limeda suko
1/4 taso delikate hakita ajlo
1/4 taso papriko
2 supkuleroj tandura masalo (vidu malsupre por recepto)
2 supkuleroj garama masalo (vidu malsupre por recepto)
2 kuleretoj kapsiketa pulvoro
1 kulereto freŝdate muelita nikaj ajlo.

Muelu marinaĵaj ingrediencoj en miksilo kaj verŝu en sako por rosti; certigu ke la meleagro estas kovrita. Ligu sakon kaj metu bruston malsupran en rostokaserolo. Fridigu dum unu nokto. Kiam vi estas preta por kuiri, lasu meleagron stari en la sako ĉe ĉambra temperaturo 1 horo, tiam turnu bruston supran. Piku truojn por vaporo en sako se estas necesa. Rostu meleagron 30 minutoj ĉe 400 gradoj farenhejta, tiam malaltigu varmego al 350 gradoj farenhejta kaj daŭrigu rosti ĉirkaŭ alia 1 1/2 horoj, ĝis viandotermometro registras 160 gradoj farenhejta. Tranĉu kaj malfermu la sakon.

Hejtigu bakfornon al 400 gradoj farenhejta. Malaltigu varmego al 350 gradoj farenhejta. Rostu melegron ĝis tujregistranta viandotermometro enmetita en plej densa parto de la femuro (enpiku la sakon kun la termometro) registras 160 gradoj farenhejta, ĉirkaŭ 1 1/2 horoj pli longe. Tranĉu supron de la sako kaj forigu da la meleagro. Daŭrigu rosti alia 15-30 minutoj, ĝis brusto estas forte brunigita sed ne brulita kaj termometro registras 165 gradoj farenhejta. Transloku al tranĉatabulo kaj lasu ripozi almenaŭ 20 minutoj.

Kribru sukojn en granda kaserolo kaj senŝaŭmigu grason. Boletu kun meza varmego ĉirkaŭ 20 minutoj, ĝis saŭco estas reduktita al 3 1/2 tasoj.

------------
Tandura masalo:
2 1/2 supkuleroj koriandra semoj
2 supkuleroj kumina semoj
1 supkulero + 1 kulereto entjeraj nigraj piproj
1 supkulero muelita kardamomo
2 kuleretoj kapsiketa pulvoro
1 kulereto sekigita fenugreko
1 kulereto entjeraj kariofiloj
1 cinama bastono de 3-4 coloj, rompita en pecoj
1/4 kulereto ajwain semoj

Rostu spicojn kun meza varmego ĝis aromaj, ĉirkaŭ 2 minutoj; turnomovu ofte. Lasu malvarmetiĝi. Muelu miksaĵon en spica muelilo aŭ kun pistujo kaj pistilo en baĉoj. Konservu en hermetika ujo ĉe ĉambra temperaturo ĝis 1 monato.

------------

Garama masalo:
24 noblaj laŭraj folioj folioj, ĉifitaj
3 supkuleroj nigraj kardamoma guŝoj
2 1/2 supkuleroj kuminaj semoj
2 supkuleroj nigraj piproj
1 1/2 supkuleroj verdaj kardamomaj guŝoj
1 supkulero koriandraj semoj
2 kuleretoj ajwain semoj
2 kuleretoj entjeraj kariofiloj
1 cinama bastono de 3-4 coloj, rompita en pecoj

Rostu spicojn kun meza varmego ĝis aromaj, ĉirkaŭ 2 minutoj; turnomovu ofte. Lasu malvarmetiĝi. Muelu miksaĵon en spica muelilo aŭ kun pistujo kaj pistilo en baĉoj. Konservu en hermetika ujo ĉe ĉambra temperaturo ĝis 1 monato. ------------

Adaptita da recepto por Heather Carlucci-Rodriguez da Bon Appétit, Novembro 2011, kiel represita por epicurious.com
Tutaj mezuroj estas usonaj.

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie