9.8.15

Bonan Metu Ruze Kelkajn Kukurbetojn Sur la Verando de Viaj Najbaroj Tagon

Hieraŭan nokton (la 8a de aŭgusto) estis Metu Ruze Kelkajn Kukurbetojn Sur la Verando de Viaj Najbaroj Tago, populara festotago inter amatoraj ĝardenistoj, precipe en ĉirkaŭurbaj regionoj kie kukurbeta planto estas preskaŭ de rigueur (tamen estas kelkaj ke antaŭvidas MRKKSVVN Tago kaj plantas glana kukurboj kaj keklaj pliaj terpomojn antaŭvidi). Do por celebri ĉi tiu duonoficiala festotago kaj kukurbeta sezono ĝenerale, ĉi tie estas kelkaj receptoj por eluzi tiujn profitajn kukurbojn, provizitaj por niaj amikoj en Stoney Plains Farm.

Tutaj mezuroj estas usonaj.

---------
Duobla ĉokolada kukurbeta kuko

3/4 taso oleo
1 1/4 tasoj sukero
2 ovoj
1 kulereto vanilo
2 tasoj raspita kukurbeto
1/3 taso buterlakto aŭ acidlokto
3 supkuleroj kakao pulvoro (vi povas anstataŭigi karoba pulvoro)
1/2 kulereto bakpulvoro
1 kulereto natria bikarbonato
1/2 kulereto cinamo
1/2 kulereto kariofilo
2 1/2 tasoj faruno
ĉokoladaj pecoj (vi povas anstataŭigi karobo pecoj)

Miksu tutaj ingrediencoj kaj verŝu en grasoŝmirita 9 x 13-cola kaserolo. Baku 30-35 minutoj ĉe 350 gradoj farenhejta.

---------
Kukurbetaj lancoj frititaj en bakforno

2 mezaj kukurbetoj (aŭ flavaj someraj kukurboj), lavitaj sed ne senŝeligitaj
3 supkuleroj sekigitaj paneroj
1 supkulero raspita parmezano
1 kulereto sekigita origano
1/2 kulereto sekigita bazilio
1 kulereto sekigita somera satureo
1/4 kulereto ajla pulvoro
1/8 kulereto pipro
2 kulereto maizoleo
2 supkuleroj akvo
marinara saŭco por servi (nedeviga)

Tranĉu kukurbetojn en ok partojn laŭlonge, tiam en du partojn transverse. Kunskuu panerojn kaj spicojn. Kunkirlu oleon kaj akvon. Malseketigu kukurbetajn pecojn en oleo/akvo miksaĵo kaj ruligi en paneroj por kovri tutajn flankojn. Aranĝu en malforte oleoŝmirita bakpleto kaj baku 7 minutoj ĉe 475 gradoj farenhejta, ĝis la kulurbetoj estas malforte brunigita. Turnu kaj baku 3 minutoj pli longe. Servu kun varmega marinara saŭco se vi deziras.

---------
Malvarma kukurbeta salato

kukurbetoj, tranĉita laŭlonge en maldikaj strioj
kolzoleo
salo
delikate haketita ajlo
ruĝa vina vinagro

Tutaj kvantoj estas laŭ gusto. Fritu kukurbetojn en varmega oleo ĝis moligita, transloku al pelvo kaj salu malforte. Forĵetu plejparton de la oleo en la kaserolo kaj fritetu la ajlon en la restanto. Aldonu vinagro al profundo de ĉirkaŭ 1/4 colo kaj bolu rapide. Skuu kun kukurbetoj, kovru, kaj malvarmigu.

---------
Kukurbeta pano

2 1/2 tasoj raspita kukurbetoj (ĉirkaŭ 2 grandaj)
1 taso sukero
4 ovoj
1/2 taso legoma oleo
3 1/2 tasoj faruno
1 kulereto salo
2 kuleretoj bakpulvoro
1/2 kulereto natria bikarbonato
1/2 kulereto cinamo
1/2 kulereto muskato
1/4 kulereto muelitaj kariofiloj
1 taso haketaj rostitaj juglandoj aŭ pekanoj

Unuigu kukurbetojn, sukeron, ovojn, kaj oleon. Kribru farunon, salon, bakpulvoron, natrian bikarbonaton, kaj spicon en kukurbeta miksaĵo kaj turnomovu ĝis ĵus unuigitaj. Kunfaldu nuksojn kaj verŝu pasto en du grasoŝmiritaj 8 1/2 x 4 1/2-cola pankaseroloj. Baku ĉe 350 gradoj farenhejta dum 50-55 minutoj. Forigu da jaseroloj kaj malvarmetigu en arako.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie