22.7.15

Mielaj dolĉaĵoj

Ĉi tie estas kelkaj mielaj dolĉaĵoj da la antikva mondo, kiel rekreita far Andrew Dalby kaj Sally Grainger en The Classical Cookbook (J. Paul Getty Museum, 1996. ISBN: 0892363940).

Deliaj dolĉaĵoj (greka)

3/4 taso bolanta akvo
1/2 taso kribrita ĉiocela faruno (prefere malblankigita)
olivoleo por profunde friti
2 supkuleroj varma mielo
papavaj semoj aŭ muelita nigra pipro por ĵetkovri

Vigle batkirlu farunon en akvo kaj kuiri kelkajn minutojn. Verŝi en grandan teleron aŭ, se estas havebla, marmora plato. Lasi ke ĝi malvarmiĝas komplete; ĝi devus esti firma sed iomete gluanta. Dum la oleo hejtiĝas, haku farunan miksaĵon en kuboj. Provu la oleon kun iomete da la miksaĵo; kiam ĝi leviĝas kaj koloras, la oleo estas preta. Kuiru kuboj 2-3 samtempe en la oleo 3-4 minutoj, ĝis orkolore brunaj. Forigu kaj senakvigu en paperaj mantukoj, tiam kovruu kun mielo kaj ĵetkovru kun papavaj semoj aŭ pipro.

--------------
Alexandria dolĉaĵoj (romia)

1 taso sezamaj semoj
3/4 taso (entute) haketitaj migdaloj, juglandoj, kaj aveloj
3/4 taso mielo

Rostu sezamajn semojn kaj nuksojn ĉe 350 gradoj farenhejtaj ĝis ili ekas kolori. Boligu mielon, senŝaŭmigu, kaj boletu 7 minutoj. Forigu da hejtilo kaj enmiksu sezamajn semojn kaj nuksojn. Distribuu en grasoŝmiritan bakpleton aŭ malprofundan kaserolon por malvarmiĝi. Kiam malvarma sufiĉe por manipuli, form into malgrandaj buloj; faldu en pecojn de papero por konservi.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie