5.8.15

Frijoles de la olla

Hejme kuiritaj fazeoloj

1 funto nigraj fazeoloj
2 supkuleroj legoma oleo
1 meza cepo, hakita
2 vergetoj freŝa epazoto, aŭ 2 supkuleroj sekigita
2 1/2 kcartoj akvo (aŭ miksaĵo da akvo kaj legoma buljono)
1-2 tekuleroj salo, aŭ laŭ gusto

Ekzamenu fazeolojn, metu en grandan pelvon, kovru kun almenaŭ du coloj da malvarma akvo, kaj sorbigu dum la nokto.

Senakvigu fazeolojn kaj metu en grandan poton kun oleo, cepo, kaj epazoto. Aldonu akvon kaj boligu. Boletu, parte kovrita, ĝis la fazeoloj estas teneraj, 1 1/2 al 2 1/2 horoj, dependanta de la freŝeco de la fazeoloj. Senŝaŭmigu ŝaŭmon kiel necesa kaj aldonu akvon se la miksaĵo fariĝas tro densa. Kiam la fazeoloj estas teneraj, aldonu salon laŭ gusto kaj boletu kelkaj minutoj. Se vi uzis freŝan epazoton, forigu la vergetojn antaŭ servanta.

Povas frostiĝi aŭ uziĝi en rizo kaj fazeoloj aŭ por plenigi buritojn; por nigra fazeola supo, muelu fazeolojn, spicu kun kumino laŭ gusto, kaj aldonu legoman buljonon.

Faras 7 tasoj.

Adaptita da The Perfect Pantry
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie