15.7.15

Brokolo

indiĝena de: Italio
sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): somero al vintro

Brokolo estas membro da la brasiko familio, parenca al florbrasiko, brasiko, kaj eruko; kelkaj fontoj sugestas ke oni manĝus 3-5 tasojn da brasikaj legomoj per semajno. Ĝi estas "tre malalta kaloria legomo" kaj havas multajn fibron, vitaminojn, mineralojn, antioksidantojn, fitonutraĵojn, kaj flavonoidojn. Brokolo estas speciala konita por fitonutraĵoj kaj flavonoidoj ke donacas protekton kontraŭ gamo da kanceroj. La antioksidantoj enhavas vitaminojn A kaj C; vitamino A apogas vidkapablon kaj vitamino C apogas la imunan sistemon.

Brokolo estas tre bona por la korpa purigada sistemo. Ĝi enhavas tri glukosinolajn fitonutraĵojn en speciala miksaĵo kiu apogas tutajn la paŝojn de la purigada procezo kaj isotiosianatojn kiu helpas regi ĉi tiun procezon ĉe genetika nivelo (ankaŭ estas ĝenerale bona por la digesto). Ĝi ankaŭ donacas kontraŭinflamajn avantaĝojn kaj povas mildigi la efekton de alergioj.

Brokolo evoluiĝis da sovaĝa brasiko je la antikva romia epoko. Kvankam estas kutima manĝi nur la florajn kapojn aŭ floretojn de brokolo, la folioj kaj (senŝeligitaj) tigoj ankaŭ estas manĝebla. Fakte, se vi malŝatas brokolon, mi instigas ke vi senŝeligas kaj tranĉas la tigojn, kaj provas ilin bolitaj aŭ varpokuiritaj ĝis teneraj; kelkaj personoj malŝatas la teksturon de la floretoj, ne la guston. Nekuirita brokolo estas la plej nutra, sed por reteni la plej nutraĵoj kiam kuiranta brokolon, konservu la varmegon malalta; vaporkuiru ĝin ĉe 212 gradoj farenhejtaj apenaŭ 5 minutoj. Se vi kuiras ankaŭ la tigoj, eku ilin antaŭ la floretoj, kaj por eĉ pli nutraĵoj, enmetu la foliojn. Brokolaj ŝosoj kaj mikroverdaĵoj ankaŭ akiras populareco.

Unu averto, tamen: brokolo, kiel alia brasikoj, enhavas "kropkaŭzojn" ke povas esti problemon por personoj kun kropa problemoj. Tiuj kun sanaj kropoj, tamen, povas manĝi tiom da ĝi kiel ili volas.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuirita brokolo
etikeda nutrada informo pri kuirita brokolo
whfoods.com

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie