17.8.15

Keĉapo

4 galjonoj maturaj tomatoj, lavigitaj kaj sentigitaj
2 cepoj, lavigitaj kaj sekaj eksteraj tavoloj forigitaj
5 tigoj celerio, lavigitaj
2 verdaj paprikoj, lavigitaj kaj sentigitaj
3 tasoj sukero
2 tasoj pomvina vinagro
1/4 tekulero muelitaj kariofiloj
1/2 tekulero pimento
1/2 tekulero cinamo
3 supkuleroj salo

Kuiru tomatojn, cepojn, celeriojn, kaj paprikojn kune ĝis molegaj. Premu trans manĝaĵan muelilon aŭ tre fajnan kribrilon en supan poton kaj aldonu la restantajn ingrediencojn. Bolu 10 minutoj. Verŝu en varmegajn, steriligitajn vazojn kaj fermu. Faras ĉirkaŭ 6 pindojn.

Fonto nekonata. Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie