19.8.15

Verda tomata saŭco

Ĉi tiu tradicie fariĝas dum la aŭtuno kie la unua vera frosto prognoziĝas kaj tutaj la restantaj tomatoj, maturaj aŭ nematuraj, rikoltiĝas.

Metu trans manĝaĵo muelilo (vi povas uzi kuirejan maŝinon sed muelilo produktas pli unuforman rezulton):
24 mezajn verdajn tomatojn, senkernigitajn sed ne senŝeligitajn
2 ruĝajn paprikojn
4 verdajn paprikojn
8 malgrandajn cepojn

Aldonu:
4 supkulerojn salon

Miksu bone. Lasu stari 2 horoj. Senakvigu. Elpremu tiel pli akvon kiel vi povas.

Hejtu:
2 tasojn sukeron (ĝis 4 tasojn se vi ŝatas pli dolĉan saŭcon)
3 tasojn vinagron
4 supkulerojn mustardajn semojn
2 supkulerojn celeriajn semojn

Aldonu tomatan miksaĵon; bolu 10 minutoj. Paku bolanta en varmegajn (steriligitajn) vazojn, kovru kun varmegaj (steriligitaj) kovriloj, kaj esperu ke ili sigeliĝu. Malsigeliĝita(j) vazo(j) konserviĝos tuta vintro se fridiĝita(j).

Faras ĉirkaŭ 10 1/2 pindojn.

Da Isa Reim, kiel rakontita al Dorothy Huffman je la jardeko 1970.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie