6.7.15

Mezepokaj peklitaj legomoj

2 funtoj entute petroselaj radikoj, karotoj, rafanetoj, kaj napoj, senŝeligitaj kaj maldike tranĉitaj
1 funto blanka brasiko, senkernigita kaj tranĉita en ĉifonoj
1 funto malmolaj piroj, senŝeligitaj, senkernigitaj, kaj hakitaj
6 supkuleroj salo
1 kulereto muelita zingibro
1/2 kulereto safrano
2 tasoj blanka vina vinagro
2 uncoj riboj
2 1/2 tasoj sukplena blanka vino
6 supkuleroj mielo
1 kulereto franca mustardo
1/8 kulereto ĉiu muelita cinamo kaj muelita nigra pipro
1/4 kulereto ĉiu anizo kaj fenkolaj semoj
2 uncoj sukero

Boligu radikojn kaj brasikon, aldonu pirojn, kaj kuiri ĝis ili ekas moliĝi. Senakvigu kaj disribuu legomojn en 2-cola tavolo en malprofundan malmetalhavan kaserolon. Ĵetkovru kun salon, zingibron, safranon, kaj 4 supkulerojn da la vinagro, kovru, kaj lasu 12 horoj.

Lavetu bone kaj aldonu la ribojn, tiam paku en steriligitajn enladigajn vazojn; lasu almenaŭ 1-colan malplenan spacon ĉe la supro. Boletigu vinon kaj mielon, senŝaŭmigu, kaj aldonu la restantan vinagron, mustardon, cinamon, pipron, anizon, fenkolajn semojn, kaj sukeron. Boligu kaj verŝu supre legomoj ĝis kovritaj kun 1/2 colon da likvaĵo. Fermu kun vinagrimunaj kovriloj kaj konservu.

Adaptita da: Black, Maggie, The Medieval Cookbook. British Museum Press, 1992. ISBN: 0714105562
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie