1.7.15

Ajlaj skapoj

indiĝena de: mez-azio
sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): somero, sed nur dum kelkaj weeks

Ajlaj skapoj, ankau nomata kuki-ninniku aŭ ajlaj trunketoj, ŝosoj, suproj, tigoj, aŭ bukloj, estas la floraj trunketoj de la ajla planto, fortranĉita antaŭ ili floras por instigi ke la planto produktus pli grandajn bulbojn. Ili havas teksturon simila ol asparagoj kaj mildan ajlan guston, aspektas tre amuza, kaj signalas ke estas somero. Ĉar ili estas de la ajla planto, ili prezentas multajn da la samaj sanaj profitoj ol regula ajlo, inkluzive helpi plibonigi sangaj oksigenaj niveloj, protekti kontraŭ osteoartrito kaj kancero, helpi gardi la hepaton kaj renojn da oksidigita streĉo, kaj stimuli la imunan sistemon. Ili ankaŭ provizas nutraĵojn ke gardas la haŭton kaj la pulmojn. Skapoj estas bona fonto de vitaminoj A kaj B6, kalcio, mangano, kaj seleno.

Se la skapo kreskas, ĝi produktos floron kaj tiam bulbetojn ke anstataŭas grajnoj en la reprodukta proceso de ajlo. Farmistoj fortranĉas tiu ĉi floran trunketon por preventi ke la planto uzus energio por kreski tiu ĉi bulbetojn anstataŭ "koncentri" je la ĉefa bulbo. La bulbetoj ne manĝiĝi, tamen estas kelka konjecto inter farmistoj....

Skapoj povas tranĉiĝi maldike kaj aldoniĝi nekuirita al salatoj aŭ io ajn ke vi farus kun ŝenoprazoj aŭ cepetoj. Ankaŭ vi povas kuiri ilin; provu ilin en via favorata recepto aŭ kirlata-fritata mikso.

Legu pli:
kvin motivoj por manĝi skapoj
artikolo kun multa da recepaj ideoj

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie