5.7.15

Vaporkuirita ĉina brasiko kun nigra vinagro kaj sezamoleo

1 granda kunligaĵo ĉina brasiko
3 supkuleroj ĉina nigra vinagro (aŭ balzama vinagro)
1 kulereto sukero
1/2 kulereto ĉina kapsiketa pasto
2 kuleretoj malhela sezamoleo
1 kulereto salo
2 kuleretoj sezamaj semoj

Tranĉu ĉirkaŭ unu colon da la fundo de la ĉinaj brasikoj kaj forĵetu. Apartigu la tigojn, forigu la foliojn kaj tranĉu ilin en striojn de ĉirkaŭ 1/4 cola larĝo, tiam tranĉu la tigojn en 1/4 colajn tranĉaĵojn. Konservu tigojn kaj foliojn malkune. Unuigu restantajn ingrediencojn. Vaporkuiru la tigojn 4 minutoj; aldonu la foliojn kaj vaporkuiru aliaj 4 minutojn, tiam skuu kun vinagra miksaĵo kaj aldonu salo se dezirita.

Adaptita da: Peterson, James, Vegetables. William Morrow, 1998. ISBN: 0688146589
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie