17.7.15

Brokola salato

2 kapoj brokolo 4-10 tranĉaĵoj lardo (sufiĉa por esti bona kun kvanto da brokolo) 4-8 verdaj cepoj (sufiĉa por esti bona kun kvanto da brokolo) 1/4 - 1/2 taso migdaloj, tranĉitaj (sufiĉa por esti bona kun kvanto da brokolo) saŭco: 1 taso majonezo 1 supkulero sukero 2 supkuleroj vinagro Tranĉu la lardon en 1/4-cola pecoj kaj fritu ĝis preskaŭ kraketa; lasi ke ĝi malvarmiĝas. Brunigu la migdalojn ĉe 450 gradoj farenhejta ĝis malforte brunitaj; lasi ke ĝi malvarmiĝas. Tranĉu la brokolon en mordmezuraj floretoj kaj metu en pelvon. Tranĉu la cepojn maldike (inkluzive la verdajn partojn) kaj metu en la pelvon kun la brokolo. En alia pelvo, miksu la saŭco ĝis glata. Miksu la lardon kaj migdalojn kun la brokolo kaj cepoj, kaj miksu ĝis tutaj ingrediencoj estas bone distribuitaj. Verŝu saŭco supre ĝin, kaj miksu ĝis tuto estas bone kovrita. Uzu vian juĝo; uzu sufiĉa por malavare kovri la salatajn ingrediencojn sed vi ne volas ke la ingrediencoj naĝus. Kovru kun plastakovro kaj malvarmigu almenaŭ unu horo. Far: Carolyne McNary, adaptita far Kelly Iverson.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie